Dialogo apud la puto

Ekumena Esperanto-Kongreso, Strasburgo, 1-8/08/2015

Kiam ni decidis preni kiel temon de la kongreso la temon de la ĉijara Preĝsemajno por unueco de la kristanoj, ni ankaŭ aldonis la subtemon "la malsameco pliriĉigas nin".
Ni jam komencis pritrakti la temojn.
Mi volas doni superrigardon konservante en la fonon la bildon de Jesuo ĉe la puto kun la Samarianino.

Ni ĉiuj konas la rakonton. Ni povas preskaŭ bildigi ĝin laŭ propra imago,laŭ bildoj viditaj en la infanaĝo, laŭ bildoj viditaj en iu kino-filmo. Mi ne volas forpreni de vi tiun ĉi bildon.

Laciĝinta, Jesuo sidiĝis apud tiu puto ekstere de iu Samaria vilaĝo. La disĉiploj iris por aĉeti manĝaĵojn.
Plej malprobable en tiu meztaga horo iu virino venas al la puto por ĉerpi akvon. Oni tamen ekkonos ke ŝi ne nur akvon serĉadis. Estis en ŝi soifo alispeca, spirita soifo.

Samario kaj Judujo estas najbaraj regionoj, sed la enloĝantoj pro historiaj kaj religiaj kaŭzoj konsideras unu la aliajn kiel fremdulojn. Tiun limon aŭdace Jesuo transpasas.

Ofte akvo fariĝis limo inter du popoloj. Facile oni povas utiligi riveron kiel limon. Eĉ tute apude, laŭ kelkaj centoj da kilometroj la rivero Rejno estas landlimo inter Francio kaj Germanio. Sed same akvo povas fariĝi ligilo inter la homoj. Tial oni konstruas pontojn, oni instalas pramojn. Jesuo tie konstruis ponton super tiu limo, super tiu puto.

Mi ĵus diris ke la virino venis tien pro soifo, pro spirita soifo ne agnoskata. Kaj tion perceptis Jesuo. Sed la virino ne tuj komprenis ke Jesuo parolis pri alia soifo, pri alia akvo. Tamen ŝia vivo estis poste komplete ŝanĝita, kaj ankaŭ tiu de aliaj vilaĝanoj pro ŝia atesto kaj pro rekta kontakto kun Jesuo.

Vi certe memoras tiun versiklon el la 42a psalmo : "Kiel cervo sopiranta al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al vi, ho Dio. Mia animo soifas Dion". Jen la vera soifo. Multaj aferoj, en nia mondo, nuntempe sed ankaŭ en la daŭro de la tempoj, multaj aferoj povas aspekti kiel sensoifigantaj. Sed ili ne kapablas sensoifigi la homon.

Ni ne forgesu la diron de Jesuo en la evangelio laŭ Johano : "Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku."

Strange, en la komenco de la dialogo, Jesuo inversis la rilaton, petante pri akvo : "Donu al mi trinki."
Sed la daŭro de la konversacio pruvis ke ne la virino kapablas provizi vivakvon, sed nur Jesuo.

Apud tiu fundamenta dialogo instaliĝis alia dialogo ne neglektebla. Tiu pri la ĝusta religio. Kie oni devas adori. Kio estas la vera religio.

Jesuo respondis, ne respondante. La nek nek de lia respondo resendas al ambaŭ sistemoj, la tiama jerusalema templa sistemo kaj la samaria sistemo. Jesuo fakte kondamas neniun el ili. Li preterpasas ilin. Li iras pli funden en la signifon.

"La veraj adorantoj adoros la Patron en spirito kaj vero." Jen la radiko de la rilato al Dio. Ĝi ne troviĝas en loko, en rito. Jesuo ĉi tie volas ne neglekti sed preterpasi tion, kio povas aperi kiel limo.

Kiam ni legas la komencon de la unua epistolo al la Korintanoj, ni povas vidi ke sufiĉe frue, eĉ ene de loka komunumo de kredantoj, aperis limoj. Ĉi tie ne temis pri loko aŭ rito, aŭ eble ni ne scias, sed temis pri homoj, pri tiuj homoj kiuj fariĝis modeloj, herooj, sanktuloj. Mi estas de Paŭlo, de Apolos, de Petro, de Kristo eĉ.

Ĉi tion Paŭlo tuj volas kontraŭi. Ne ekzistas eklezio de Paŭlo, nek de Apolos, nek de Petro, sed nur de Kristo. Kristo ne estas dividita. Ni ĉiuj vivas el unu sola akvo, kaj tiu estas Jesuo mem.

Ni estas malsamaj, ni devas koncedi. Sed kio vivigas nin, tio estas la vivakvo, tio estas Jesuo. Ni ne dispecigu Jesuon laŭ niaj akvoj, niaj limigantaj akvoj. Ni serĉu kie li estas, kio li estas, kiu li estas.

La ekumena dialogo havas tiun naturon ke Jesuo estas la sama por ĉiuj kristanoj. Ni ĉion grace ricevis de Dio tra Jesuo Kristo. Ni fakte estas unu, sed ne kapablas vidi tion, vivi tion, ĉar ni tiel insistas en lokoj, ritoj, homoj, dogmoj. Ke ni transiru al la adoro en spirito kaj vero, al dialogo en spirito kaj vero, al la fonto de la vera akvo. Tiam el ni ŝprucos ankaŭ tiu akvo al la mondo ĉirkaŭ ni. Tiam la mondo ekkonos kie troviĝas la vera vivakvo. Se homoj povas diri ke ili kredas pro nia atesto, poste ili eĉ povos renkonti mem Jesuon kaj diros ke ne nia atesto efikis, sed la renkonto kun la vera fluanta akvo, kun Jesuo Kristo.

Kiel Jesuo ne kondamnis la lokojn kaj ritojn de la tiamaj Judoj aŭ Samarianoj, tiel ni ankaŭ ne kondamnu niajn lokojn kaj ritojn, sed jes pliriĉiĝu per la kompreno de la fido de la aliaj kristanoj, prenante por ni kiam utilas tiun postfluon el la akvo kiu ŝprucas el la kredanto, el la alia kredanto, el iu ajn kiu vivas per kaj pro la graco de Dio en Jesuo Kristo.

La interreligia dialogo situiĝas en tute alia kadro. Kiam iu parolas pri alia religio, al anoj de alia religio, tiu nepre bezonas kompreni kiel pensas, kredas, agas, reagas la alia homo. Se ne, miskomprenoj tuj venas, kaj eble ankaŭ timoj kaj malamoj. La unua kialo, eble la ĉefa, de la interreligia dialogo estas la emo kaj neceso por paca kunvivado.

Tiu dialogo postulas kelkajn kondiĉojn. Paralelojn oni tamen povas starigi kun la ĉeputa dialogo. Ŝajne ili ambaŭ konis la sistemon unu de la alia, kaj ankaŭ la propran.
Tio estas la unua kondiĉo : bone koni sian propran religian fidon kaj sistemon. Tiel la dialogo estas vera kaj sincera kaj cetere ne trompema.
Alia kondiĉo estas sincera scivolemo pri la kredo de la alia, pri la alia mem. Tamen laŭ la mezuro de la bonvolo de la alia, de ties akcepto montri sin.
Tiu dialogo entenas en si mem kelkajn stumblilojn, kelkajn danĝerojn.
Se dum tiu dialogo oni konstruas al si sistemon el brikoj de diversaj fontoj, tiam la alia ne plu scias al kiu li parolas. Sincretismo, kiam ĝi ekzistas aŭ formiĝas, ne povas partopreni en interreligia dialogo, krom se ĝi klare anoncas sin tia.
La alia danĝero en la interreligia dialogo estas la ekskludo. Oni ne povas dialogi kun tiu, al kiu oni ne agnoskas la rajton pensi alimaniere. Oni ne povas dialogi kun tiu, al kiu oni ne agnoskas ties spacon en la socio.

Nuntempe aperis nova praktika difino de toleremo, kiu povas konduki al netoleremo, nome, anstataŭ la tradicia difino de toleremo kiel respekto al la vidpunkto de la alia, la nova difino postulas la nepran validecon de ĉiu vidpunkto kaj devigas vin enigi en vian sistemon tiun postulon.

Ni, kristanoj, dialogas inter ni, kun homoj de aliaj mondperceptoj. Ni neniam forgesu kiel Jesuo kondukis tiun dialogon apud la puto. Li konigis la virinon al ŝi mem, anstataŭ senmova akvo el puto li provizis al ŝi vivakvon, kiu estas li mem. Li kondamnis nek la virinon, nek ŝian fidon aŭ riton. Tamen ŝi ricevis ion novan.

Ĉu tio estas "protestanta akvo" ? Eble jes, eble ne ?
Mi dankas.

(Philippe Cousson)

Retour