Zöblitz, 30an de julio 2012

Mateo 6:19-21

Karaj gefratoj,

Kio estas trezoro, kaj kiel ĝi utilas? Respondi al tiuj demandoj estas jam parto de la klarigo kaj leciono de tiuj ĉi tri versikloj.

Alia ŝlosilo troviĝas en la ripeto de la vorto "kie", kaj tria ŝlosilo troviĝas en la ŝajne kontraŭdira esprimo nuntempa "daŭrigebla (aŭ daŭriva) disvolviĝo".

Trezoro signifas akumuliĝo, amasiĝo, depono de posedaĵoj, de riĉaĵoj. Fluanta trezoro estas sensencaĵo. Pli bona traduko de la unuaj vortoj estus : ne akumulu akumulaĵojn al vi, aŭ ne deponu deponaĵojn al vi, aŭ ne trezorigu trezorojn al vi. Fakte estas du kategorioj de riĉaj homoj, tiuj kiuj konservas kaj akumulas kaj akumulas, kaj tiuj kiuj uzas kaj vivigas la posedaĵojn. Fakte tiu lasta ne akumulas trezorojn.

Kio estas via celo en la vivo? Ĉu akumuli? Ĉu uzi? Ĉiamaniere la demando fariĝas : por kio utilas al vi tiu ĉi akumulaĵo?

Kaj se vi ne akumulas, sed foruzas la posedaĵojn, ĉu por la propra ĝuo aŭ por helpo kaj komuna bonfarto?

Mi lasas la demandojn ĝis nun.

La sekvanta demandaro rilatas al loko. La indikilo pri ĝia graveco estas la ofta uzo de la vorto "kie". Oni povus pensi, ke la loko estus aŭ la tero aŭ la ĉielo. Sed la lokoj estas difinitaj laŭ tio, ke en ĝi la aferoj detruiĝas kaj ŝteliĝas aŭ ne, do konserviĝas aŭ ne, kio efektive gravas por trezoro. Por konservi riĉaĵoj, pli bone ke vermoj kaj ronĝado ne detruu ilin. Se tiu protekto ne eblas, oni konservas vane. Oni do devas bone elekti la lokon, kien meti sian trezoron, en kiu loko ĝi konservu sian valoron. Krome, se kelkaj lokoj estas danĝeraj por trezoro, ili estas ankaŭ danĝeraj por koro. Do, metu vian koron en loko ĝi konserviĝos en bona stato.

Kiel tria apogilo, mi menciis la "daŭrigeblan disvolviĝon". Tio ĉi povas esti nomata oksimoro. Tio estas ŝajna kontraŭdiro. Ĉar, daŭrigebla signifas ke ne estas ŝanĝiĝo, ke ne estas modifo, ke la origina stato restas. Kaj inverse disvolviĝo signifas ke estas ŝanĝiĝo, ke estas modifo. Sekve paroli pri daŭrigebla disvolviĝo estas ŝajna kontraŭdiro. Same estas pri la trezoro, kiun aludas nia teksto. Se estas trezoro, kiu akumuliĝas, la nura ŝanĝo estas pluso. Cetere, tion rimarkigas same la teksto, kiam ĝi insistas pri la risko de detruiĝo. Trezoron oni konservu tia kia ĝi estas. Sed, ni scias, ke al kredantoj, al kristanoj, oni petas larĝe investi en la evangelion, en la aman agadon, en la proklamadon. Oni petas la kredantojn disdoni kion ili ricevis, anstataŭ ol akumuli, anstataŭ ol konsistigi trezoron.

Tamen, disdonante sur la tero tion kion la kredanto ricevis de sia Sinjoro, tiu akumulas trezoron en alia dimensio, en la ĉielo, ĉar oni tamen bezonas vorton por indiki lokon kiu ne estas loko. Do malakumulo kondukas al akumulo. La portempa nedaŭra afero fariĝas daŭra porĉiama riĉaĵo. Kio ĉi tie povas esti kiu, se akumulita en trezorejo certe detruiĝos aŭ ŝteliĝos, se disdonita kaj uzita fariĝos nedetruebla kaj definitiva trezoro?

Se la homo alkroĉiĝas al fiksaj kaj solidaj aferoj, li baldaŭ konstatos ke tio estas vana. Ĉi tie ankaŭ intervenas la fizika principo de entropio, kiu diras ke ĉio ĉiam transiras al ĥaoso, kaj ke estas bezonata energio por starigi aŭ restarigi ordon.

La sekvantaj versikloj parolas pri la okuloj. Fakte, tie ĉi ankaŭ temas pri tio, kion oni rigardas. Ĉu oni rigardas al la ĉi-tieaj aferoj, al la teraj mondoj, al detruiĝemaj aferoj, aŭ ĉu oni rigardas en alian direkton, al la ĉielo, al stabilaj, sekuraj, pacoplenaj kaj gracoplenaj aferoj, al amo kaj servo, aferoj kiuj en teraj okuloj estas disdono de riĉaĵoj, sed kiu fakte estas pliriĉigo en alia dimensio. La supozata sekureco, kiun celas akumuliĝo, en realo estas detruiĝema trezoro, sur kiun neniu povas apogi sin.

Pli kaj pli la homoj postulas pri sekureco kaj asekuro. Oni fuĝas la riskojn. Oni evitas eĉ etajn danĝerojn. Kio estas bonfarto? Ĉu tio estas volo eviti, kontroli la riskojn, per matraco de mono kaj singardo, per ĉeesto de akumulita trezoro, kiun oni kompreneble evitu ekmanĝi. Sed oni scias ke la estontecon oni neniam kontrolas. La trezoroj, kiaj ili estas, ĉiam detruiĝas, ŝteliĝas aŭ perdiĝas.

Kiamaniere oni mezuru la bonfarton? Vi eble aŭdis pri Butano, tiu Himalaja lando, kie anstataŭ mezuri la Malnetan Nacian Produkton preferas mezuri la Malnetan Nacian Feliĉon. Ĉu riĉeco kaj trezoroj provizas feliĉon? Ĉu eblas bonfarti ne estante feliĉa?

Eble, kio vere mezuras la bonfarton, kio kapablas mezuri la feliĉon, tio estas la koro.

Kie do estas la koro? Kio motivigas la koron? Al kiu direkto iras niaj deziroj, nia energio, nia volo? Ĉu ĝi celas al aferoj kiuj baldaŭ detruiĝos, kiuj baldaŭ ŝteliĝos? Ĉu nia koro ligas nin al aferoj senmovaj kaj detrueblaj, stabilaj kaj ŝteleblaj? Ĉu nia koro troviĝas en tera medio? Ĉu en tiu etoso nia koro apogiĝas al trezoro tera, kiu ne povas subsisti?

Aŭ ĉu nia koro celas, iras al aferoj moviĝantaj kaj firmaj, agantaj kaj konstruantaj? Ĉu ni emas al stabilo kaj konserviĝo, kiu ne povas elteni, aŭ ĉu ni emas al moviĝo kaj antaŭeniro, kiu estas la sola certiganto pri sekura certeco?

La daŭrigebla disvolviĝo de nia koro en trankvilo kaj fido, de nia vivo plena de amo kaj espero, troviĝas en tiu ŝajna kontraŭdiro de samtempa riska kaj malsekura ĉitera vivo kaj stabila kaj certa trezoro jam provizita en la ĉielo, en alia loko, apud nia Dio.

Sufiĉas rememori la paroloj pri feliĉo en la komenco de la surmonta prediko, al kiu apartenas ankaŭ tiu ĉi teksto : feliĉa estas tiu… El la ŝajna malsukceso naskiĝas feliĉo, el la ŝajna detruiĝo naskiĝas stabila espero.

Trezoron oni ne celu. Ĝi estas jam donita al tiu kiu ĝuste celas la amon kaj la servon de Dio kaj de la homoj, kiu pro tio donacas sian tempon, sian havaĵon, eĉ foje sian vivon. La vera trezoro estas donita al tiu kiu riskas perdon.

Pli ol diri, ke via koro direktu sin al la ĉielo, ĉar tie estu via trezoro, mi preferas diri ke via koro, de supre kie estas via trezoro, direktu sin al la mondo, al la kunhomoj por vivi kaj antaŭenpuŝi la amon kaj la servon. Kiel diris Jesaja, tio estas la vera fasto kaj celebro al nia Dio, tiel vivis nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour