Wrocław, 18an de julio, 2009
Marko 6:30-34
Karaj gefratoj en Kristo,
Preparante ĉi tiun predikon, mi serĉis tekston kiu povus rilati al la temo de la kongreso, nome la espero. Ili estas ja multaj. Kaj mi ankaŭ rigardis, kiuj estas la tekstoj proponitaj de la "oficiala" listo. Kaj jen unu bone taŭgas. Mi do elektis la hodiaŭan tekston el la Evangelio laŭ Marko.
La perikopo retenita en la romkatolika listo, kiu estas ankaŭ ĝenerale uzita en mia reformita eklezio, estas mallonga, 5 versikloj, kiam en aliaj eklezioj ĝi povas enhavi kromajn versiklojn. En la rakonto de Marko, ĝi troviĝas post la ne-akcepto de Jesuo en Nazaret, la sendado de la disĉiploj kaj la morto de Johano Baptisto kaj tuj antaŭ la unua multobligo de panoj kaj la marŝado sur akvo.
En ĝi okazas nenio eksterordinara : neniu miraklo, neniu grava parabolo aŭ parolado. La nura citado de Jesuo aspektas tre banala : "Venu aparte kaj ripozu". Tamen ĝi enhavas mesaĝon gravan, rilate al Jesuo, al la disĉiploj kaj al la amaso.
Preskaŭ neniam Marko uzas en sia evangelio la vorton "apostolo", sed li uzas ĝin ĉi tie. Eble li volis indiki la elektitojn kaj iliajn funkciojn, aŭ pli simple, li volis paroli pri la senditoj, pri tiuj kiujn Jesuo sendis, kaj kiuj ĵus revenis, ĉar tio estas la unua signifo de la vorto "apostolo": sendito.
Mi unue konsideros kelkajn elementojn en la teksto mem de tiuj versikloj, kaj poste serĉos la mesaĝon por hodiaŭ, la mesaĝon de espero por hodiaŭ.
En tiu teksto do tri roluloj : la disĉiploj, Jesuo kaj la amaso, en la ordo de apero.
La senditaj disĉiploj, la apostoloj, kolektiĝis
ĉirkaŭ Jesuo kaj rakontis al li, kio okazis kiam ili misiis en la
regiono, predikis, elpeladis demonojn kaj sanigis malsanulojn. Mirakloj okazis,
per potencode Dio.
Jesuo, kiel oni povas supozi, ĵus eksciis pri la morto
de Johano, informo kiu certe atingis lin emocie.
Vi certe povas imagi, kiel ili volis resti inter si por
konsolo, ripozo kaj interfortiĝo. Sed estas la lasta grupo, la amaso, tiuj
kiujn impresis la paroloj kaj mirakloj, kaj de Jesuo kaj de la disĉiploj.
Ili senĉese venis kaj iris. Svarmado.
Jesuo do volis eliri el tiu situacio, pro siaj
disĉiploj. Li do diris al ili : Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iom
ripozu.
Inter ili estis pluraj fiŝistoj, ili troviĝis
ĉe la lago-bordo, ili do enŝipiĝis. Sed, kiam ili
elŝipiĝis, jen denove la homamaso atendis ilin. For la ripozo, for la
manĝo.
Kortuŝita, Jesuo intruis al ili.
Nun, pri kelkaj vortoj : multaj kaj malmultaj.
Estis multaj venantaj kaj irantaj, multaj rekonis la grupon
en la ŝipo, multnombra estas la homamaso kaj multon instruis Jesuo. Multa,
granda estas la rikolto. Kie estas la rikoltantoj?
Kvarfoja uzo de la vorto : multa, kaj nur unufoja uzo de la malo, malmulta : iomete ripozu. La rikoltantoj, la senditoj, povas ripozi, sed iomete, malmulte, ĉar multa estas la bezono.
Aparte en dezerta loko, dufoje uzita esprimo, en tiu kaj en renversita ordo. Kial tiu insisto? Eble por diri al la disĉiploj tiutempaj kaj postatempaj, ke, se estas bone ripozi en kvieta loko, la urĝeco estas iri al la homamaso, al la mondo.
Tamen, estis eble al ili ripozi iom, ĉar Jesuo reprenis la torĉon, kaj mem instruis la homamason.
Alia paro de vortoj : iri kaj veni. La homamaso estis
venanta kaj iranta, senĉese moviĝanta, serĉante ripozon,
respondon, kiun ili supozis trovi ĉe ĉi tiuj homoj, Jesuo kaj liaj
disĉiploj.
Same de la disĉiploj : oni retrovas la du verboj por
ili, kvankam la esperanta traduko donas la saman verbon : ili foriris,
foririntaj. La disĉiploj ankaŭ estas moviĝemaj. Ili volas
fuĝi la homamason por ripozi kaj manĝi.
Unu sama radiko kaj malsamaj prefiksoj, kiel en esperanto,
kiam la amaso antaŭvenis al la bordo, kaj kiam Jesuo elvenas el la
ŝipo.
Tiuj ĉi iroj kaj venoj finiĝas per kun-veno, per
renkontiĝo, per okazo por satigi iliajn spiritajn malsatojn kaj
malripozojn.
Esprimo ankaŭ estas uzata dufoje, kiam la teksto
priskribas la homamason : Estis venantoj kaj irantoj, kaj fine, Estis
ŝafoj sen paŝtiston.
En la parabolo, oni ankaŭ diras ka la ŝafaro iras
kaj venas, sed la paŝtisto estas tie kaj gardas ilin. Sed ĉi tie, ili
estas ŝafaro sen ŝafisto, ili iras kaj venas sen celo, ili
serĉas sencon, direkton al sia irado kaj venado.
Kaj jen, kiam ili aŭskultas Jesuon, paŝtisto
alparolas ilin. Tion ili atendis.
Kiel la disĉiploj, la homamaso atendis. Ankaŭ kiel
la disĉiploj, ili certe malsatis jam. Sed, tio ne estis la ĝusta
tempo. Ili bezonis unue alian nutraĵon, spiritan nutraĵon. La
multobligo de panoj okazos poste.
Por Jesuo, la prioritato estas instrui ilin. La vera bezono
estas tia. La homo vivas ne nur el pano, sed ankaŭ el la Vorto de Dio.
Mi finos ĉi tiujn konsiderojn pri la teksto per tio.
Verbo estas uzata dufoje, vidi.
La homamaso vidis la disĉiplojn, kiam ili foriris en la
ŝipo.
Jesuo vidis la homamason sur la bordo.
La homoj serĉis la parolon, kaj ankaŭ certe la
agadon, de la grupo de Jesuo. Kion ili vidis kaj aŭdis pri ili instigis
ilin al la soifo pri io nova, pri iu nova atendo, pri iu nova espero.
Kaj Jesuo komprenis tiun ĉi atendon, tiun ĉi
soifon, tiun ĉi spiritan malsaton.
Kaj li donis al ili tion, kion ili bezonis. Li instruis
ilin.
Ĝis nun, mi ne multon diris pri la espero. Kvankam vi eble vidas kien mi volas iri.
La senpaŝtista homamaso atendis ion. Ili atendis ion
ĝuste el tiuj homoj. El tiuj homoj, kiujn ili rekonis.
Ĉar en la antaŭaj semajnoj, monatoj, ili vidis
Jesuon, aŭdis Jesuon, aŭdis pri Jesuo, ili ankaŭ eble vidis la
senditajn disĉiplojn, aŭdis ilin aŭ aŭdis pri ili. Kaj
Jesuo kaj la disĉiploj instruis, sanigis, helpis la homojn. kaj tio
kaŭzis bruon. Oni ankaŭ parolis pri ili.
Pro tiu certe parta kono de Jesuo kaj de lia grupo, la homoj atendis multon, esperis multon. La senpaŝtista homamaso havis spiritan malsaton, soifon, bezonon, kaj ankaŭ materiajn bezonojn, kaj ilian esperon ili metis sur Jesuon kaj la disĉiplojn.
Ĉu vi aŭdacus diri, ke ĉirkaŭ ni la
homoj ne estas same senpaŝtistaj, ke ili ne havas spiritan malsaton,
bezonon?
Ni devas havi la rigardon de Jesuo, kiu vidis ĉi tiun
spiritan mankon.
La dua demando estas : Kial la homoj rekonus nin, la Eklezio, kiel tiuj kiuj estas ĉirkaŭ Jesuo, kiel tiuj kiuj kapablas instrui pri la spirita satigo, pri la vera paŝtisto? Ĉu vi pensas, ke ĉirkaŭ ni, la homoj scias, rekonas, nian fidon, kaj vidas ĝian efikon, en nia vivo persona, kaj ankaŭ en nia agado ĉirkaŭ ni?
Se la respondo al ambaŭ demandoj estas "ne", tiam la homoj atendos nenion el ni, kaj el nia fido, kaj el nia Sinjoro, kaj el nia Dio. Tiam ili ne metos sian esperon en tiu, kiu estas nia Savanto, en nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tiam ili fuĝos sian malesperon en surogatajn rifuĝejojn, ŝajnajn kaj nesufiĉajn.
Sed, ni ĉiuj estas apostoloj, senditoj. Ni ĉiuj estis vokitaj. Tio estas la signifo de la vorto Eklezio, la komunumo de la vokitoj. Ni estas elektitaj por esti atestantoj. Ni estas atestantoj de la espero. Ni estas atestantoj de Jesuo. Ne ĉiuj estas miraklofarantoj, almenaŭ ni ne rimarkis tion. Sed ni ĉiuj devas esti pretaj atesti pri la fido kiu troviĝas en ni. Ni devas esti pretaj atesti pri Jesuo Kristo, pri nia rilato al Li, pri la amo de Dio al ni, pri la amo al la homoj, kiun li metis en nin. Kaj tion oni devas agnoski ĉirkaŭ ni.
Kio povus logi la homojn al la espero en Dio, al la espero en Jesuo Kristo, se ne la Eklezio, se ne la kristanoj? Kompreneble, la Spirito agas, kiel li volas. Tamen la ĉefa maniero, kiun li uzas estas ĝuste la kristanoj.
Se evidente, ni vivas el tiu espero en Jesuo, sed tiu espero videblas en ni, se ĝi estas rekonebla, tiam la atendo de la homoj povos transformiĝi en deziro, kaj fine en espero, espero ne direktita al ni, ne direktita al la kristanoj, ne direktita al tiu aŭ alia eklezio, ne direktita al la Eklezio, sed direktita al Dio kaj al Jesuo Kristo. Ĉar tiun direkton, nur tiun direkton, ni devas indiki.
Tiun instruon la homoj atendas, tiun instruon ili esperas, por ke plenumiĝu por ili la vera espero, signita per tiu ĉi kerna versiklo : Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu kiu kredas al li ne pereu sed havu eternan vivon.
Mi tamen antaŭ ol fini, lasi al vi la jenan incitan
demandon:
Kial la disĉiploj iris, instruis, sanigis? Kial Jesuo
venis ĉiteren, kial li instruis, sanigis, kaj fine mortis kaj
releviĝis? Kial venis la Spirito? Kial estis atestantoj, apostoloj,
kristanoj, komunumoj, la Eklezio?
Ĉu ne ĉar Dio esperas? Ĉu ne ĉar Jesuo esperis? Ĉu ne ĉar la disĉiploj esperis? Ĉu ne ĉar la atestantoj esperas? Ĉu ne ĉar ni esperas? Ĉu ne fine ĉar la amo de Dio estas espero al la homo?
Amen.