Byst?ice pod Hostưnem, 6a de a?gusto 2004

2 Korintanoj 12:1-10

Karaj gefratoj en Kristo,

En ?i tiu dua epistolo al la Korintanoj, Pa?lo havis aferojn por diri al la Korintanoj, kompreneble, se ne, li ne skribus. La samo validis anka? por la unua epistolo, kiam li denuncis la skismojn kaj la malordon. Kaj en amba? epistoloj, li klare indikis al la legantoj, kiel li skribas al ili, kaj kiel ne. Ili devas a?skulti, kion li diras al ili, ne ?ar li estas Pa?lo, a? ?ar Pa?lo havus iun specialan meriton a? forton, sed ili devas a?skulti la vortojn de Pa?lo pro Kristo. Pa?lo ?iam diras tie, ke li ne parolas de propra a?toritato, sed pro tiu de Kristo, helpe de la Sankta Spirito.

Kvankam Pa?lo estas Pa?lo, malgra? lia persona historio, malgra? la traviva?oj, kiujn li travivis, li ?iam rifuzas fanfaroni. li ne volas veni kun belaj vortoj. Li ne volas prezenti sin mem. Li volas prezenti Kriston. Li volas paroli la mesa?on de la Evangelio. Certe, li povus fieri pro tio, kion li faris, pro tio, kio li estis. Li ?iam ?ie diras, ke Kristo gravas, ke Kristo estas konsolo, fido, gloro. Kaj certe ne Pa?lo.

Kaj krome, en si mem, li diras, ke efektive li ne povas fanfaroni, ?ar li mem estas malforta. li dependas de Dio, de la Spirito. Li e? aludas al iu dornego, kiu kontuzas lin. Oni ne scias pri kio temas. Sed tio estas al li tiel grava, ke ?i superas la viziojn, kiujn li havis, kaj kiujn li povus uzi kiel valorigilo, por demonstri ke li estas iu grava, al kiu Dio montris nerakonteblajn bela?ojn. Li diras ke tiu dornego estis donita de Satano;

Vi certe ?iuj konas tiun alian nomon de Satano: la mensogisto. Li estas tiu, kiu ?iam mensogas, kiu enmetas dubon pri la vortoj de Dio. ?u vi vere a?dis lian vo?on, kiu diras: "Tion vi ne povas, rigardu vin mem." a? "Tion fari, Dio ne permesos al vi." a? "eble inverse, "Rigardu kiel bonkvalita vi estas, kaj la aliaj ne vidas tion."

?io el ?i tio estas mensogo, ?ar validas nur kiel Dio rigardas nin, kaj Li rigardas nin tra Kristo. Se Dio transdonas al ni ion por diri, por fari, li donas anka? la forton tion fari, kaj la kapablon. Kaj anka? Dio certigas al ni lian gracon, lian pardonon.

Fakte, kaj tio videblas en ?i tiu teksto, kiam temas pri forteco, Pa?lo ?iam parolas pri la forto de Kristo, kiam temas pri agado, ?iam temas pri la agado de la Spirito. La potenco estas tiu de Kristo, ne tiu de Pa?lo. La forteco de kristano, de kredanto, ne trovi?as en li mem, nek en tio, kion li povas a? povus fari, sed ?i trovi?as en Kristo, en Dio, en la helpo de la Spirito.

Pro tio, la centra mesa?o de tiu teksto diras: "Mia graco sufi?as por vi." Kial vi ser?us aliloke, kio jam estas donita al vi? Kial vi povus pensi ke tiu dornego kontuza malhelpus vin?

Sed anta? ol a?di de la Sinjoro tiun ?i parolon, li petis trifoje, ke tiu ?i dornego estu for. Kaj li ricevis tiun respondon. Ne nur unufoje, sed trifoje, li tion petis. Eble Dio ne bone a?dis, a? eble ne bone komprenis tion, kion Pa?lo diris. Sed fakte, tiu, kiu ne komprenis estis Pa?lo.

Kiom da fojoj, ni persone ne turnis nin al la Sinjoro por diri, "tiun problemon, tiun emon, tiun situacion, vi ?an?u, vi forigu."  Kaj, ?u Li tuj respondis, agis? Certe ne ?iam. Kaj, ?u tiam same, ni ne denove plendis al li?

Ni estas ?isemajne ?i tie eta kongreso, kelkdeko da homoj, kiuj kune venis por kunvivado, kunadoro, kunlaboro.

Kaj anka?, ni sentas nin tiel malfortaj. Ni pensas foje, ke la tuton ni devus lasi. ?u kun tia malforteco da?rigi eblas? Ni tre ofte rigardas nin mem, tra la okuloj de tiu, kiu vidas malbone, de la pesimisto; ?u la pesimisto diras la veron, a? ?u li estas la mensogisto? Kaj anka? kiom da fojoj, ni petis de la Sinjoro: "Ni bezonas fortojn", "ni ne bone agas", "ni bezonas plibonigon tujan, forigon de la problemoj". Kaj fakte, kion do Li respondas al ni: "Mia graco sufi?as al vi," "Via forteco forti?as en la malforteco."

"Eble do vi estas malfortaj, eble vi aspektas malfortaj, sed tio ne validas; A? tio validas, ?ar tiam, mia forto faras ion, mia forto agas, kaj certe ne via forto."

Certe KELI ne multnombras. Certe KELI ne ri?as. Sed ni ne devas forgesi tiun ?i versiklon: "Ne timu, eta grego."

Mi volas rememoigi al vi tiun ?i versiklon de la 127a psalmo: "Se la Eternulo ne konstruas la domon, tiam vane laboras super ?i ?iaj konstruantoj."

Vi ali?is al tiu movado, al tiu celo de internacia kunfrateco en Kristo. kaj fakte, tio signifas ke vi certe kredas, ke tio estas anka? domo konstruita de Dio. Niaj pioniroj kredis, kaj tiu kredo estis ilia motoro. Tiel ili ricevis de Dio la fortojn agi. Ili kredis, ke la konstruanto de tiu nia komuna afero estas Dio. Ke Dio estas tiu , kiu provizas. Ke en Dio, la afero eblas.

Mi volas ankora? citi alian eron el la sama epistolo al la Korintanoj, en la unua ?apitro: "Ni  ne fidu nin mem, sed Dion."

La konstruanto de nia afero, same kiel la konstruanto de nia vivo, estas Dio mem. Ni vivas kaj agas per Lia forteco, ne per nia. Lia graco sufi?as, la ceteron ni ricevu de Li.

?u tio signifas, ke ni nenion devas fari? Certe ne. ?u tio signifas, ke ni ne devas esplori por trovi kompetentulj? Certe ne. ?u tio signifas, ke ni ne ne devas librotenadi? Certe ne.

Sed en ?io, ni devas vivi per tiu frazo: "mia graco sufi?as por vi."

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour