Cadine, Trento, 21/08/2014

Efesanoj 4:1-7,11-16

Karaj gefratoj,

dum tiu semajno vi aŭdis pri la unueco de la Eklezio, aŭ pli ĝuste pri la streboj atingi tiun ĉi unuecon.

Kiel diris Paŭlo al la Korintanoj, ĉu Kristo estas dividita ? Mi same aldonas, ĉu la Eklezio estas dividita ? Ĉu la korpo de Kristo estas dividita ? Ĉu la jarcentoj dispecigis lian korpon ? Ĉu vere la Eklezio ne restis unu, ĉar Kristo restis unu ?

Ĉu Paŭlo en tiuj ĵus legitaj versikloj strebas al la unueco ?

Fakte tie troviĝas du niveloj : tio, kio estas, kaj tio kion faru la gefratoj.

Mi listigos :
kio estas : la voko kiun vi ricevis, la unueco de la Spirito en la ligilo de la paco, unu korpo, unu spirito, vi estas vokitaj en unu espero, unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, unu Dio kaj Patro, ktp.

Kion faru la disĉiploj : iradi inde, agadu humile, milde, tolereme, paciencante en amo, penante konservi la unuecon.

Vi estas vokitaj. Tre grava punkto por la kristanoj. Ne ili iniciatis la ekiron, ili estas vokitaj. Krome, kion signifas la vorto Eklezio, se ne la kuniĝo de la vokitoj? La ekesto de la Eklezio fontas en voko, en alvoko, en vokiĝo. Ĉu vi vere sentas vin vokitaj ? Ĉar tiel vi estas.

Paŭlo ne hezitas. Vi estas vokitaj, vokitaj al irado. Vi ne estas vokitaj al stato sed al movo, al irado.
Li eĉ priskribas la iradon: humileco, mildeco, paciencon unu al la alia en amo. Ĉio ĉi tio ne aspektas unuavide kiel moviĝantaj kvalitoj. Oni ne dirus ke humileco estas mova kvalito, nek mildeco, nek toleremo, nek pacienco. Tiujn oni eĉ povus diri malhelpantajn la movon. Antaŭenpuŝanta estus pli tiu kiu malhumile agas. Same pri malmildulo, pri netoleranto, pri senpacienca aganto.

Kvankam, en multaj okazoj, tiuj listigitaj kvalitoj helpas. Mi simple aludos pri la maniero konduki azenon. Kiam tiu ne plu volas antaŭeniri, ne utilas la krioj, la puŝoj, la streĉiĝoj, nur utilas la pacienco, la mildeco, eĉ la humileco antaŭ tiu stulta besto kiu rifuzas pluiri.

Ni ofte estante eklezio agas kiel tiu azeno, kiu ne volas iri en la ĝustan direkton, eĉ ne plu volas iri ien ajn. Tiam oni povas kompreni la alvokon de Paŭlo, ke ni iradu tiel humile, milde, tolereme kaj pacience.

Kaj tiajn kvalitojn, ni havu unu al la alia, en amo. Nia alvoko kiel eklezio, kiel vokitoj , estas ankaŭ laŭ la evangelia formulo: ni amu unu la alian.

Paŭlo aldonas ion alian: penante konservi la unuecon de la spirito en la ligilo de paco.
Por kompreni oni bezonas disigi la formulon.
Penante: tio estas: kun strebo, sed ankaŭ zorgeme, kun metodo, do ne kun streĉo kaj blokiĝo.
Konservi: oni konservas nur tion, kion oni jam havas. La unueco en la spirito jam estas donita, donacita de la graco de Dio.

Ni do alvenas al la dua temo de la teksto, post paroli pri la vokiĝo Paŭlo parolas pri la unueco. Li klarigas ĝin donante kelkajn ĝiajn aspektojn.

La verbo "estas" ne troviĝas en la originala teksto. Oni do povas legi tiujn "unu" kiel listo de karakterizoj de tiu unueco.
Unu korpo, tio klare indikas la eklezion, ankoraŭ menciata en la versikloj 12 kaj 16, korpo kies kapo estas Kristo mem.
Unu spirito povas aludi la Sanktan Spiriton, sed ankaŭ kiam oni legas la sekvajn versiklojn, povas paroli pri la etoso de la komunumoj, la konduto de la membroj kaj la rilatoj unu al la alia.
La aliaj "unu" estas al kio ni estas vokitaj, kiel eble modelo por tiu penado:
unu espero: tiu espero kiu estas antaŭ ni kaj kiu certe estas komuna, sama, unu, ĝi estas: esti kun Kristo.
Unu sinjoro: Jesuo Kristo, neniu alia
Unu fido, en nia unu Sinjoro, kaj en neniu alia, fido en lia graco kaj amo
Unu bapto en la nomo de nia Sinjoro, kaj certe ne en la nomo de iu homo, de iu grupo
Unu Dio, kaj krome, tiu Dio estas Patro de ĉiuj, super ĉiuj, tra ĉiuj kaj en ĉiuj. Neniu povas alproprigi Lin. Neniu povas forpreni Lin de iu ajn alia.

Kaj ĝuste al ĉiu la graco estas donita, eĉ en la mezuro de la donaco de Kristo.

Ni do revenas al la principo de donaco. Tamen, tie oni precizigas ke estas donacite al pluraj diversajn donacojn. Kaj tio tute ne ligiĝas al iu ajn kvalito, pli certe al vokiĝo. Ĉar la aŭtoro de la epistolo mencias liston de tio, kion ni nomus hodiaŭ oficoj: apostoloj, profetoj, evangeliistoj, paŝtistoj kaj instruistoj.

Nia traduko indikas "por perfektigo de la sanktuloj", sed pli bone oni povus diri por ekipado de la sanktuloj, de la vokitoj, de la eklezio, por la verko de servado, tio estas diakonio, por la konstruo de la korpo de Kristo, de la eklezio.

Kaj la aŭtoro aldonas celojn, kialojn: ĝis ni atingos la unuecon, ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon, la unuecon de la fido kaj de la scio de la filo de Dio, kaj ankaŭ ke ni kresku ĝis matureco por ke la korpo, la eklezio korpo de Kristo kresku kaj konstruiĝu en amo.

Tiam ni alvenas al paradokso.
La unueco estas ja donita, do efektiva, kaj samtempe ĝi estas konservenda, atingenda, ricevenda, kiel celo antaŭ ni.
Oni ĉi tie retrovas tion, kion priskribas la teologia formulo: jam ĉi tie kaj ankoraŭ ne.
Ni devas teni la du ŝnurojn de la paradokso.
La unueco de la eklezio estas karakterizo propra. Laŭ difino, ĝi estas jam unu. Pri tio ni devas persvadiĝi. Malgraŭ tio, kion ni sentas kaj vidas, la eklezio, korpo de Kristo estas unu.

Kaj ni devas peni, strebi, labori, por konservi tiun ĉi unuecon, por efektivigi ĝin, por ke la mondo kredu, vidante la amon inter ni.

Bedaŭrinde tiu ĉi amo ne tro videblas ĝenerale.

Sed, tio restas ankaŭ en la manoj de Dio. La konstruado de la korpo de Kristo, de la eklezio estas lia verko kaj dono. Ni lasu la Spiriton gvidi nin ĉiujn en tiu ofico, en tiu liturgio al Dio, antaŭvido de la eterna liturgio en la vera tabernaklo, en la nova Jerusalem.

Tiu oficanta eklezio al kiu ni ĉiuj apartenas estas ja kaj jam unu, definitive, kaj samtempe ni devas zorgeme strebi por tiu unueco, por ĝia manifestiĝo.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour