Podĕbrady, 3-an de aŭgusto 2011

 

Levidoj 25:8-12

Filipianoj 4:4

Karaj gefratoj,

dum la preparo de tiu ĉi prediko, mi konstatis ke mia unua fadeno ne estis korekta: mi pensis ke estis etimologia ligilo inter jubileo kaj jubili. Sed tio ne estas vera. Tamen, mi ligos ilin. Mi do parolos pri jubileo kaj jubilado.

Unue, la vorto jubileo estas hebrea vorto, jovel, kiu devenas de radiko kies unua signifo estas trumpeto. Jubileon oni ne nur disheroldu, sed propravorte distrumpetu.

Jen do, trumpeto sonu: KELI duafoje jubileas.

Sed, nun tute ne plu temas pri tiu eble neniam efektivigita sistemo por agrikultura societo. KELI ne estas tero, lando. Ĝin oni ne plugas, ne plukas, ne vendeblas dise en kampoj, ne aĉeteblas same. Neniu el ni vendiĝas al alia kiel sklavo.

Tamen, KELI apartenas al Dio, same kiel la promesita lando. Ni estas ĝiaj prizorgantoj. Ni devas fruktigi ĝin, ni devas vivigi ĝin. Tio estas nia respondeco, kiel komisiitaj servantoj.

Ĉu do ni ne devas ripozi ĉi tiun jaron? Mi ne pensas, ĉar nur ne plu temas pri agrikultura grundo.

Sed ni devas neniam forgesi ke nia afero ne estas nur nia, sed ke ĝi estas ankaŭ la afero de nia Dio. Pro tio, ni devas rememori ke ĉion kion ni ricevis de KELI ni ŝuldas al Dio kaj al lia graco. Kompreneble, ni ankaŭ multon ŝuldas al la antaŭuloj, al tiuj niaj pioniroj kaj batalantoj. Samtempe, ni devas danki al Dio ke li donis al ni ĝuste tiujn homojn.

Ni ankaŭ ne devas forgesi la celon, ne nur la celon kiun ni enskribis en nia statuto, sed ankaŭ la celon de Dio. Mi esperas ke ni kaj niaj antaŭuloj ne eraris kiam ili verkis tiujn tekstojn, kaj ke ili kaj ni bone komprenis la volon de Dio, nome disvastigi la Evangelion kaj vivi gefratan kunulecon, la batalo por Esperanto estante defendo de bonega rimedo por plenumi tiujn du celojn.

Ni legas en tiu ĉi ĉapitro de la libro de Levidoj, ke la jubilea jaro estas ankaŭ jaro de nuligo de ŝuldoj, jaro de elaĉetado. Tamen, mi asertas ke la ŝuldoj, kiujn mi ĵus menciis, ne apartenas al tiuj kiujn oni devus nuligi.

Inverse, ĝi estas ankaŭ dankada jaro, solenaĵo direktita al Dio. Solene sonas la trumpeto.

Tiu kongreso estu al ni solenaĵo. Ni do solene enpenetru en la historion de nia Ligo. Ni danku Dion pro tio kio jam okazis dum unu jarcento. Ni rememoru la strebojn, sukcesojn kaj malsukcesojn de niaj antaŭuloj kaj pioniroj. Ni ankaŭ danku pro tio kion ni jam vivis.

Ni estas nur ĉeneroj en jam jarcenta ĉeno. Unu venis post la alia. Ĉiu profitis la laboron de iu alia antaŭ li aŭ ŝi. Sed ni ankaŭ pripensu ke nia laboro, niaj sukcesoj kaj malsukcesoj ankaŭ transiros al aliaj, kiuj same pluirigos la aferon al aliaj ĝis baldaŭaj jubileoj.

Tiu ĉi jaro estu al ni sankta, apartigita. Ĝi estu kaj retrorigardo al atingitaĵoj kaj ankaŭ rigardo foren al eblaj esperoj. Ni apogu nin sur tiu ĉi grundo de la antaŭuloj en la fido kaj espero al nia Sinjoro, al nia Dio, en la Spirito.

Sankta, apartigita estas tiu ĉi jaro. Apartigitaj estu ankaŭ ni. Konsekritaj estu ni. La graco kiun ni ricevis, la tasko kiun ni ricevas, tiuj apartigas nin, sanktigas nin. KELI ne estas nur nia afero, ĝi estas ankaŭ afero sankta, afero aparta, afero kiu rilatas al spirita agado, al Dia agado. Kaj en tio ni havas parton, ni ricevis mision, ni ricevis gracon, ni vivas en espero.

De tiu graco, de tiu vokiĝo, de tiu spirito vivis KELI dum unu jarcento. Tion ni distrumpetu. Tio estas nia jubileo. Tio estas la jubileo de Dio.

Niaj memoroj estas riĉaj je bonaj momentoj, sed ankaŭ plenaj je funebra malĝojo pro la malapero de kelkaj inter ni. Tamen, rilate al tiuj, ni povas simple kaj forte danki al Dio, pro tio ke li donis tiujn ĉi al ni. Funebro estas samtempe ĝojo kaj malĝojo. Malĝojo ĉar tiuj ne plu troviĝas inter ni. Ĝojo ĉar ili troviĝis inter ni. Ni scias ke ankaŭ per ili la Spirito de Dio nin akompanis.

Paŭlo tion sciis, kiam li diris al la Filipianoj: Ĝoju. Tion mi povus diri: Jubilu.

Tamen, krom la vortara diferenco, troviĝas ankaŭ alia diferenco: Paŭlo diras: Ĝoju en la Sinjoro ĉiam. La jubileo alvenas nur dum specifaj jaroj, la ĝojo, la jubilo alvenu ĉiam.

Ĉu la jubileo devas ĉesigi la jubilon? Certe ne. Eĉ pli, la jubileo prifosas multajn kaŭzojn por jubili, por ĝoji. Ĉar nia kristana esperantista komunumo vivis jam unu jarcenton en la graco de Dio.

Ni distrumpetu tion. Dio kondukis nin kaj akompanis nin. Jubileu kaj jubilu!

Memorigo kaj pripenso estas bonaj. Laŭdo kaj danko al Dio estas bonaj. Sindediĉo kaj esperigo estas bonaj. Sed en ĉio ĉi tio, ni devas nepre ĝoji. Ĉar la amo de nia Dio estas ĝojiga, la espero kiun li donas al ni estas ĝojiga, la fido kiun ni ricevis estas ĝojiga.

En posta versiklo, Paŭlo aldonas al la Flipianoj vortojn, kiuj povus esti adresitaj al ni: "Pri nenio trozorgu, sed pri ĉio per preĝoj kaj peto kun dankesprimo viaj deziroj sciiĝu al Dio."

Kompreneble, pro nia respondeco, ni deziras bone pritrakti niajn aferojn. Ni volas prizorgi tiun mision kiun ni ricevis, kaj en tio ni pravas. Sed ne ne devas forgesi la limon inter zorgado kaj trozorgado, inter fido en Dio kaj fido en ni mem, inter peto kaj postulo. Niaj deziroj, se ni metas ilin en la manojn de Dio, ĉu ili koncernas nin mem, ĉu ili koncernas nian komunan celon, niaj deziroj estu ĉiam klaraj al Dio, kaj ankaŭ klaraj al ni mem. Ĉar ĉion ni ricevas de Dio, kaj la deziron kaj la eblecon agadi, kun la ĝojo plenumi lian volon.

Kaj pli poste la apostolo aldonas: "Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo."

Paco, kun ĝojo: ĉe ne bela programo por kristana vivo, por kristana agado!

Paco kun ĝojo, tio estu nia sinteno pro tiu ĉi jubileo.

En paco kaj ĝojo, ni do distrumpetu: KELI jubileas!

Amen

(Philippe Cousson)

Retour