Pelplin, 26-an de julio 2007

Filipianoj 4:21-23
Romanoj 8:14-17

Karaj gefratoj,

ni alproksimiĝis al la fino de nia kongreso jam. Tiel mi elektis tiujn ĉi salut-vortojn. Por vere diri, ne. Tio ne estas la kaŭzo. En tiuj versikloj, mi trovis gravajn vortojn por nia kristana vivo, kaj ankaŭ kiel gefratoj.

Tiuj versikloj konkludas la epistolon de Paŭlo al la Filipianoj, same kiel multaj el la epistoloj finiĝas.

En ĝi Paŭlo lasas lastan mesaĝon al komunumo amata de li, en kiu li pasigis bonegajn tagojn, kaj kiu lasis al li ĝojon.

Tiun leteron li verkis kiam li estis enkarcerigita, aŭ pli bone dirite en gardita domo, t.e. ke li povis ricevi vizitojn. Pri la loko, la analizoj varias. Du eblecoj elstaras, ĉu en Efeso, ĉu en Romo. Fakte tio ne faras multan diferencon,

La temo kiu kuras tra la tuta epistolo estas la ĝojo, la ĝojo pro la Sinjoro, kaj ankaŭ la ĝojo pro la gefratoj. En ĝi li oftege diras al la Filipianoj ke ili estas amataj de li. Oni eĉ povus diri, ke krom la eklezio en Antioĥio, kiu sendis lin, lia preferata plej amata eklezio estis ĝuste tiu de Filipi.

Al tiu amata eklezio li lasas personajn travivaĵojn, impresojn kaj planojn. Kaj li provizas konsilojn kaj admonojn. Ĉiam frate kaj ame.

Kaj nun en tiuj kelkaj versikloj, li adiaŭas ilin, almenaŭ pormomente. Kaj tiun adiaŭon, tiun saluton ni iomete studos. Ni rigardu al kiu kaj tra kiu tiu saluto estas donita.

La saluto estas en Jesuo Kristo. Kiel diris Paŭlo en alia loko, se oni formprenas Jesuon Kriston, lian morton kaj releviĝon, restas nenio en la kredo, kaj ni estas la plej malfeliĉaj homoj.

Plie, ni vivas el la graco de Jesuo Kristo, graco kiun ni ricevis grace, t.e. Senmerite. Kaj tiu graco estas ankaŭ por nia spirito, por nia vivblovo, por nia tuta vivo.

Kaj tiu saluto estas reciproka inter gefratoj, inter sanktuloj.
Sanktulo, t.e. Apartigita, elektita. Se Dio aliris al ni, t.e. por ke ni iru al la aliaj, ne por ni mem. Ni estas apartigitaj por servo, servo al Dio, al lia mesaĝo, al la Evangelio, kaj servo al la homoj. Tial ni kristanoj estas ĉiuj sanktuloj, ne ĉar ni estus perfektaj, pli ol aliaj, sed ĉar ni ni estis apartigitaj, elektitaj. Ni estis adoptitaj de Dio. Ni fariĝis adoptitaj gefiloj de Dio. Tial ni estas gefratoj, gefiloj eĉ de Dio. Ni ne plu apartenas al tera regno. Kiel diris Paŭlo pli frue en la epistolo, nia burĝrajto estas la ĉielo.

Por Paŭlo, tiu frateco ne estas teorio. Tiuj, kiuj estas kun li estas liaj fratoj, sed ankaŭ la fratoj de la Filipianoj. Kune la fratoj ĉirkaŭ Paŭlo salutas la fratojn en Filipi. Tio estas la frataj rilatoj en la Eklezio.

Kiuj estas tiuj de la domanaro de Cezaro ? Multaj konjektis pri tio. Preskaŭ certe, tio signifas almenaŭ ke kelkaj funkciuloj de la Roma Imperio jam kristaniĝis, kaj fariĝis sekve sanktuloj, fratoj.

Kiu salutas aŭ salutu kiun ? Tiu, kiu ricevos la leteron salutu la gefratojn, la sanktulojn, ĉiun sanktulon.
La sanktuloj, kiuj estas apud Paŭlo salutas la Filipianojn.

Ĉi-vespere mi volas saluti vin, gefratojn, sanktulojn en Kristo Jesuo, kaj tra vi ankaŭ tiujn, kiuj estas viaj gefratoj en viaj komunumoj, hejme.
Kaj ankaŭ, inter ni, ĉiu salutas la alian kiel frato, kiel sanktulo en Kristo Jesuo, kiu estas la fonto de la graco, la fonto de nia savo.

Kaj nun, ni ĉiuj fariĝu vivantaj leteroj, epistoloj, de gefratoj, de la sanktuloj en Jesuo Kristo kunvenintaj en Pelplin, por saluti la gefratojn, la sanktulojn en Kristo Jesuo, kiuj estas en viaj komunumoj. Vi fariĝu portantoj de la mesaĝo de la graco kaj de la amo de Kristo al viaj komunumoj.

La graco de la Sinjoro estu kun via spirito.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour