Paris, Petit Montrouge, 4-an de junio 1995

Johano 14:15:26

Por bone kompreni tiun ĉi densan perikopon el la Evangelio laŭ Johano, ni devas unue situigi ĝin en la loko kaj en la tempo. La disĉiploj troviĝas kun Jesuo en la supra ĉambro dum la nokto antaŭ la aresto. Judas foriris por perfidi Jesuon. Jesuo nun uzas la restantan tempon por paroli kun siaj disĉiploj, por malfermi al ili sian koron. Li scias, kio okazos, kiun pokalon li devos trinki. Li konas jam la estonton de ĉiu el ili. Li bone konas ilin. Li amas ilin, kaj volas tion komprenigi. Li ankaŭ volas kvietigi ilin, anonci kio okazos, ke li baldaŭ lasos ilin. Sed ke la afero ne estos finita, ke tiam estos ilia vico. Li preĝas ke ili restu unu. Li ordonas al ili ami unu la alian. Ili aŭskultas, foje protestas, foje demandas. Li respondas, klarigas.

Kio, en la teksto kiun ni ĵus aŭskultis, estas la centra mesaĝo ? Kion li volis komprenigi al ili ? Kion la Spirito volis lasi al la kredantoj kiam ĝi inspiris tiun rakonton al la aŭtoro ? Kion la Eklezio, kiu retenis tiun ĉi tekston volis lasi al la posteuloj ?

Tiu mesaĝo havas du partojn, kiel la du finaĵoj de la sama objekto. Unue, tiu kiu amas Jesuon, observos liajn ordonojn. Tion la teksto asertas, ripetas, klarigas. Due, Dio amos la disĉiplon kaj restados kun ili. Dio havos loĝon kun ili, Jesuo estos en ili, kaj la Spirito restados kun ili. La disĉiploj ne plu estos solaj. Malgraŭ la ŝajnoj, Dio restos kun tiu, kiu lin amas.

Estas ankaŭ parteto pri "la mondo", pri tiuj kiuj ne amas Jesuon. Ili vidas nenion, konas nenion, akceptas nenion, kaj sekve restas flanke de la vojo, kiun ili rifuzas.

Kion do signifas fakte tiu unua elemento, ami Jesuon kaj observi la ordonojn ? Ĉu kristanismo estas religio, kiel la aliaj, kie oni devas fari aferojn, obei ordonojn, por plaĉi al iu Dio ? Vi certe komprenas ke mia respondo estas NE. Kristanismo estas religio, kie NE troviĝas merito. Cetere, ĉu iu kapablus meriti ion ? Iu, iomete klarvidanta, kaj konanta sin mem, ne aŭdacos diri, ke li ion meritas. Ĉi tie, tute ne temas pri merito, aŭ io simila. Kaj, eĉ se temus pri merito, kion meriti ? Krom la Spirito, la Parakleto, estas ĉi tie neniu donaco, neniu rekompenco. Plie, tiu ĉi parto de la Evangelio neniel aludas la postmortan vivon, la transmondon. Oni ne amas Jesuon, oni ne observas liajn ordonojn POR ricevi transmondan savon, bonan sorton en paradizo.

Johano en sia Evangelio, metis en la buŝon de Jesuo tiun faman versiklon : "Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon." Bone komprenu, la Sankta Skribo parolas pri eterna vivo, pri transmondo, sed ĝi ne donas recepton por havi ĝin, por akiri la bileton por tiu lasta vojaĝo. Se paroli pri recepto, ĝi donas recepton por nova vivo, jam ekde ĉi tiu mondo. La amo de Dio estis jam antaŭ ol iu ajn el ni estis. Li preparis tion. Ni simple eniru la vojon. Neniun konfidateston, neniun pruvon pri sankteco, Li postulas. Dio amis la mondon. Fidi al Jesuo Kristo, la Filo, ne estas valoriga agado, simple ne estas agado. Ami Kriston. Jen ŝlosilo.

Sed, kial iu amus Kriston, amus Dion ? Kaj kio ekzakte estas tiu vorto, kiun oni tradukis per "ami" ? En la originalo, ĝi estas la verbo "agapeo". Tiu verbo estas tre malofta en la klasika greka literaturo, sed tre ofta en la Nova Testamento, kaj ankaŭ uzita en la greklingva traduko de la hebrea Biblio por la hebrea verbo "ahav". Ĝi signifas ami, kompreneble. Sed kun nuancoj, kiuj troviĝas for de nia moderna kompreno de amo. Ĝi estas vola amo, elektita amo, decidita amo. Oni ligiĝas per ĝi. Tute ne temas pri tiu amo, kiu falas sur onian kapon, sen antaŭanonco, kiu frenezigas, ĉu pro iu persono, ĉu pro io ajn. La biblia amo ne valoras nur dum la nuna momento, ĝi valoras por ĉiam. Ĝi ne dependas de la cirkonstancoj. Tiel ni amu Dion, tiel ni amu Kriston, tiel ni amu la kunkredantojn, tiel ni amu la proksimulon. Eĉ tiel ni amu la geedzon, la gefilojn, la gekolegojn, la bofamilianojn, kaj tiel plu.

Tion ni faru. Bone. Sed kial ? Mi ne respondis la demandon. Kial la disĉiploj, kiuj troviĝis en la supra ĉambro, amis Lin ? Ili kunvivis dum tri jaroj, vojaĝante tra la tuta lando, de Galileo ĝis Jerusalem. Ili vidis Lin agi, paroli, helpi, resanigi, konsoli, liberigi. Sed plej grave, Li renkontis ilin, ĉiun, unu post la alia. Al ĉiu li diris sian veron, sian memon. Li ne mensogis, li ne delogis, li simple alparolis ilin, ĉiun en sia memo. Li agnoskis ĉiun, kiel li estas, akceptis ĉiun kiel li estas. Poste la amo movis ilin, elanis ilin al nova vivo.

Jesuo, same kiel por la tiutempaj disĉiploj, volas havi parton en nia vivo, kunvivi kun ni. Li do alparolis ĉiun, en ĉi ties vero. Ne eblas mensogi al Li. Ne eblas iri maskita antaŭ Lin. Malgraŭ tio, li diras, ke li amas nin, ĉiun. Ĉiun, kiel tiu nun estas. Li metas antaŭ ni, antaŭ ĉiu, novan vivon. La pasintecon ni forlasu. Ĝin li forgesos. Li bone konas la homan vivon. Li vivis ĝin. Ĝis la morto, ĝis fia morto. Li estis krucumita kiel krimulo. Kaj ĉi tion pro amo al ni, al ĉiu. Mi povas kompreni, ke kelkaj diras, "mi nenion petis de li". Same la vole dronanto diras al sia savanto. Rigardu, ĉu via nuna vivo ne similas al tiu de dronanto ? Ne plu uzu antaŭ Li viajn maskojn, kiujn vi uzas antaŭ la tuta cetera mondo. Konsideru, ke li konas vin, perfekte. Kaj ke tamen, Li amas vin, vivis kaj mortis por Vi, kaj amas vin. Kaj atendas vian amon. u oni tiel ofte trovas amon, kiu postulas nenion, krom veron, veran verecon ?

Kaj tiu, ĉu tiutempa disĉiplo, ĉu nuntempa kredanto, kiu amas Jesuon tiel, ne povas agi alimaniere ol observante liajn ordonojn. Se la veron ilin alportis en sian vivon, liajn ordonojn ili kvazaŭ aŭtomate plenumos. Ne havus sencon diri, pensi, ke oni amas Jesuon Kriston, kaj ne agi laŭe. Johano en sia epistolo skribis, ke tiu, kiu diras, ke li amas Dion, kaj kiu ne amas sian fraton, estas mensoganto. Oni ne observas la ordonojn de Kristo por io, por obteni, gajni ion, sed pro io, pro la amo de Kristo, pro la amo de Dio.

La amo de Dio al ĉiu venas tra Kristo. Tiu amo estas plena de espero. Dio konas nin plene. Dio scias, kiel ni estas, certe ni ne estas laŭ Lia dekomenca "bona" plano, Li konas niajn mensogojn. Sed Li ankaŭ konas Kriston. Kaj tra li, li vidas la homon en sia nova vivo, post sia nova naskiĝo, post la forlaso de la malnovaj vivmotivoj, post la eniro en tiun amon veran kaj plenan, puran kaj volan.

Kaj al tiu, kiu eniras tiun vojon, Dio diras ke Li restadas kun li. "Dio en via vivo" estis slogano. Tio restas mistero al la ne-kredantoj. Sed la kredanto vere scias, sentas tiun ĉi ĉeeston.

Kaj se, kiel ofte okazas al homa homo, oni iom aŭ pli malproksimiĝas de Dio, Li ne foriras, sed ame atendas, neniam forlasas. Kaj tiu akompano manifestas alian misteron, tiun de la Triunuo. Unu Dio, vere nur unu, sed tri personoj. Komplika afero. Sed la kredanto mem scias ke Dio vivas en li, ke Kristo havas loĝon kun li kaj ke la Spirito restadas kun li. Neniam plu la kredanto restos sola, forgesita. Krom se li forpuŝas Dion.

Hodiaŭ estas Pentekosto. Tial tiu teksto estis elektita, ĉar ĝi parolas pri la Sankta Spirito, la Parakleto. Kio do estas tiu Parakleto ? Kelkaj lingvoj tradukas : konsolanto. En aliaj tekstoj, la vorto signifas advokato. La vorto spirito signifas blovo. Kio do ? Tiu Spirito, tiu blovo, tiu advokato, tiu konsolanto, tiu Parakleto estas tiu, kiu donas forton kiam ĉio aspektas malfacila, esperon kiam ĉio aspektas perdiga, akompanon kiam ĉio aspektas dezerta, vivforton kiam ĉio aspektas mortiga. Ĝi permesas iri pluen en kompreno, en observado de la vortoj de la Sinjoro. Ĝi instruos, kaj rememorigos pri ĉio, kion instruis Kristo.

Kio estas reale la kristana vivo ? Ĉu, kiel multaj imagas al si, vivo de mankoj, de rifuzoj, griza, trista ? Mi, kaj multaj inter vi, povas certigi ke ne. Ĉu, kiel aliaj pensas, la kristana vivo estas vivo de penado, de klopodado ? Ankoraŭ ne. Facile estas por amanto zorgi pri amato. Ĉu ankaŭ la kristana vivo ne estas farita el pentofarado kaj riproĉo ? Denove ne.

La kristana vivo estas el amo, amo, kaj amo. Amo de Dio, kiu volas ami, pretas forgesi, kunvivas kaj pardonas. Amo al Dio, kiu antaŭenigas, lumigas la vivon. Amo al la kunkredantoj kaj al la proksimuloj, kiu donas signifon al la nuna vivo. Jes, kristana vivo havas sencon. Tiu havas valoron antaŭ la rigardo de Dio, havas kialon por pluvivi surtere, havas esperon por eterneco, kiu sin submetas al la vera amo.

Kion do diri post tiu prediko ? Ke Dio, kiu vivas jam eble de longe kun kelkaj el ni, kiu amas la aliajn, atendas ilin. Se vi ĝis nun ne vidis, ne konis Dion, vi almenaŭ konstatu ke troviĝas ĉi tie kredantoj. Ke ili vivas el la amo de Dio, el la amo al Kristo, perfekte tio ne ĉiam veras. Sed la amo estas por ili sufiĉe granda, ke Li akceptas ilin ĉiam kiam ili revenas. Ĉu vi estus pli strikta ol Dio, kaj ne pardonema ? Ĉu vi mem estas tiel perfekta, ke vi povus rifuzi pardonon ? Nur Dio estas tia, kaj li amas vin, kaj li pardonas. Nur Kristo vivis puran homan vivon, kaj malpuran homan morton, kaj li amas vin. Ne pro iu ajn merito viaflanke. Honeste, ĉu eblus ? Ne, sed simple ĉar vi estas. Amu Lin, serĉu liajn vortojn. Kaj via vivo estos nova. La Spirito restados kun vi, Kristo akompanos vin, kaj Dio la Patro vivos en vi.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour