Bystrice pod Hostýnem, aŭgusto 2004
Mi ne intencas fari al vi universitatan kurson pri liturgio. Mi nur volas doni al vi kelkajn irejojn por analizi iomete la reformitan liturgion kaj teologion.
Mi unue rigardos al la naturo de Diservo, de liturgio.
Poste mi rapide trapasos la historion de la kristanaj Diservo kaj liturgio ĝis la nuna reformita.
Mi tiam donos kelkajn karakterizojn de la reformita liturgio.
En sekvanta parto mi analizos la reformitan liturgion prezentitan en Adoru.
Kaj mi konkludos per la redindiko de la ĉefaj karakterizoj de la nuna reformita liturgio.
Kiam oni tralegas la diversajn liturgiojn prezentitajn en Adoru, oni unue rimarkas la grandan parton, kiu rilatas al la diversaj rom-katolikaj liturgioj, kvazaŭ tio al ili estas tre grava.
Apude troviĝas la ekumena Lima-liturgio, kelkaj de Taizé, unu de ortodoksia fonto, unu luterana, unu reformita, unu anglikana. Kompreneble ne estas menciitaj la Diservoj, kiuj ne havas verdire liturgiojn, kvankam ili havas nefiksitajn regulojn. Mankas ankaŭ la aliaj orientaj liturgioj.
Oni inter tiuj ordoj de Diservo retrovas elementojn, sinsekvojn, sed kun tiu aŭ alia malsameco. Neniu ŝanĝo estas komplete hazarda. Ĉiu havas signifon. Mia intenco estas klarigi al vi, se ne pravigi, la ordon de la reformita Diservo, ĉefe sed ne nur franca.
Unue, kio estas Diservo. Indikojn povas doni la diverslingvaj nomoj uzitaj. En la franca protestantismo, oni parolas pri culte, t.e. kulto. La germana donis sian esprimon al Esperanto, ĝi uzas Gottesdienst, t.e. Diservo. La angla uzas aŭ service (t.e. servo) aŭ worship (t.e. adoro).
Kulto, devenas de la latina, kaj la radiko signifas adori, kaj la praradiko signifas ĉirkaŭi, zorgi pri iu aŭ io. La angla worship rilatas digneco, kaj praradike al aliro. La servo, indikita per la alia esprimo signifas servo al Dio.
Tiu rapida filologia analizo kondukas al la konstato ke la Diservo estas ĉefe direktita al Dio, ĉirkaŭ Dio. Dio estas la celo, la objekto, la subjekto de la Diservo.
La gloro de Dio, tio estas la celo de la Diservo, de la liturgio. la kristanoj kunvenas ĉefe por tio. Kiam oni iras al Diservo, oni iras al Dio. La Diservo celas Dion. La kredantoj venas por glori Lin, por laŭdi Lin. Li estas laŭdata pro la kreaĵo, pro la savo per Jesuo Kristo. Pro tio tio Li estas dankata.
Tiu kiu iras al la Diservo por si mem, ĉefe, mistrafas la plej gravan rolon de la Diservo. Iri al la Diservo por la propra spirita sano, pro ricevi energion por la semajno, tio ne estas la ĉefa kaŭzo, ne devas esti. La iro al la Diservo estas iro al rendevuo komunuma por adori, glori, laŭdi Dion.
Alia karakterizo de la Diservo estas ĝia dialogeco. Kaj ni laŭdas Dion, kaj Li parolas al ni, redirante sian savmesaĝon. Tion ĉi oni retrovas jam en la Biblio, kaj en la maniero, kiel la kredantoj en la Malnova Testamento celebras la Eternulon. Oni povus trastudi kiel okazis la Diservo en la tabernaklo, en la Templo, aŭ en la sinagogoj. Oni retrovus kelkajn elementojn, kiel la gloro de Dio, la rememoro de la faroj de Dio, la aŭskulto de la Biblio, la komentoj, kaj ankaŭ la oferoj, la oferoj pro la pekoj kaj la oferoj pro dediĉo.
Troviĝas ankaŭ tiu teksto de Jesaja, kiu indikas ke la adorado fariĝis formala, kaj kiu insistas pri la vereco de la vivo, en Jesaja 58 : (la) fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, ktp. Alia karakterizo de la Diservo estas la sendo. Per la Diservo, per la ricevita misio, la kredantoj estas sendataj al la mondo. Ili certe ne venis por si mem. Ili venis por glori Dion, ili venis por aŭskulti Lin, sed ili poste estas sendataj por atesti pri la gloro kaj savo de Dio, kaj por anonci kaj efektivigi tion.
Mi jam aludis al la juda Diservo. Fakte la kristana liturgio devenas de la juda liturgio. Unue kaj ĉefe ĉar la unuaj kristanoj estis judoj, kiuj sekvis la lokajn ceremoniojn. Ofte estas dirite en la Nova Testamento, ke ili iras por preĝi en la Templo. Krome ili ankaŭ havis aliajn kunvenojn, en la "alta ĉambro", kaj poste en domoj. Kiam Paŭlo vizitis la urbojn dum siaj vojaĝoj, li unue iris al la sinagogo, por partopreni en la celebro de la Sabato, kie li prenas la parolon, kiel estis permesate al iu ajn kapabla, kiu bone konis la Skribojn. Oni ankaŭ volonte aŭskultis fremdulon. Poste, la kristanoj kunvenis pli kaj pli aparte de la judoj.
En la Nova Testamento aperas kelkaj indikoj pri la maniero Diservi de la unuaj kristanaj komunumoj. Elementojn oni povas retrovi en la versiklo Agoj 2:42 : la instruo de la Apostoloj, la kunuleco, la dispecigo de pano kaj la preĝoj.
La instruo de la apostoloj : la kunveno okazis ĉirkaŭ la Skriboj. Kompreneble en la tiam ekzistantaj, tio estas la Malnova Testamento, la hebrea Biblio, sed ankaŭ rapide estis tekstoj de la apostoloj, kiuj iris de komunumo al alia. Paŭlo diras al ni, kion li predikis en 1 Kor 1:23 : Kristo krucumita, aŭ en Efesanoj 2:8 : per graco vi saviĝis per fido, ĝi estas dono de Dio. Tiu aŭskulto de la instruo, tekstoj kaj komentoj, estis akopanata de kredokonfeso, de komuna kredokonfeso. Kelkaj tiaj konfesaj tekstoj troviĝas en la Nova Testamento (Fil 2:6-11, aŭ 1 Tim 3:15-16). Tiu apostola instruo estas resumita kiel komuna al ĉiuj en 1 Kor 15:3-5.
La frata kunuleco estis io grava. Ili kunmetis siajn havaĵojn. Ili helpis unu la aliajn. Ili sufiĉe profunde interrilatis, de unu urbo al la alia, de unu gento al la alia, de unu socia klaso al la alia. La manifesto de tiaj kunulecaj rilatoj estis ankaŭ parto de la komunuma vivo, celebro.
La divido de la pano estis grava al ili. Tio estis ordono de la Sinjoro, kaj rememorigas la unikan oferdonon de Kristo sur la kruco. Ili revivas por si mem, kion Kristo faris sur la kruco. Ili ankaŭ antaŭvivas la bankedon en la ĉielo.
Kelkajn tekstojn de preĝoj troviĝas en la Nova Testamento, sed certe ankaŭ grava estis la libera preĝo de la kredantoj. La juda tradicio preĝi la Psalmojn certe ankaŭ restis valida ĉe la kristanoj. Krom la psalmoj, ili ankaŭ kantis himnojn. kelkajn oni ankaŭ trovas en la Nova Testamento, sen muziko, bedaŭrinde. Tiuepoke, la kantado okazis ekzemple per responsaj kantoj, duono-duono, aŭ kantoro-asembleo.
La indikoj de la Nova testamento lasas al ni impreson pri riĉeco kaj diverseco, sed ne sufiĉe da informoj, kiuj indikus jam fiksitajn formojn aŭ ordojn aŭ relativan gravecon de la partoj.
La praekleziaj tekstoj, kiel ekzemple Didaĥo, donas diversajn indikojn pri la maniero celebri la Diservojn en la unuaj jarcentoj. Laŭ la jarcentoj, la ordo pli kaj pli preciziĝas. La unuan kompletan liturgion oni trovas en la Apostolaj Konstitucioj en Sirio en 375. Tiu epoko estis ankaŭ tiu, kiam kristanismo fariĝis oficiala, kaj kiam multaj venis al la eklezioj, post tre supraĵa katekizo. Estis ankaŭ periodo, kiam la diverseco de la unuaj jarcentoj, fariĝis pli kaj pli uniforma. Tio estas tamen komprenebla, se la plejparto de la ĉeestantaro ne estas profundaj kredantoj. Jam de antaŭa jarcento komenciĝis aperi, kaj plue disvolviĝis la pagana tendenco, iom magia, ke la celebro ne plu estas simbola kaj rememoriga, sed ankaŭ efika per si mem. Kaj tiam, iom post iom, efika, uniforma, formala Diservo postulas specifan servanton, pastron. Ankaŭ, ĉar la religio kristana estis oficiala, la Diservoj devis okazi en la oficialaj lingvoj de la Imperio, nome la latina okcidente kaj la greka oriente.
Tiuj tendencoj ne malaperis en la Mezepoko, post la malapero de la Imperio. La liturgio pli kaj pli kompleksiĝis, la popolo ne plu komprenis, ĉar eĉ la Bibliajn tekstojn oni legis nur en la latina (1080). Eĉ la prediko, ankoraŭ tre grava en la 4-a kaj 5-a jarcentoj preskaŭ komplete perdis sian valoron. La pastroj, ofte ne kapablaj kompreni eĉ la latinan, ricevis predikaron por legi laŭ la jaro.
La Reformacio estis periodo, kiam la Diservo multe evoluis, ankaŭ ĉe la rom-katolikoj post la Tridentina Koncilio.
La Reformatoroj kompreneble modifis la liturgion. La ĉefa ŝanĝo estis la lingvo. La Diservo okazas de tiam en la popola lingvo. Jam de pluraj jarcentoj, kelkaj homoj tradukis la Biblion en la popolaj lingvoj, kiel Wycliff en Anglio.
Luteranan Diservon vi trovos en Adoru. Komence, temis preskaŭ pri simpla traduko de la latina meso, sed tamen malpli da elementoj (17 anstataŭ 45). Nune, post 5 jarcentoj, la luterana liturgio "protestantiĝis".
Antaŭ ol paroli pri la Reformita liturgio, mi volas mencii, ke jam de la Reformacia periodo ekzistas alia branĉo de protestantoj, kiujn oni nomas foje la radikala Reformacio, apud la luterana kaj la klavinana (reformita). Eĉ antaŭe estis la valdanoj, aŭ la husanoj. Tiuj, ĉefe en la komenco la anabaptistoj, la menonitoj, la kvakeroj, al kiuj aldoniĝis en la postaj jarcentoj la baptistoj, la metodistoj, la liberaj eklezioj, kaj pli laste la pentekostanoj. Nuntempe, oni uzas por tiuj eklezioj la ĝeneralan terminon "evangelika".
Por ili, la Diservo okazas "sen liturgio". Dirante tion, ili simple diras, ke ne ekzistas fiksitaj tekstoj direndaj, fiksita neŝanĝebla ordo. Sed tamen ekzistas reguloj kaj principoj. Oni retrovas ĝenerale la 4 elementojn de la praeklezia Diservo. La gvidadon de la Diservo ili lasas al la Sankta Spirito. Ofte estas liberaj preĝoj. La preĝoj dum la celebro de la Sankta Manĝo ankaŭ oftege estas liberaj.
La reformita liturgio devenas de la liturgio uzita en Strasburgo de Martin Bucer. Post vizito al Strasburgo, Jean Calvin transprenis ĝin al Ĝenevo. En Francio, inter la diversaj protestantaj grupoj, la Diservoj estis antaŭe relative liberaj, ankoraŭ sen pastoroj (ili alvenos poste). En Svislando, Zwingli fariĝis pli malkatolika en sia maniero pritrakti la liturgion, kaj ankoraŭ nune en la alemanaj reformitaj eklezioj, la liturgio estas minimuma.
Calvin ne plu celebris la liturgian jaron, kiu revenis en la reformitaj eklezioj en la 19-a jarcento. La liturgiaj tekstoj, en la reformita tradicio ne estas devigaj. Same pri la ordo. Tamen, jen la modelo, kiu estis uzita en Svislando, en Francio, en Germanio, en Nederlando, en Skotlando :
Liturgio de la Parolo :
- biblia legaĵo
- pekokonfeso, kaj preĝo por peti pardonon
- versigita psalmo
- preĝo por iluminado
- prediko
Liturgio de la "alta ĉambro"
- preĝo
- propetoj
- Patro Nia
- apostola simbolo
- instituciaj vortoj
- kuraĝigo
- konsekra preĝo
- komunio (kun kanto de psalmoj aŭ bibliaj legaĵoj)
- postkomunia preĝo
- Aarona beno
La kantado de la psalmoj estis subtenita. La rezulto estas la Ĝeneva psalmaro, komuna al multaj reformitaj eklezioj. Ĝajne ne multaj reformitoj troviĝis en la komisionoj por kaj Adoru kantante kaj Adoru, ĉar ne oftas en ili tiuj psalmoj.
Dum la 19-a jarcento liturgio instaliĝis en Francio kiel referenco sub forta influo de Bersier (1874). Post kunfandiĝo en Francio en 1938 de la du gravaj federacioj de reformitaj eklezioj kun kelkaj metodistaj kaj liberaj, la nova Reformita Eklezio de Francio lanĉis la verkadon de nova komuna kompleta liturgio. La rezulto estis la t.n. verda liturgio (1963). Ĝi estis uzata ĝis antaŭnelonge, ankaŭ strange en evangelikaj misiaj eklezioj en Afriko, kiel solvo por "specialaj kazoj", kiel ekzemple oficialaj ceremonioj. La Eklezio lanĉis reformon en 1989, kies rezulto estas nova liturgio en diversaj broŝuroj, laŭ diversaj ordoj.
La diverseco de la tekstoj uzitaj en la reformitaj eklezioj, jam de pluraj jardekoj, ne malaperis. Tiu nova liturgio iomete ŝanĝis la kadron, sed ne la spiriton.
Aliaj reformitaj eklezioj, kiel ekzemple la presbiterianaj eklezioj en Usono (PCUSA) (Book of Common Worship - 1993) kaj en Skotlando (Common Order - 1994) same ŝanĝis siajn liturgiojn.
Dum tiu preparo de la nova liturgio en Francio okazis diversaj diskutoj.
Kiam sidi, kiam stari. La ĉefa diskuto estas dum la anonco de la graco. Se oni staras, tio signifas, ke oni atendas ion el la vortoj de la oficanto. Se oni staras nur post la diritaj vortoj, tio signifas, ke oni staras por danki Dion de la jam antaŭe donita savo.
Kiam meti la legado de la leĝo. La tradicia ordo, tiu en Adoru, indikas ke la leĝo estas tio, kio montras la pekon. En la alia ordo proponita en unu el la novaj broŝuroj, la leĝo troviĝas post la anonco de la graco, kaj signifas, kion vi devas fari post kiam vi scias ke vi saviĝis.
Antaŭ ol trapasi kun vi la ordo de la liturgio citita en Adoru, mi volas doni kelkajn neajn punktojn.
En la reformita liturgio, ne troviĝas pastroj, nek iu speco de sacerdotoj. la pastoro ne estas pli ol alia kredanto en la liturgio. Li konas teologion, ne pli. La vortoj diritaj en la liturgio ne efikas en si mem. Ili diras la efikon de Dio. Ili faras nenion. Dio jam faris. la reformita liturgio ne estas loko de savo per si mem. Kompreneble, povas okazi feliĉe ke dum la reformita Diservo, troviĝas homo kiu venas al la fido, al la savo. Sed tio ne rilatas kun la formo de la Diservo, nur kun la efiko de la Sankta Spirito.
En la reformita liturgio, kiel en la reformita teologio, ne troviĝas negoco inter Dio kaj la homo. Nenio povas okazi ĉar iu ĉeestis Diservon aŭ ne per tiu simpla fakto. Veni al Diservo alportas nenion pli al la savo.
La refomita Diservo ne estas spektaklo. Kaj tio fariĝas problemo, kiam Diservo devas estis televidata. La teknikistoj ne scias kion montri. Ĉar fakte troviĝas preskaŭ nenio spektebla.
Jen nun, al Adoru, numero 87.
La unua tempo estas saluto nome de Dio. Ĉar, kile mi jam diris, Dio invitas. Ni venas al la Diservo por Dio, al Dio, pro Dio, kaj certe ne cele al ni.
Tuj sekvas preĝo al Dio, por ke ni fariĝu pretaj por tiu Diservo.
En la reformita liturgio, la kantado estas ĝenerala. Nur en specialaj okazoj estas ĥoroj kiuj speciale kantas kelkajn himnojn, neniam ĉiujn. Estas du kategorioj de kantado : la spontanea kaj la anoncita. La spontaneaj estas skribe indikitaj en la ordo, kaj la anoncitaj estas anoncataj de la oficanto.
La dua preĝo estas laŭdo, ĝenerale pri la kreaĵo aŭ historio. Ofte temas pri legado de psalmo.
La sekvanta himno plej ofte estas psalmo (el la Ĝeneva psalmaro).
Poste sekvas tiu parto kiu estas unu el la kernoj de la reformita liturgio, alternante legaĵojn kaj responsajn kantojn. Temas pri rememorigo de la savo, alvoko al pento, al konvertiĝo, al redediĉo. La tradicia ordo estas jena : la leĝo de Dio, ĝenerale sed ne necese laŭ bibliaj citaĵoj, la pekkonfeso, ĉar neniu plenumas la leĝon, kaj samtempe pardonpeto, ĉar Dio promesis pardonon, fine la anonco de la graco, ke Dio la amo de Dio superas nian pekon, ke la kredanto estas savita per graco, kaj tiam la homoj staras por danke kanti himnon. Bedaŭrinde, la indikoj pri sinteno ne troviĝas en Adoru. Mi jam diris ke en reformitaj eklezioj ne ekzistas pastroj. Tiu anonco de la graco estas simpla anonco de la savo operaciita de Dio mem. Do simpla laiko povas fari tiun anoncon. Tre ĝenis min la fakto, retrovita en la liturgio de Lima, ke la leganto de tiu anonco diras ke li estas ordinita. Mi eĉ ne komprenas ke la reformitaj teologoj lasis tiujn vortojn en la komuna liturgio de Lima.
La tempo de la kredokonfeso varias, sed plej ofte ĝi troviĝas en tiu momento.
Tradicie, kaj tio estas ankoraŭ valida en diversaj lokoj, antaŭ la kredokonfeso, la katekizatoj foriras, kun la infanoj, kaj restas nur la kredantoj, kiuj povas publike konfesi sian kredon, aŭskulti la parolon kaj la predikon, kaj partopreni la komunion.
La legata kredokonfeso povas tre varii laŭ tiu kiu havas la respondecon pri tiu legaĵo.
Poste venas la legaĵoj el la Biblio kaj la prediko, centra en iu ajn protestanta Diservo.
Nun kelkaj klarigoj pri la liturgio de la Sankta Manĝo.
La unua preĝo estas laŭda preĝo al Dio pro tiu signo, kiun Li donis al la kredantoj. La sekvanta kanto povas esti Sanctus, sed ne devige.
Post la kantado sekvas la legadon de la institucio, tio estas rememorigo de la teksto novtestamenta, kiu priskribas la Manĝon. Dum tiu legado, nenio estas farata.
Ĝin sekvas la epiklezo (nur unu !). Tiu epiklezo, kiel ĉiu epiklezo, estas peto pri la Spirito. Sed la reformitoj ne petas ke la Spirito iru al la elementoj, sed al la tuta komunumo. La pano restas, kaj restos pano, la vino restas kaj restos vino. Se ne dirita en alia momento, la prego Patro Nia estas komune dirita konklude al la epiklezo.
Post la invito, la partopenontoj venas, laŭ la plej kutima formo en Francio, por formi rondon ĉirkaŭ la tablo, aŭ la tuta ejo, por ricevi, aŭ transdoni al la najbaro, la elementojn. Kiam la rondo estas formita okazas levado de la elementoj, sen preĝo. La pladon kun la panopecoj kaj la kaliko iras de mano al mano, aŭ estas disdonita de la celebranto.
Tiu celebranto same ne bezonas esti ordinita. Simple la komunumo elektas tiun, kiu devas gvidi la Sanktan Manĝon. Ĉar la sanktaĵo troviĝas en la komunumo, ne en la elementoj.
Post la disdono, estas dankpreĝo kaj resendo al la sidlokoj.
Foje, kiam la antaŭlasta parto troviĝas antaŭ la Sankta Manĝo, posvas esti ke la homoj restas en rondo por la finaj vortoj kaj preĝo.
La parto, kiu respondas al la kunuleca parto de la Diservo alvenas nun. temas pri la diversaj anoncoj kaj informoj, la propetaj preĝoj, kaj la monofero.
La Diservo finiĝas per sendovortoj, kiuj ĝenerale reprenas la moton de la prediko, kaj per beno.
Sed, post tiu prezento de la Reformita liturgio, mi ankoraŭ ne alvenis al mia titola temo, nome la anonco de la graco.
Jen do. Krom tio ke la Diservo estas kaj restas direktita al Dio, por Dio, ĝi estas ankaŭ publika. Iu ajn povas enveni kaj aŭskulti. Kaj kion tiu aŭdas ?
Komence, la gloron de Dio, la laŭdon al Dio, kiun faras la kredantoj.
Poste, la resumon de la fido, la esencon de la fido, kiu multe similas al tio kion skribis Paŭlo, kaj ankaŭ Johano, nome ke Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian filon, por ke ĉiu kiu kredas al li, ne pereu sed havu eternan vivon. Tiu versiklo (Joh 3:16) estas la centra moto de la Franca Reformita Eklezio. Ne surprize ke la mesaĝo estas ankaŭ centra en la Diservo. Do en parto, estas anoncitaj la postuloj de Dio, la malforteco kaj peko de la homo, kaj la senpostula savo de Dio pro Jesuo Kristo.
Pli poste, la legadon de la Bibliaj pecoj kaj la predikon. Kompreneble, ili varias, sed fakte kion diri, se ne la mesaĝo pri la amo de Dio, pri lia savo per graco.
Kaj poste venas du tempoj, kiam la komunumo montras la vivantan gracon, per komuna memorigo de la ofero de Kristo sur la kruco, kaj per komunaj dividoj en informo, preĝo kaj mono.
Kion konklude diri ?
La ĉefa celo de Diservo, de liturgio estas kaj restas glori Dion.
Sed inter la temoj por glori Dion, troviĝas Lia graco, kaj nia savo per tiu
graco.
Kaj estas ankaŭ tiu komisio, kiun ricevis la Eklezio, anonci tiun savon, tiun
gracon.
La Reformitoj ĉiam diris, ke la Diservo estas tempo por tiu anonco.
Celebri Dion estas proklami Lian gracon al la mondo. Tion celas la reformita
liturgio.
Mi dankas.
Philippe Cousson
To glorify God : Essays on modern reformed theology / Bryan Spinks, Ed., Iain Torrance, Ed. - Grand Rapids, Mich. : Eerdmans, 1999. - 272 p.
Le culte dans la Bible et dans l'histoire / Alfred Kuen. - Saint-Légier : Emmaus, 1993. - 231 p.
Information-Evangélisation, 1995-2, 05/1995.
Adoru : ekumena Diserva libro. - Freiburg : Ponto, 2001. - 1422 p.