Gekaraj,
Mi ricevis la taskon enkonduki vin en la temon de la kongreso, nome : Dio estas amo.
Fakte, en mia espereble diskutveka prelego, mi ne ekzakte pritraktos tion. Mi intencas iomete rondiri la signifon de la kristana amo, en ĝiaj variaĵoj, por kompreni kion ĝi ne estas, kaj kion ĝi estas, ĝian ĉefan trajton kiu estas specifa al la Biblia kompreno.
Amo en la moderna
kompreno estas io, kio falas sur vin. Oni enamiĝas, kaj ofte pli poste,
oni eksamiĝas. El la du ĉefaj elementoj karaterizoj de tiu tipo de
moderna amo estas unue la individuismo, eĉ ĝis egoismo. Kio validas
estas mi mem. Temas pri tio, kion mi sentas. Temas pri tio, kio al mi
plaĉas. Se la objekto de mia amo ne plu taŭgas al mi, se el ĝi
aŭ el li aŭ el ŝi, mi ne plu ricevas bonaĵojn, mi facile
asertas ke mi ne plu amas tion aŭ tiun. La decida faktoro estas mi mem.
Kaj, iamaniere
kontraŭdire, la alia ĉefa elemento estas senrespondeco. Mi ne kulpas
pri enamiĝo, kaj ankaŭ pri eksamiĝo. Tiu sento apartenas al
kontingenteco. Mi ne mastras ĝin.
Alia
ĉiutempa maniero kompreni la amon, aŭ la karitaton, estas la t.n.
"bona agado", bone konata de la skoltoj. Fakte, ĝia funda
signifo ofte estas tute alia ol oni povus teorie kompreni, t.e. montri amon al
alia. Tiu plejofta signifo estas, kolekti al mi bonajn poentojn por kompensi la
malbonajn poentojn kiun mi amasigis per miaj malbonaj agadoj. Sed, en tio, la
objekto de la amo, de la ama agado, daŭre estas mi mem, kaj certe ne la
amata persono, pli ĝuste la helpata persono.
Tiuj du manieroj agi kaj kompreni la amon, la karitaton, la almozon por islamanoj, ekzakte similas, ĉar ili celas la individuon mem kiu agas. Kaj tiu amo ne estas, ne povas esti, la kristana amo. Oni ne amas kiam oni celas sin mem.
Alia kompreno de la amo, kiu ne korespondas al la greka vorto uzata en la Biblio, havas alian signifon. La amo kiel eros, celas kunfandiĝon de la individuo kun la diaĵo. Tio ankoraŭ daŭras, kiam oni parolas pri fandiĝa amo. Kaj tio memorigas al mi unu karakterizon de la religioj elirintaj el Hindio, ĉu hinduismo, ĉu budhismo. Ĝi estas la ne-dueco. Ĉio estas en Dio, kaj Dio estas en ĉio. Kaj la celo de la multaj vivoj estas eniri samsaron, la kunfandiĝon en la grandan tuton, en la diaĵon. Tiuj sistemoj negas la individuojn. Kaj ĝuste tiu negado de la individuo ne povas taŭgi por kristanoj.
Ĉar por
kristanoj, la plej grava afero estas ke ĉiu estas iu, ke ĉiu
individuo ekzistas, dise de la alia. Kaj ankaŭ ke Dio mem estas iu alia,
ke Dio estas LA Alia. Kaj ke tio, kion serĉas Dio ĝis la fino,
ĝis la pasiono, tio estas la renkonto kun la homoj, kun la homo, kun
ĉiu homo, kun vi kaj kun mi.
Sekve la amo
inter homoj estas tiu renkonto de individuo kun la alia, la amo celas la alian,
ĝuste ĉar ĝi estas alia.
Kaj tie mi citos
la versiklon, kiu por mi estas la plej grava en la tuta Biblio : "Ĉar
Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu,
kiu kredas al li havu eternan vivon."
Jam de la
komenco, la amo estas en la mondo, ĉar Dio amas la mondon, ĉar nek la
mondo estas Dio, nek Dio estas la mondo, sed ili ekzistas aparte, kaj Dio amas
la mondon, kaj en la mondo Dio amas ĉiun homon, ĉiun, kaj vin
ankaŭ.
Kaj amo postulas
reciprokecon. Sed, ĉar Dio amis la homojn, li kreis ilin laŭ sia
bildo, kun libereco. Vera amo ne povas esti devigata. La homo do estas libera
ami Dion aŭ ne. La libereco de la homo estas tia : ami aŭ ribeli. Kaj
multaj homoj, tuj, plejmultaj homoj, preferis ami sin mem ekskluzive ol ami
Dion. Ili rifuzas la amon de Dio. Kaj la rezulto por la homo fariĝis
sklaveco. La homo kiu celas nur sin mem, servas al tirana mastro. Kaj tiu celo
estas neatingebla celo. Kaj la homo ĉiam mistrafas la celon. La homo
pekas. Eĉ, ĉar li vidas la rezulton de sia konduto, kiam la homo
volas reveni al Dio, li daŭre celas sin mem, kaj sian sorton, kaj ne
eliris el tiu nun diabla cirklo. Ĉar la homo ne kapablas mem kompreni ke
Dio postulas nenion, ke Dio amas la homon, ĉiun homon.
Kaj la ĉefa atesto pri la amo de Dio al la homoj estas la veno, vivo, morto kaj releviĝo de Jesuo Kristo. Tio videblas ekzemple en Johano 13, kiam Jesuo antaŭ ol morti, lavas la piedojn de siaj disĉiploj, la teksto diras, ke li "amis ilin ĝis la fino", t.e. ĝis la fina limo, ke ami pli ne eblas. Tiel estas la granda amo de Dio. Dio volas montri al la homoj, al ĉiu ke vere li amas lin. La pasiono de Jesuo, la kruco, estas en si mem paroloj de Dio en agoj por montri, por diri lian amon al la homoj. Ĉar la diferenco inter Dio kaj la homoj, tamen, estas granda, Dio devis plurmaniere enkarnigi sian vorton. Li tion faris per Jesuo Kristo, sed ankaŭ par la skribita parolo, la skribita vorto, per la Biblio. La Biblio estas revelacio de la amo de Dio al la homo, transdonita per homoj, enkarniĝinta en homaj atestoj. Kaj en Jesuo, per la enkarniĝo en homo, estis la pleneco de Dio kiu sin donas, kiu amas.
Nun ni troviĝas en la kerno de kristanismo.
Kaj kiam la homo
komprenas la amon de Dio por li, li povas same ami Dion. Kaj tion demandas Dio.
Se vi komprenis kiel, kiom, Dio vin amis, vi ne plu povas celi vin mem. Vi tiam amas Dion. El viaj tuta koro, tuta
animo, tuta spirito, ktp. Neniam estis dirite, ke vi amu Dion por ricevi
rekompencon, ke vi amu Dion ĉar se ne vi ricevus punon. Tiam vi
celus vin mem. Sed estis dirite,
ĉar vi estis liberigita, por la Izraelidoj t.e. liberigitaj el Egiptio, vi
amas vian liberiginton.
Al la
disĉiploj estis petite, ke ili amu unu la alian. Kaj ke tio estos por
la nekredantoj atesto pri la Evangelio, fakte atesto pri la amo de Dio mem.
Gravas ankaŭ en tiu peto la vorto "alia". Mi ne amas la
kredanton, kvazaŭ li/ŝi estus mi mem, sed ĝuste ĉar li
estas alia, kaj ke Dio amas tiun alian, kaj ke tiu alia same kiel mi amas Dion.
Kaj jam de la
Torao, jam de la malnova interligo, jam de la malnova testamento, estas tiu
ordono, tiu parolo : Amu vian proksimulon.
Vi certe memoras
la demandon de la leĝisto en Luko 10 : "Kiu estas mia
proksimulo?" Kaj se vi bone memoras la parabolon, vi certe notis la jenon
: la proksimulo ne estis la vundito, certe ankaŭ ne estis la leĝisto,
ne la pastro, sed la Samariano, la fremdulo, la netuŝeblulo, la alia. Tiu
Samariano zorgis pri tiu homo, pri kiu oni scias nenion. Lia zorgo estis celata
al tiu homo.
Vi ankaŭ
bone memoras la 13-an ĉapitron de la unua epistolo al la Korintanoj, kie
estas kelkaj karakterizoj de la amo, kaj vi certe konstatos, ke ĝi neniam
celas la propran intereson. Prenu momenton por rerigardi ĉi tiun
ĉapitron.
Kiam mi mistrafas
la amon, mi mistrafas ĉion. Amo estas la motivo de ĉio. Amo estas la
motivo de la kreaĵo. Amo estas la motivo de la homo. Dio estas amo, kaj
ĉio estiĝis de la Parolo pro amo.
Mi volas fini per
rimarko. En la dua ordono, en la dua parolo, oni aŭdas ke oni devas ami la
proksimulon, sed oni ofte haltas ĉi tie, sed la frazo finiĝas per :
"kiel vin mem." Tio signifas, ke ankaŭ sin mem oni devas ami.
Sed certe ne ĉar la propra sorto gravas ĉefe kaj precipe, principe
kaj unue. La ĉefa kaj precipa afero, la unua kaj principa, estas la amo
ricevita de Dio. Kaj ĝuste pro tio, ke Dio amis nin, amis vin, amis min,
vi, mi, ni scias ke vi, mi, ni estas amindaj, ke ni, vi, mi estas valoraj. Se
ni, vi, mi estas tiel valoraj en la okuloj de Dio, kiu amas nin, vin, min, ni
ankaŭ devas ami nin, vin, min mem.
Por resumi :
Mi dankas.
La amo estas
celata al la alia. Ami, tio estas esti feliĉa pro la feliĉo de la
alia, kaj zorgi kiam la alia havas zorgojn, fariĝi helpanta al tiu kiu
bezonas helpon, esti malfeliĉa kun la malfeliĉulo. Fakte eĉ,
kiel konstatis la Abato Petro, fondinto de la komunumoj Emaus : amo estas
ekstazo, t.e. tiro ekster si mem. Amo celas la alian. Amo estas divido kun la
alia, amo estas interŝanĝo. Amo situas en la nuno. Amo postulas
fidon. Amo al Dio kaj ankaŭ amo al la alia, al la proksimulo. Fidon al
Dio, kaj al lia amo. Al lia amo por mi kaj por la alia.
La fonto de amo
estas Dio mem.
La amo celas la
alian, la feliĉon de la alia.
La amo de Dio
manifestiĝis al la homo per la skribita Parolo kaj par la Filo krucumita
kaj releviĝinta.
La kristana amo
havu kvar celojn : Dion mem, la gefratojn en Kristo, la proksimulon, kaj la
kredanton mem.