Strážné,
13-a de aŭgusto 2006
Jona
4:5-11
Karaj
gefratoj,
Vi
ĉiuj almenaŭ aŭdis pri la historio de Jona. Mi iomete resumos la
rakonton, poste mi ekzamenos la tekston kaj vidos, kion ni povas kompreni por
ni hodiaŭ.
Jona
estis profeto, ĉar li ricevis de Dio mesaĝon por diri al la
loĝantoj de Ninive. Tiu mesaĝo estas : "Pentu, ĉar viaj
malbonagoj atingis min. Pentu por eviti detruon."
Sed
Jona ne volis doni tiun mesaĝon al la fremduloj kaj malamikoj el Ninive.
Li decidis fuĝi en la alian direkton, per la maro al Tarŝiŝ.
Dum
li vojaĝis, Dio okazigis ventegon, kaj la ŝipo preskaŭ pereis.
La vojaĝantoj serĉis la kaŭzon, preĝis siajn diojn, escepte
de Jona, kiu dormis. Kaj ili lotumis por trovi la kaŭzon. La sorto indikis
Jonan, kiu klarigis la situacion, kaj petis ke oni ĵetu lin en la maron
por ke la ŝtormo finiĝu. Ili tion faris. Fiŝo englutis lin. Kaj
en la ventro de la fiŝo li kantis preĝon. La Eternulo aŭdis kaj
la fiŝo vomis lin sur la teron. Li fine iris al Ninive, kaj komencis
prediki. La Niniveanoj pentis, kaj Dio deklaris ke la urbo ne estos detruata.
Tio
malplaĉis al Jona, kiu vere ĉagreniĝis. Kaj tie komenciĝas
nia teksto.
Kiam
oni rigardas tiun tekston laŭ la originala formo, strukturo tuj aperas.
Ĉiu versiklo komenciĝas per verbo :
-
versiklo 5 estas agado de Jona, kiu eliras el la urbo,
-
versikloj 6 kaj 7, kaj 9 kaj 10, kaj la kvara vorto de versiklo 8 estas agado
de Dio,
-
versiklo 11 komenciĝas per "mi", kiun diras Dio.
En
tiu teksto Dio estas nomata de la du manieroj ĉefaj en la Malnova Testamento
: Dio kaj la Eternulo (Elohim kaj Yahve).
La
tri menciitaj unuaj agadoj de Dio estas "aperigi". Estas trifoje la
sama verbo en la hebrea. Li aperigis hederon, poste vermon, kaj poste venton.
Li jam aperigis alian venton en la rakonto pri la ŝtormo dum la
ŝipvojaĝo.
En la
versikloj 9 kaj 10, Li parolas al Jona.
La
versiklo 8 komenciĝas per tiu sama vorto kiu en la komenco de Genezo
indikas la ekeston : "Estu lumo, kaj estis lumo". Kaj ĉi tie
tekstas : "Kaj estis varma suno." Tiu varma suno aperas kvazaŭ
Dio aperigas ankaŭ ĝin.
Ni
nun rigardu kion faras Jona.
Li
eliras el la urbo, oriente de la urbo, eble de tie oni pli bone vidas la urbon.
Kaj tie li konstruas laŭbon. Kaj tiu gesto rememorigas nin pri la festo de
la laŭboj, kiam la hebreoj, memore al la vojaĝo en la dezerto,
konstruis en la ĝardeno provizoran koĝejon, kabanon, laŭbon el
branĉaĵoj por dormi dum certa tempo. Tiu festo signifas ke, kvankam
ili nun vivas en bona domo, dum periodo ili vivis en la dezerto, kaj tiam ili
dependis de Dio kaj ricevis ĉion de Li.
Alia
agado de Jona estas plendi. Antaŭ tiu perikopo li jam plendis, ke Dio
indulgis al la Niniveanoj kaj ne detruis la urbon. Li ĉagreniĝis pro
tio.
Kaj
nun, pro la malapero de la planto kiu superombris lin, li ankaŭ
ĉagreniĝis kaj plendas.
Kiam
li konstatis ke tiu planto kreskis, li estis feliĉa. Ja ardis la suno. Tiu
ombro estis kvazaŭ donaco de Dio, de providenco. Eble la laŭbo ne
sufiĉis. Li estis tiel feliĉa, ke, kiel diras la hebrea, li
ĝojis grandan ĝojon. Kaj unu vespero, kaj unu mateno, kaj ne plu da
vegetala ombro. Krome estis suno, estis vento, kaj denove malespero,
ĉagreno, plendo ĉe Jona. Plendo ĝis peto de morto. Tiun sintenon
li jam havis tuj antaŭ nia hodiaŭa teksto.
Mi
venas al la vorto, kiu estas tradukita diversmaniere laŭ la lingvo. Hebree
ĝi estas qiqayon. La traduko varias ekzemple en Esperanto hedero, en la
franca ricino, en la angla kukumo, en la germana arbusto. La vorto qiqayon
havas nune en la hebrea la signifon ricino, sed pluraj komentistoj de la teksto
diras ke plej probable temas pri iu specio de kukumo kiu efektive tre rapide
kreskas.
La
cetera rimarko estas ĉefe esperant-lingva. la verbo uzata en versikloj 10
kaj 11, kiu estas en Esperanto tradukita per la verbo domaĝi estas en la
hebrea proskima al la vorto kiu signifas gracon.
Tiu
verbo en Esperanto havas signifon tian ke ĝi estas malfacile tradukebla en
la francan almenaŭ, kvankam la deveno estas certe franca vorto, sed kun
malsama signifo.
PIV
indikas por "domaĝi" : timi difekton, timi perdon, deziri konservi,
deziri ne difekti, timi ofendi, indulgi, kaj "domaĝo" estas
perdo kiu oni volus eviti.
Proksima
parenca vorto estas "damaĝo", kiu signifas : perdo, detruo pro
iu, pro ies agado.
Kaj
en proksimeco de signifo ekzistas ankaŭ : "kompato" : sento de
kortuŝo pro ies malfeliĉo, kaj ankaŭ "indulgo" :
malsevereco, pardonemo, ne-ofendo.
Kaj
tiu malfacila vorto estas laŭ mi ŝlosilo de tiu teksto.
Ni
pensu unue pri Jona. Pri kiu domaĝo li parolas? Kion li efektive
domaĝas? Fakte sin mem. Ne la hederon, aŭ kukumon, aŭ ion ajn li
domaĝas, sed la ombron kiun li ricevis. La naturon li uzis, en tio ke li
nenion faris por ricevi ĝin. Pri tiu planto li ne zorgis, kaj nun li
domaĝas ĝin. Fakte li ne domaĝas la planton, ne domaĝas la
aliajn homojn, la Niniveanojn, aŭ la bestojn. Li domaĝas sin mem, kaj
sian komforton. Li konstruis laŭbon, sed ne rememoris sian dependon de
Dio. Li tiel rapide iras de ĝojo al ĉagreno, ke videble li
interesiĝas nur pri sia sorto.
Kaj
nun ni rigardu al la alia kiu domaĝas, al Dio. Li domaĝas Niniven, la
homojn en Ninive, la bestojn tie. Ni simple ankaŭ pensu al pluraj
paraboloj de Jesuo, kie troviĝas ĝojo. Male al la ĝojo de Jona
pro la ombro, estas en la Evangelio la ĝojo pro la ŝaviĝo de
aliaj, la ĝojo pro la retrovo de perditoj. La tuta Biblio parolas pri la
amo de Dio por la mondo, parolas ankaŭ pri la espero por la universo.
Fakte ni devas kompreni ke Dio domaĝas la tutan mondon.
Jona atendis, deziris la detruon de la urbo. Li
tute ne domaĝis la Niniveanojn. Ili ja estis fremduloj, alireligianoj,
alirasanoj, kaj krome ankaŭ malamikoj.
Nune
multaj parolas pri la medio, pri ekologio, pri la naturo, pri konservo de la
kreo.
Se ni
domaĝas la medion, ĉu estas, en fina analizo, ĉar ni
domaĝas nin mem? Aŭ ĉu estas ĉar ni domaĝas la
estontajn homojn? Ĉu ni domaĝas la bestojn, la plantojn?
Kiam
homoj protestas pro risko de polucio, ĉu vere ili ne domaĝas sin mem
laŭ la principo NIMBY, not in my backyard, ne en mia malantaŭa
korto, t.e. estas prefere eble ĉe la alia ? Ĉu tiel oni ne
domaĝas la ali-io-anojn, alilandanojn, alirasanojn? Ne, ĉe mi, sed
ĉe ili kial ne?
Kial
tiu nunepoka vekiĝo pri ekologio? Kiu vekis nin?
Ĉu
la nunaj damaĝoj al la medio, ĉar estas domaĝe al ni? Tiam ni
efektive domaĝas nin mem, kiel Jona.
Ĉu
la damaĝoj al la kreado, al la homoj, al ĉiuj homoj, nunaj kaj
estontaj, al niaj kunuloj kaj najbaroj, tamen ne al nur niaj sampopolanoj,
samkredanoj, samrasanoj? Tiam eble ni vere domaĝas la tutan kreon de Dio,
ĉiujn homojn.
Sed
efektive, plej ofte, kion ni domaĝas?
Ĉu
nian komforton, kaj tiun de niaj proksimuloj, parencoj?
Ĉu
nian famon, nian fieron?
Ĉu
nian potencon, nian sendependecon?
Aŭ
ĉu ni domaĝas niajn samtempulojn? la homaron nunan kaj estontan? la
tutan kreon de Dio, kiel spegulon de Dio mem, bildon de lia saĝeco?
Kaj
por povi ĝuste respondi tiun demandon ni ankaŭ bezonas kompreni ion
alian, aluditan ankaŭ en la libro de Jona, kio estas justeco, kio estas la
justeco de Dio.
Justeco
povus esti : kondamno de la Niniveanoj, ĉar efektive ili estis teruraj
pekantoj, idol-adorantoj, sangavidaj militistoj, kiel pensis Jona.
Sed
la justeco de Dio estas alia. Ĝi estas savo kaj espero, espero kaj savo,
al ĉiuj homoj, kaj bestoj, kaj ankaŭ tuta universo.
Mi do
ĉi-matene volas lasi al vi tiujn du demandojn :
Pro
kio, pro kiu vi ĉagreniĝis?
Kion,
kiun vi domaĝas?
Kie
estas via trezoro, tie troviĝas via koro, diras la Evangelio. Bona maniero
identigi tiun trezoron estas respondi tiujn du demandojn :
Pro
kio, pro kiu vi ĉagreniĝis?
Kion,
kiun vi domaĝas?
Amen