Diri sian fidon : la Heidelberga Katekismo
Tre frue, la Eklezio provis diri sian fidon, produkti
tekstojn, simbolojn, kredkonfesojn, kaj ĝi daŭrigis tion laŭ sia
tuta historio.
La Heidelberga Katekismo estas unu el tiuj tekstoj. Sed,
plie, ĝi ankaŭ prezentiĝas por la plejparto kiel komentario de
tiaj antaŭaj tekstoj. Sekve ĝi estas aparte interesa, kaj pro tio,
kion ĝi diras de la reformita kredo de la 16a jarcento, kaj pro la maniero
kiel ĝi uzas kaj komentas tekstojn kiel la Patro Nia, la apostola simbolo
aŭ la dek paroloj. Ĝi povas tiel provizi vojojn por esprimi nian
fidon en nuntempaj cirkonstancoj.
Publikigita kaj aprobita de la sinodo de la (Reformita)
Eklezio de Palatinato en 1563 (do antaŭ la morto de Johano Kalvino kaj je
la fino dela Trenta Koncilio), tiu teksto estis volo de la Princo-Elektanto
Frederiko IIIa (1559-1576) por kombini luteranismon kaj kalvinismon kaj
kontraŭstari katolikismon, kun la apogo de la biblia teksto. Tamen,
ĝi fariĝis un el la bazaj tekstoj de multaj reformitaj eklezioj, en
Nederlando kaj aliloke. Ĝiaj aŭtoroj estas teologoj el Palatinato, el
ili certe Zacharius Ursinus, kaj tradicie sed malprobable Caspar Olevianus.
Ĝi prezentiĝas en formo de 129 demandoj-respondoj,
dividitaj en 52 sekcioj, por esti predikebla dimanĉe dum unu tuta jaro.
Ĝin konsistigas 3 partoj kaj enkonduko :
Enkonduko: la konsolo en la vivo
1a parto: la mizero de la homo
2a parto: la elaĉeto de la homo (simbolo de la
apostoloj, sakramentoj)
3a parto: la dankemeco
(la leĝo, la preĝo)
Tiu ĉi strukturo demandoj-respondoj estas
klasikaĵo ĉe katekismoj, por faciligi la memorigon. Ĝi estas
ankaŭ reelvoko de Eliro 13:14, kiu starigas la ritan dialogon dum la
celebro de la Paska festo. Tio retroveblas en la libro de Elie Wiesel, la
Haggadah de Pasko : "Ĉi momente oni plenigas la duan pokalon de vino.
Poste la plej juna el la infanoj faras la kvar demandojn: Kiel ĉi tiu
nokto malsimilas al la aliaj noktoj?" ktp.
Kiam oni rigardas la klasikajn katekismojn (Luther, Kalvino,
ktp) aŭ la nuntempajn apologetikajn verkojn, oni ofte povas retrovi
similan aŭ tre proksiman planon. En tre simila ordo ankaŭ
disvolviĝas la liturgioj en niaj Diservoj, almenaŭ por kelkaj
eblecoj.
Ĉiu demando prezentiĝas en la sama formo plejofte:
la teksto mem de la demando, la donita respondo, serio da bibliaj citaĵoj
por argumenti la respondon kaj foje ankaŭ referencoj al aliaj bibliaj
tekstoj ligitaj al tiu demando. La eldono de la esperanta traduko de Downes,
1967, enhavas nur la demandojn kaj la respondojn.
La du unuaj demandoj, kiel enkonduko, provizas resumon de la
tuto. En mondo plena de timo kaj malcerteco, ili asertas la certecon, aŭ
la konsolon kiel tradukis Downes (ambaŭ vortoj estas uzitaje en la francaj
versioj), certecon kiun donas la savo per graco. La kredanto apartenas al Jesuo-Kristo,
kiu liberigis lin el la peko, kaj tiu nun estas disponebla por vivo de
dankemeco kaj servo.
Tiuj ĉi elementoj estos poste disvolvitaj en la sekvo
de la 129 demandoj.
Ni alvenas al la
unua parto: la mizero de la homo.
La indikilo pri la propra mizero estas la leĝo de Dio.
En tiu tempo, nur malmultaj ne agnoskis la aŭtoritaton de la diaj ordonoj.
Sed iomete strange, kiel ni vidos poste, la citita resumo de la leĝo estas
la resumo kiun indikas la evangelioj.
Kompreneble en bona reformita teologio, neniu kapablas sekvi
la leĝon, kiu estas nur la pruvo de nia malkapablo. La cititaj versikloj
al la demando 5 indikas la karnon kiel kaŭzon de tiu nekapablo.
La korupto de la homa naturo venas laŭ la respondo 7a
de la unua malobeo de Adamo kaj Eva. Sed en la cititaj versikloj, oni insistas
ke ĉiuj pekas kaj estas kulpuloj. Tiu korupto estas tia, ke necesas la
agado de la Sankta Spirito por ricevi novan naturon, novan naskiĝon
laŭ la 8-a respondo.
La demandoj 10 kaj 11 donas interpreton tradician tiuepoke de
la sankteco kaj justeco de Dio, nome ke Dio estas justa, kaj postulas kondamnon
kaj punon, kaj ke li estas gracoplena, kaj do provizis solvon al tiu dilemo,
kiun ni vidos en la postaj demandoj.
Tiu elaĉeto de la homo estas pritraktita en la demandoj
12 ĝis 21.
Antaŭ ol komenti la respondojn, mi unue donos ilin,
sinteze.
La justeco de Dio devas esti plenumita, do iu devas pagi pro
la kulpo, sed neniu kapablas tion fari, neniu kreitaĵo. Ni bezonas
interulon kaj elaĉetanton. Li estu vera homo, ĉar nur homo povas
kontraŭpagi pro la homaj pekoj, kaj li estu perfekte justa ĉar
alimaniere li ne pli kapablus ol alia homo. Li devas esti vera Dio por povi
porti la ŝarĝon de la kolero de Dio redonante al ni justecon kaj
vivon. Tiu perulo estas Jesuo Kristo, kaj ni scias tion per la Biblio. Ne
ĉiuj homoj estas savitaj en Kristo, nur la veraj kredantoj.
Ni konstatas ofte ke la cititaj versikloj ne ekzakte
pravigas la donitajn respondojn en ĉi tiu sekcio (aliloke ankaŭ). Por
apogi la respondon 12, la katekismo citas la versiklojn Romanoj 8:3-4, en kiuj
oni ne parolas pri la puno necese pagota, sed pri la kondamno de la peko kaj la
plenumo de la justeco en Kristo, por ke ankaŭ en ni plenumiĝu la
leĝo kaj ke ni antaŭeniru laŭ la Spirito.
Por la respondo 13 pri nia nekapablo repagi, ili citas el
Ijob, kiam aliaj tekstoj ekzemple de Paŭlo povus pli trafe taŭgi.
Krome pri pagado, la Biblio ne estas klara ĉu necesas pagi kaj al kiu
pagi. Estis en la historio de la Eklezio pluraj interpretoj tiurilate, ĉu pagi
al Dio, ĉu al la Diablo eĉ.
La respondo 17 al la demando pri la Dia naturo de la
elaĉetanto diras ke nur kun tiu naturo li kapablas elteni la koleron de
Dio, sed en la cititaj versikloj ne aperas tiu kolero, kiam ĝi ofte aperas
en la Biblio. Ĉu ne estus ĉar la kolero de Dio ne rilatas al la savo?
Sammaniere por apogi la 18an respondon pri Jesuo Kristo kiel ĝuste tiu
peranto de savo oni povus trovi aliajn tekstojn, ĉar la elektitaj ne
subtenas la respondon laŭ mi.
La Biblio kiel fonto por nia fido kaj por la kono de nia
savo, bone. Sed por multaj homoj en nia tempo, tio tute ne evidentas.
Same pridemandita temo hodiaŭa estas la ĝenerala
aŭ ne savo de la homoj. Ene de niaj diversaj eklezioj troviĝas tre
diversaj opinioj.
La respondo 21 substrekas ke la vera kredo ne estas nur
scio, sed ankaŭ fido produktita en ni de la Sankta Spirito, laŭ kio
Dio donacas pardonon kaj savon pro pura graco, kaj sole pro la merito de
Kristo.
Tiu lasta mencio de la graco vokas diversajn teologiajn
nociojn, kiujn oni poste multe diskutis, sed ne en la 16a jarcento:
Kio estas puni, absolvi, juĝi, pardoni? Kio estas tiuj
por Dio? Kio estas la kolero de Dio? Kio estas la elaĉeto? El kio ni
saviĝas? En nia nuna mondo, ni devas trovi taŭgajn respondojn al
tiuj, taŭgajn por paroli al la homoj en la kulturo kie ni vivas, sen
perfidi la Evangelion.
La postaj demandoj kaj respondoj komentas la Simbolon de la
Apostoloj. Ni nun scias ke tiun tekston ne verkis la apostoloj mem, sed la
Eklezio en la postaj tempoj por diri kio estis por ili la esenco de la kredo.
Tiaj tekstoj, kiel ankaŭ nia Heidelberga Katekismo, aŭ kiel la
antikva Atanazia Simbolo, aŭ kiel la Aŭgsburga Kredokonfeso, aŭ
kiel la Kredokonfeso de La Rochelle, estis verkitaj ĉefe por sin apartigi
de malsamaj kredantoj. En la komenco de sia historio, la Eklezio travivis
diversajn skismojn kaj dividojn kaj tendecojn kaj skolojn. La plimulto do devis
iamaniere fiksi per teksto tion, kion ili kredis esenca, ankaŭ por
distingiĝi de la aliaj.
Por la Reformacio, gravega estis la savo per la graco de
Dio, kiu ne ĉeestas en la Apostola Simbolo. Do ili enmetis ĝin en la
respondojn.
Krom la demandojn rekte rilataj al la teksto mem de la
Simbolo, estas ankaŭ demandoj kiuj disvolviĝas la reformitan
teologion. Aperas la providenco, aperas Jesuo kiel Savanto, nia statuso kiel
kristano kaj infano de Dio, la signifo de la krucumiĝo de Kristo, lia
duobla naturo, la naturo kaj rolo de la Spirito, difino de la Eklezio malsimila
al la katolika. Ili estas aferoj kiujn oni povas komplete pretervidi kiam oni
diras aŭ aŭdas la Apostolan Simbolon.
La kvar lastaj demandoj de tiu sekcio kondukas de la Simbolo
al alia grava Reformacia moto : la savo per fido. Respondo 59 : "Per tiu
kredo mi estas en Kristo justa antaŭ Dio, kaj heredanto de la eterna
vivo". La respondo 60 aldonas: "sen ia merito miaflanke". Kaj
insistas la respondo 61: "Mi plaĉas al Dio ne pro la merito de mia
kredo, sed nur pro tio, ke la kompenso, justeco kaj sankteco de Kristo estas
mia justeco antaŭ Dio. Tiun justecon, mi povas akcepti kaj alproprigi al
mi nur per la kredo." La sekvaj demandoj ĝis 64 volas
kontraŭbatali iun teologion de la merito, kaj anstataŭ la meritodonaj
faroj volas konduki al "bonaj faroj" pro dankemeco, kiujn ni retrovos
en la lasta parto.
La sekvanta sekcio pritraktas la sakramentojn, kompreneble
en reformita perspektivo. Post difino de tio, kio estas sakramento, oni indikas
ke ili estas nur du.
La respondo 65 firme starigas la duoblan grundon de la
Reformacio, la kredon efektivigas en nia koro la Sankta Spirito per la
predikado kaj konfirmas ĝin per la sakramentoj.
La respondo 66 klare ne donas al la sakramentoj efikon en si
mem, sed diras ke ili estas signoj kaj sigeloj de promeso ke Dio pardonas kaj
donacas la eternan vivon pro la morto de Kristo. Tio evidente estas reago al la
rom-katolika opinio.
La sekvaj demandoj kaj respondoj klarigas tion, kio estas
kaj signifas la bapto. En la daŭra logiko reformacia, la bapto estas
prezentata kiel Dia signo pri la purigado en la sango de Kristo, sed ne kiel
mem puriganta el la pekoj.
Venas poste reago al alia direkto, al la anabaptistoj. Pro
la doktrino de alianco (aŭ interligo), la Heidelberga katekismo same kiel
Luther kaj Kalvino defendas la bapton de la etaj infanoj. Sed mi devas rimarki
ke la elektitaj bibliaj tekstoj ĉi-kaze parolas pri la bapto ĝenerale
kaj pri la cirkumcido, ĉar efektive neniu biblia teksto postulas la bapton
de etaj infanoj. Same neniu teksto malpermesas ĝin.
Pli tikla estas la sekcio pri la Sankta Manĝo. La
respondoj klarigas la tradician reformitan pozicion: estas ordono de Kristo,
manĝi la korpon kaj trinki la sangon de Kristo signifas ion sed ne havas
sav-efekton. Tiun signifon oni klarigas en pluraj demandoj/respondoj. Pri
signifo oni insistas. La demando 80 rilatas rekte al la roma meso, ĉefe
indikante ke la ofero de Kristo okazis nur unu fojon por ĉiam, kaj ke do
la Sankta Manĝo ne estas ofero.
Ligita per tiu teksto al la Sankta Manĝo estas la
demandoj pri disciplino en la Eklezio. Oni indikas ke la Eklezio, per predikado
kaj disciplino havas la potencon "de la ŝlosiloj". La Eklezio
devas malpermesi al hipokrituloj kaj obstinaj pekantoj partopreni en la Sankta
Manĝo. La Eklezio prediku por alvoki al konvertiĝo kaj modifo de
penso kaj konduto.
Ni alvenas al la fina lasta parto pri la dankemeco.
La bonaj faroj estas klarigitaj en siaj motivoj. Tute ne
estas kun la celo meriti la savon, sed ĝuste inverse, kiel dankesprimo por
certiĝi per la fruktoj de la savo, kaj ke tiel aliaj ankaŭ venu al
Kristo. Sed inverse, tiu kiu ne volas konvertiĝi, ne heredos la regnon de
Dio. Oni do difinas kio estas konvertiĝo kaj pento, distingante inter la
malnova homo kaj la nova homo, tiu lasta kiu sin ekzercas en bonaj faroj. Tiuj
bonaj faroj estas difinitaj per la kredo kiel fonto, la plenumo de la Leĝo
kaj la honoro de Dio.
Tiam sekvas komenton de la dek paroloj. Krom ke la kalkulado
de tiuj ordonoj varias laŭ la tradicioj, la katekismo komentas ilin kun
kelkaj notendajn punktojn kontraŭ denove katolikismo, pri idoladoro (io
alia ol Dio en kiu oni fidas), la uzo de bildoj en la preĝejoj, la
ĵuro (permesita en certaj okazoj per la nomo de Dio, malpermesita per
sanktuloj aŭ aliaj kreitaĵoj). La parolo pri sabato estas tiel
adaptita ke krom la ripozo oni postulas la ĉeeston en la Diservo. La aliaj
paroloj estas ankaŭ plilarĝigitaj: ekzemple rilate al la mortigado,
la katekismo kondamnas ankaŭ envion, malamon kaj koleron.
Sed fine, kiel en la komenca parto, oni konstatas ke neniu
kapablas plenumi tiujn ĉi ordonojn, eĉ la plej sanktaj homoj ne povas
sukcesi plene. Do, kial instrui ilin? por konscii pri nia pekema naturo,
serĉi la pardonon kaj per la graco de la Spirito celi perfektecon. Tion ni
petu per preĝo.
Sekvas do fine la komento de la "Patro Nia".
Ĝin enkondukas klarigoj pri la preĝo.
"Preĝado estas la plej supera parto de dankemeco".
Same kiel por la Apostola Simbolo, kie la katekismo enmetis
en la komenton la savon per graco, por la "Patro Nia" ĝi enmetis
Kriston kaj ankaŭ la Sanktan Spiriton kaj la Eklezion en tiu preĝo
kie tiuj ne estas. Kompreneble se tiu preĝo estis dirita de Jesuo mem, li
ne povis esti en ĝi, sed plej verŝajne temas pri prakristana
preĝo de juda deveno, en kiu Kristo povus troviĝi, tamen ne
troviĝas.
Mi volas fari noton pri la liturgia ordo, aŭ pli
ĝuste pri la loko en la ordo de Diservo kiun havas la leĝo. Estas du
eblecoj, ĉiu kun propra logiko : leĝo, pekkonfeso, anonco de pardono
aŭ pekkonfeso, anonco de pardono, leĝo.
En la Heidelberga katekismo la du ordoj troviĝas :
leĝo > mizero de la homo > elaĉeto de la
homo
kaj
mizero de la homo > elaĉeto de la homo >
leĝo (faroj de dankemeco)
Laŭ la loko en la Diservo, la tekstoj elektitaj por la
leĝo (aŭ la volo de Dio) havas malsaman signifon : - en la komenco:
montri la pekon kaj la mizeron, - en la fino: montri kiel vivi danke per la
graco.
Cetere, eĉ la dek ordonoj aŭ paroloj
komenciĝas per vorto de liberiĝo, kaj do apartenas al la dua
kategorio, kvankam ofte ili estas uzataj kiel indikilo de la peko, do en la
unua kategorio.
Mi do iomete tuŝis la manieron kiel tiu ĉi teksto
provas diri la fidon de la Eklezio de Palatinato, do reformita eklezio en la
16-a jarcento, ene de postrenesanca eŭropa kulturo.
Kiamaniere, ni hodiaŭ, en nia postkristana kulturo en
globaliĝinta mondo, povus same diri nian fidon, por ke la homoj aŭdu
ĝin, eble komprenu ĝin, kaj ankaŭ por ke la kristanoj povu vivi
sian fidon en graco kaj dankemeco? Tio estas laŭ mi la ĉefa tasko de
teologio hodiaŭ. Pastoroj, predikantoj, kaj ĉiuj kristanoj frontas
tiun ĉi problemon.
Ĉu tia teksto evitus la ĝeneralan karakteron de
tiaj tekstoj, distingi inter tiuj kiuj aliĝas al la teksto, kaj tiuj kiuj
ne aliĝas? Ĉu tia teksto povus ne starigi limojn? Tio estas alia
defio.
Tamen, tiu teksto estu kristana. Mi ne emas al sinkretismo.
Ĝi deklaru kredon al Dio. Ĝi ne estu nur
humanisma.
Ĝi proklamu la amon kaj la gracon de Dio. Ĝi ne
estu katalogo de devigoj.
Ĝi instigu al servado al la homoj, ĉiuj homoj.
Ĝi ne estu iel ŝovinisma.
Ĝi celebru Dion. Neniu homo indas al gloro pro si mem.
Mi preterlasis kelkajn aferojn: kiel ni rilatas al la
Biblio? Kio pri la neceso proklami la Evangelion? Kio pri la difino kaj defendo
de la vivo (aborto, eŭtanazio, esploroj)? Kio pri la seksaj kaj plezuraj
moroj? Ĉu tiujn problemojn oni
menciu?
La tasko estas granda, teorie kaj praktike.
Mi dankas.
prezentita dum la teologia tago kadre de la Kristana
kongreso, aŭgusto 2012.
(Philippe Cousson)