Beregdaróc, 8an de aŭgusto 2010

Koloseanoj 1:24-29

Karaj gefratoj,

antaŭ kelkaj semajnoj, mi konstatis ke unu el miaj kontaktoj ĉe Facebook indikis kiel religion : "Esperantisto". Tio amuzis min iomete, sed ne surprizis min. Jam de longe mi rimarkis ke Esperantismo havas multajn trajtojn de religio. Eĉ mi konas unu esperantistinon, kiu kiam ŝi kristaniĝis tute lasis sian antaŭan fidon, nome Esperanton.

Kiujn trajtojn oni povas doni al religio : kredo, ritoj kaj ankaŭ foje pilgrimoj. Mi retenis tiujn elementojn, ĉar oni retrovas ilin en Esperantismo.

Esperantismo havas sian mitologion, sian fondinton, siajn sanktulojn, kaj ankaŭ sian esperon pri nova mondo kie ĉiu parolos la komunan lingvon. Ne ĉiuj esperantistoj dividas tiun kredon, sed almenaŭ la revon. Fakte Esperantismo estas religio de savo, kiu volas modifi la mondon, ne konservi ĝin.

Esperanto ankaŭ havas siajn ritojn, la himnon, la kunvenojn, la klubojn, la kantojn : "Esperanto estas la lingvo por ni", la 14-an de decembro.

Esperanto havas ankaŭ siajn pilgrimlokojn : Bjalistoko aŭ Roterdamo, sed ĉefe la kongresoj. Ĉi tie oni ne rondiras rokon, sed oni inaŭguras kaj malfermas, kaj plifirmiĝas la espero.

Krom kelkaj mencioj en tekstoj de la fondinto, Esperantismo estas, aŭ fariĝis, religio sen dio. Tamen en sia nomo ĝi portas esperon.

Espero estas grava vorto en religioj, almenaŭ en tiuj diritaj abrahamidaj.

Kio do estas espero ? La unua etimologia signifo, kaj en la greka kaj en la hebrea, estas "atendado". Eĉ nune en la hispana la vorto estas la sama : "esperar" signifas kaj esperi kaj atendi. Alia signifo estas "konfido". Ni atendas kun fido. Kaj ankaŭ alia etimologia signifo estas "serĉo de rifuĝejo".

Por kristanoj, kio estas espero ? Ofte kaj rapide, oni pensas pri post-morta espero. Tio ekzistas, sed estas alia kristana espero, se ne la plej grava, la espero validas ankaŭ por la nuna mondo. Des pli ke, rilate al la alia mondo, la kristana forprenas zorgon aŭ timon. La fido kristana al la releviĝo, la kredo je la graco de Dio, nemeritita, alportas tiun certecon kiun kelkaj nomas "certeco pri la savo". La releviĝo de Kristo estas tiu pruvo de la graco de Dio, kiu puŝas nin antaŭen al alia espero, tiu kiu rilatas al la cetera mondo. Tio kondukas al alia rigardo al la mondo, al alia agado en la mondo.

Tiu alia rigardo estas ebla nur ĉar akceptinte tiun ĉi gracon ni komencis vojon de sanktigo helpe de la Sankta Spirito. Ĉar certe restas ĉe ni ankoraŭ multajn aferojn por ŝanĝi dumvoje al la fino de nia surtera pilgrimado. Por nia vivo nio bezonas konsciiĝon pri tio kion Dio atendas, esperas de ni, kaj ankaŭ sekve pri konsekvenca agado.

Se mi komparas la esperon de "religieca esperantismo" kiu estas ankaŭ tiu de, ni diru, humanismo, kaj la kristanan esperon, ni trovas la diferencon en la rigardo al la homaro, al la homoj.

Humanismo, kaj esperantismo, rigardas la homon plibonigebla per eduko, helpo, disvolviĝo, kiam kristanismo vidas la ŝanĝon ebla nur per interna ŝanĝiĝo, ĉu ni nomu tion "nova naskiĝo", per konsciiĝo de persona nekapableco, per agnosko de la bezono de la Dia graco, per akceptado de ĝi kiel senkompense oferita donaco, kiel manifestiĝo de la amo de Dio.

Nia teksto parolas parolas pri la espero de gloro.

Kio estas tiu gloro ? La etimologio de la vorto en la hebrea estas "pezo". havas gloron, kiu havas pezon. Pli modernaj, kaj malpli bildaj, estas la grekaj kromsignifoj : "brilo", "prestiĝo", "digneco". Ni donas gloron al tio, kio por ni pezas, gravas.

Kiu do estas celata en tiu "espero de gloro" ?

Oni tuj supozas, kaj tion konfirmas aliaj bibliaj tekstoj, ke tio rilatas al la kredantoj. tamen 2 Korintanoj 3:12 aldonas ion : "spegulante la gloron de la Sinjoro". Tiu nia gloro en espero venas el la gloro de la Sinjoro mem. Ni pezas pro la graco de Dio, pro lia amo. Lia amo donas al ni pezon.

Sed tiu amo de Kristo al ni kondukas nin al amo al aliaj. Aliaj por ni havas pezon, ĉar ili ankaŭ havas pezon ĉe Dio.

Nia versiklo estas pli preciza ĉar ĝi indikas kial ni kapablas kompreni tion : "ĉar Kristo estas en ni".

Kiu do estas tiu : "kristo en ni". Estas dirite ke la vivo de kristano estas nova, ke la antaŭaj aferoj pasis, ke jen ĉio estas nova. Krome, ke ni estas sanktaj, t.e. apartigitaj por Dio. Paŭlo aldonas ke ni estas la Templo de la Spirito. Se la amo de Dio estas sur ni, ĝi estas ankaŭ en ni. T.e. ke nia rigardo, nia aŭdado estas tiuj de Dio mem. Ĉu ni volas blindigi Dion, aŭ surdigi Lin ? Ni estas ankaŭ ĉi tie liaj oreloj, liaj okuloj. Ni devas lerni, vivi, por kompreni kaj apliki amon al tiu, tio, kio valoras por Dio. Kio estas tio ? Kio valoras por Dio ? Kio havas pezon por Li ?

Kompreneble vi mem ! Jes, Dio amas vin mem. Tio estas certa. Li ne amas vin se io aŭ io alia. Li amas vin. Kristo vivis, mortis kaj releviĝis ankaŭ por vi. Jes.

La alian apud vi Dio amas same kiel vin. Sen antaŭkondiĉoj. Tiam Kristo en vi ankaŭ. Vi do amu ankaŭ tiun proksimulon. li havas pezon por Dio.

Pli foren, Dio amas ankaŭ la tutan mondon. Mi redonas tiun ĉi versiklon : "Ĉar Dio tiel amis la mondon ke li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu kiu kredas al li ne pereŭ sed havu eternan vivon". Vi same amu ankaŭ la mondon. Plie, vi amu ne nur la homojn, sed la tuta kreitaro havas pezon por Dio. "La kreitaro mem ankaŭ liberiĝos" diras paŭlo al la Romanoj. Nia mondo, la naturo ĉirkaŭ ni ankaŭ havu tiun pezon, tiun dignecon kiun ĝi havas ĉe Dio.

Jen do la bazo de kristana etiko, de etika agado de la kristanoj : "Kristo en ni : la espero de gloro".

Kristo en ni : Dio amas nin kaj loĝas en ni. Per ni li troviĝas ankaŭ en la mondo kaj agas en ĝi. Ni agas pro tio ke Kristo, ke Dio amas nin.

La espero : "Alia mondo estas ebla", t.e. slogano de la ali-mondistoj. Tio devus esti ankaŭ la moto de la kristana espero. la nuna situacio havas eliron : la amo, la amo de Dio, la amo pro la amo de Dio.

La gloro : Kio valoras ? Kio pezas ? Kio pezas por vi ? Fakte ĉio valoras ĉar Dio amas la mondon, ĉar Dio kreis la mondon. Valoras, pezas mi. Valoras, pezas mia apudulo. Valoras pezas la plej foraj homoj. Valoras, pezas la kreaĵo, la naturo ĉirkaŭ ni.

Ĉu mi estas for de la moto de la kongreso : "Neniu el ili havis mankon" ? Mi ne pensas. Tiuj vortoj povas provizi al ni, kiam oni enprofundiĝas en ĝi, la bazon por kristana etiko : "Kristo en ni, la espero de gloro".

Krome mi antaŭnelonge konstatis ke tiuj vortoj povas esti bona difino de nia Ligo : Kristo en ni ĉar "Kristana", la espero ĉar "Esperantista", eĉ se nia espero estas nur parte per la lingvo, kaj la gloro ĉar nia agado, nia pezo, celas la tutan mondon, ĉiujn homojn, "Internacia".

Ni portu hejmen tiujn du motojn kombinitajn : "Inter ili, neniu havis mankon", kaj "Kristo en ni, la espero de gloro".

Amen

(Philippe Cousson)

Retour