La espero


Ekumena kongreso, Wroclaw, 2009

Karaj gefratoj kaj amikoj,

Mi volas danki al tiuj, kiuj petis min enkonduki la temon por ĉi tiu kongreso, ĉar ĝi postulis de mi tre interesan laboron kaj pripensadon. Mi esperas ke vi ankaŭ profitos el tio.

Ĝi estas temo multflanka, kaj trovi ordon por prelego ne estis evidenta. Mi esperas ke mi estos sufiĉe klara por vi, se jam por mi.

Mi volas noti ke tiun temon ankaŭ elektis la Eŭropa Kunveno de la KEK, la Konferenco de la Eŭropaj Eklezioj, la kontinenta organizo de la ne rom-katolikaj eklezioj, kunveno kiu okazas ĉimonate en Liono, Francio. La temo de tiu kunveno estas precize : Vokitaj en unu espero. Mi ankaŭ konsultis la preparajn dokumentojn de tiu kunveno. Tio estos ankaŭ nia maniero kvazaŭ partopreni en ĝi.

Kiam oni parolas pri espero, oni preskaŭ neniam demandas sin : kiu esperas ? Evidente mi, evidente la homo. Sed ni devas pensi pli foren. Pro kio ni povas esperi ?

Pro kio en la historio pritraktita de la Biblio esperas la popolo de Izrael ? Pro tio ke Dio esperas. Dio estas tiu kiu unua esperas. Li esperas en la mondo, kiun li kreis. Li esperas en la homo kiun li kreis. Li esperas en Abraham kiun li vokis. Li esperas en la popolo kiun li elirigis el Egiptio. Sed samtempe, li ne ĉesis esperi en la homo ĝenerale.

De tiu espero do fontas nia espero.

Se ni bone studas kaj komprenas la rakonton de Adamo kaj Eva, kaj de la falo, ni devas konstati ke ne Dio rompis la dialogon, sed la homo kiu kaŝis sin, kaj ankaŭ unua sin maskis per folioj.

Depost tiu epizodo, Dio serĉas denove la kontakton kun la homoj, por komprenigi al ili sian esperon. Dio ne volas prezenti siajn postulojn, sed siajn esperojn.
Dio ne estas tiu potenculo, kiu per fortaj manifestiĝoj, devigus la homojn akcepti lin kiel superulo, al kiu nepre oni devus submetiĝi, ĉar neniel eblas alimaniere. Dio ne estas tiu terurulo, kiun pro ne kontesteblaj aperoj oni devus dolĉigi. Dio ne estas tiu alta diaĵo, kiun oni devas regule viziti en specifaj lokoj kaj tempoj, ĉar ni bezonus tion por plaĉi al li.

Dio ne estas tiu, kiu volas manifesti sian nesupereblan forton, sed li estas tiu kiu volas revelacii, riveli, diri, paroli, anonci sian nevenkeblan esperon.

Kompreneble kaj la amo de Dio al la mondo kaj la espero de Dio al la mondo ambaŭ apartenas al la naturo de Dio. Antaŭ kelkaj jaroj mi parolis pri la amo. Hodiaŭ mi parolas pri la espero.

Kion do celas la revelacio de Dio ? Ke la homo komprenus ke Dio esperas en tiu mem kiu ricevas la mesaĝon. Tiu revelacio estas la sola maniero, kiun oni havas por koni Dion. Per la naturo, oni eble povas ekvidi kelkajn aspektojn de la Kreinto, sed certe ne koni lin, certe ne ekhavi kontakton kun li.

Ni povas koni Dion nur pro la fakto ke li malkaŝis sin al ni mem, agante en ni, asertas teologo.

Tiu revelacio de Dio situas en la kadro de historio. Dio parolas al la homoj en iliaj tiutempaj kondiĉoj, kulturoj, komprenoj. Dio eĉ uzas ilin por doni tute malsaman mesaĝon ol ili kunhavas. Dio akceptas iamaniere enkarniĝi en la kulturon de la homo, kiam li parolas. Tio estas kaj ŝanco, kaj risko. Dio ne liveras revelacion definitivan, validan por ĉiu tempo, ĝis venis li mem, en Jesuo Kristo. Eĉ post tiu veno, post la kruco kaj la releviĝo, Dio daŭre parolas, predikas, anoncas al la homoj pri sia espero, uzante la atestojn de la kredantoj, uzante la kulturon kaj komprenon de la aŭskultanton. Dio volas diri sian esperon al ĉiu en ties propra esto nuna.

Tiun revelacion li sigelis per alianco. Kaj tion eĉ plurfoje. Li aliancis kun Adamo, kun Kain. Jes, relegu. Li aliancis, pli formale, kun Noah. Li ankaŭ aliancis kun Abrahamo, ripete. Ankaŭ kun Isaak, kun Jakob. Li aliancis kun Moseo, kaj kun la popolo de Izarel. Kaj ankaŭ kun la profetoj. Ĝis fine la nova alianco evidentigita en la kruco kaj la releviĝo.

Tiun aliancon, tiun revelacion, li formulis per promesoj.
Tiu promeso, kiu sigelas la esperon kaj amon de Dio, estas LA ĉefa elemento de la naturo de Dio, kiun ni devas koni.
Dio ne devigas nin ion fari, li devigas sin ion fari.
Rigardu ekzemple, kiamaniere Moseo dialogas kun Dio, kontestas kun Dio en la epizodo de la ora bovido. Li diras al Dio : "sed vi promesis". Kaj Dio agnoskas, kaj agas laŭe.
Tiu naturo de Dio estas la forta apogilo por la kredanto. neniu alia apogilo estas utila por la kredanto. Nenio alia validas. Neniu ago niaflanka havas valoron por nia espero, krom la promesoj de Dio. Ni devas do serĉi tiujn promesojn, preni ilin por ni, kaj vivi el ili, konsekvence de ili. Nia nura merito estas la promesoj de Dio.

En la epizodo kun Abraham kaj la dispecigitaj bestoj, Dio volis doni garantiaĵojn al Abraham en la tiutempaj kutimoj. Ĉiam Dio volas uzi la homan kulturon por liveri sian mesaĝon, por signifi sian promeson. Nur Dio pasis inter la duonaj partoj de la kadavroj. Nur Dio sin engaĝis.
En la rakonto pri li, Ijob asertas : Mi scias ke mia Liberigonto vivas. Fido kaj espero lin savis.

Kaj la plej firma kaj lasta garantiaĵo, kiun li lasis al ni estas Jesuo Kristo. Jesuo, kiu venis sur la tero, Dio venanta vivi inter la homoj, meze de la homaj kondiĉoj kaj kulturo. Kristo, kiun la homoj mortigis sur kruco, kaj kiun Dio relevis la trian tagon. Tiu releviĝo estas garantiaĵo ankaŭ al nia espero. Kaj ankaŭ tiun garantiaĵon signis la veno de la Spirito en la tago de Pentekosto. Pro la releviĝo, kristanismo estas religio de espero, kaj ne religio de timanta submetiĝo.

Ĉar Jesuo estas multe pli ol la tradicia bildo de simpla majstro de saĝeco. Li estas tiu, kiu kontestas kun la homoj kaj atestas pri la espero de Dio, konfirmas kaj firmigas ĝin.

Ĉar Dio esperas, kaj ĉar Dio revelacias tiun esperon, ni povas esperi.
Sen la espero, Abraham ne povus preĝi por Sodome, por lia nevo Lot.

En la hispana lingvo, la verbo "esperar" signifas : esperi, kaj ankaŭ atendi.
Esperi estas atendi ion, kio ankoraŭ ne estas ĉi tie, kun certeco, kiel diras la epistolo al la Hebreoj.

La manifestiĝo de la dieco de Dio dependas de la reala plenumiĝo de la promeso, kiu pruvos la fidelecon kaj diecon de Dio.

Tiu, kiu ne plu atendas, kiu ne plu esperas en la vivo, tiu falas en malespero, kaj eĉ demisias. Tiu ne konas la esperon. La malfeliĉo venas el la demisio, el la malespero, el la ĉeso de atendado.La malfeliĉo ne venas el la peko tiom, kiom ĝi venas el malespero.
La nuntempa klopodado estas por nuna, tuja feliĉo. La serĉo de tia feliĉo ne estas vivo per espero, ne estas vivo en promesoj, ĝi estas malpacienco, kiu ne toleras atendi la satiĝon.

Estas kelkaj bildoj por ligi esperon kaj atendon.
Konata estas tiu de la homo, kiu plantas arbon. Planti arbon ne alportos tujan repagon. Sed arbo estas promeso de posta plenumiĝo. Estas en la franca tre bela rakonto de Jean Giono : la homo kiu plantis arbojn. Mi ne scias, ĉu ekzistas tradukoj en tiu aŭ alia lingvo.
En la Biblio estas tiu bildo. Kiam Jerusalemo estas sieĝata, baldaŭ prenota, la profeto Jeremia formale aĉetas kampon. Ĉu tio ne estas signo de espero ? Signo ke la nuna situacio ne estas la fino de ĉio.
Espero estas atendado, deziro kaj strebo por paco, harmonio, plibono por ĉiu, por la aliulo. Ĝi ne estas strebo por tuja ricevo de nuna feliĉo.
Sed inverse, kiam la celo, la strebo troviĝas antaŭe, tiam la nuno ricevas ankaŭ parton de la antaŭvidata plenumiĝo. Espero kaj pacienco efektiviĝas ankaŭ nune.
Fakte la espero estas tre realisma, ĉar ĝi kalkulas kiel seriozajn la eblecojn de la realo. Ĝi ne fantazias, sed serĉas konstrui sur firma reala bazo. Tio, kion ni esperas, estas la realo kiu venas.

Kion do esperas la kristanoj ? Kion serĉas la kristana fido ? La kristana fido atendas la estonton de la mondo. La kristana fido ne forkuras el la mondo, ĝi serĉas ĝian estonton. Same kiel la mondo mem atendas, sopiras, kiel diras la epistolo al la Romanoj. Se la homo ĉiam estas rapidema, Dio ne estas tia.

Por Dio, fakte, nenio estas definitiva. Dio rifuzas konkludi. Dio ĉiam daŭre esperas. Kaj kiel diras la Psalmoj : Mia espero estas al vi. Kaj ankaŭ : Neniu el tiuj kiuj esperas al vi hontiĝos. La espero utilas por kontraŭstari tion, kio ne fartas bone en ni, kaj ĉirkaŭ ni.

La savo de la homo ne estos la rezulto de la pieco. Ĝi estos la rezulto de la promeso de Dio. La plej grava biblia versiklo, laŭ mia kompreno, estas tiu : Johano 3:16 : Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu kiu kredas al li ne pereu sed havu eternan vivon. La fonto de nia fido, kaj de nia espero troviĝas en tio, en la promeso de Dio kiun li revelaciis al ni, en lia alianco al kiu li vokas nin.

Kion atendi ? Certe la releviĝon. Certe ankaŭ le revenon de Kristo. Certe la plenumiĝon de la lastaj ĉapitroj de la Apokalipso de Johano. Certe la ĉeeston kun Dio por eterne.
Pri la espero de releviĝo, simple memoru la konsol-parolojn de Paŭlo al la Tesalonikanoj.
La reveno de Kristo estas espero de ĉiu kristano, sed ĝi estas ankaŭ la espero de la kristano por la tuta homaro.
Ni ne devas forgesi, ke la eterna ĉeesto de Dio kun ni kaj reciproke komenciĝas ekde nun.

Ĉar fakte, kiel diris Tereza el Lisieux, ni ne esperas, ne atendas malpli ol Dion mem.
Kaj kiel signo kaj konfirmo de la promeso, ni devas kompreni ke tiu espero konkretiĝas ankaŭ nun. Dio estas eterne ĉeestanta, tio signifas, ankaŭ nune.

Vi memoru la rakonton en Daniel pri la tri junuloj en la ardanta forno. Trapaŝi la ardantan fornon eblas ĉar Dio ĉeestas kaj kunpaŝas.

La espero eblas por la homoj, ĉar Dio mem esperas. La ekzisto de Dio estas la plej granda espero por la homaro. La nekredantoj ne konscias ke la nekredo kondukas al foresto de espero. Se estas nenio ekster la homo, nenio ekster la homa kondiĉo kaj preter ĝi, kion esperi ? Kiel esperi ?

Dio troviĝas ĉe la fonto de nia espero, kaj ankaŭ ĉe la fino kaj celo de nia espero.
Ĉar Dio esperas en la homo, esperas en ni ĉiuj persone, ni povas esperi en li.

Tion Dio volas malkaŝi, revelacii al la homoj, ek de longa tempo, kaj ankaŭ nun pere de siaj atestantoj, ke li havas esperon en la homo kaj la mondo. Ni ricevis rolon en tio. Parto de tiu espero estas por ni atesti pri tiu espero, kiu revivigis nin kaj vivigas nin, kaj, tion ni esperas kaj Dio esperas, tiu espero povas vivigi la aŭdantojn. Tiu promeso ligas la homon al la estonteco, kaj liberigas lin el la pasinteco. Ĝi permesas ke la malnovaj aferoj pasu, kaj ke ĉio fariĝu nova.

Nun, mi deziras antaŭ ol konkludi, komenti por vi unu versiklon el la epistolo al la Romanoj, Romanoj 15:13, versiklo ofte uzata kiel bendiro fine de Diservo :
Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.

Diversaj elementoj por noti.
Unue : la Dio de espero. Ne simple Dio, sed Dio kvalifikita, karakterizita : la Dio de espero. Tio signifas ke li estas LA Dio de espero, ke la aliaj dioj ne estas tiaj, neniel povas esti dioj de espero. Ĉiuj niaj nuntempaj idoloj, dioj, ne kapablas esti aŭ fariĝi dioj de espero.
Tio estas specifa karaktero de kristana fido, ankaŭ de la juda, havi Dion de espero.

Krome, se li estas la Dio de espero, tio signifas ke ne ekzistas espero krom ĉe li. Ĉiu alia espero estas ŝajna, kvazaŭa, falsa, surogata.

Due : vin plenigu. Plenigi, tio estas komplete, ĝis rando, komplete plena.
En aliaj kutimaj bendiroj, oni aŭdas la paron graco kaj paco. Ĉi tie estas ĝojo kaj paco. Sed, nun estas preskaŭ la samo. Simpla vortludo en la greka : ĝojo estas khara, kharas kiam la graco estas kharis, kharitis. La ĝojo nia, kantata de la epistolo al la Filipianoj, estas la rezulto de la graco ricevita de Dio per Kristo, tiu ĉi ĝojo plenigas nin. Kaj estas ankaŭ vortludo, ĉifoje en la hebrea, kiam plenigi, kompletigi kaj paco estas preskaŭ samaj : shalom.
Ĉio troviĝas en la donaco de la espero : ĝojo kun graco, pleneco kun paco.

Tiu kiu ricevas tiun esperon, donitan de Dio, donacitan de la Dio de espero, ricevas gracon kaj pacon, ĝojon kaj plenecon. Kaj tiam okazas la abundeco poste indikita. La verbo tradukita per "abunde havu" enhavas prefikson kaj radikon : peri : ĉirkaŭ, plie, kaj seuô, ekiri, lanĉi, puŝi, ekmovi, postkuri. Ne temas nur pri abundeco, kio ja estas pli ol pleniĝo, sed temas pri moviĝo, pli superrandiĝo, pri elfluo.

La espero de Dio superrandiĝas, superfluas nin, ni ne povas gardi ĝin por ni solaj, ni ne povas enteni ĝin ene de ni, sammaniere kiel ni ne povas reteni la gracon, la pacon, la ĝojon, la plenecon, kiu verŝiĝas elde ni al aliaj. Kaj tiu fenomeno ne estas el nia fonto, el nia strebado, ĝi devenas de la Spirito, de Dio. Tio estas la potenco de la Spirito, la dinamika potenco de la Spirito.

Traduki la vorton "espero" ŝajnas al vi facila. Tamen ekzemple en la franca estas du malsamaj vortoj. Kaj en kelkaj lingvoj, ĝi tutsimple ne ekzistas. En la hinduisma mondo, ĉio estas cikla, ĉio revenas, kiel montras la simbolo de la rado. El tiu rado, nenio estas atendinda, atendebla, neniu espero.

Sed ankaŭ en nia moderna mondo, iame kristana, ne plu ekzistas espero. Nun estas krizoj, ekonomia krizo, ekologia krizo, loĝiga krizo, migra krizo, malsata krizo. La kristana horizonto ne plu valoras en la socio ĝenerale. La marksisma horizonto kolapsis. Liberalismo same, naciismo, same.
Nia samtempuloj nun batalas, strebas por vivi tagon post tago, por ĝui tagon post tago. Futuro? Neniu futuro. Oni zorgas pri la nuno kaj nenion plu atendas el la futuro.

Sed la kristanoj esperas, atendas, firme apogitaj sur la promesoj de Dio, sur la verko de Jesuo Kristo, krucumita kaj releviĝinta. Alia futuro eblas.

El Dio, el la Dio de espero, el la potenco de la Sankta Spirito, ni ĉion ricevas ĝojon kaj gracon, kaj plenecon kaj pacon. La Gloro kaj la Regno de Dio komenciĝas jam nun, kaj daŭras ĝis la plenumiĝo de la tempoj.
Mi asertas al vi : Per tiu graco, per tiu promeso, per tiu potenco : Jes ni povas, ĉar ni vivas el la beno de Dio, la fonto de nia espero.

Mi do konkludas simple per tiu bendiro : Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.

Mi dankas.

Konsultitaj dokumentoj :
Bro, Bernard , Contre toute espérance. - Paris : Cerf , 1980 .- 227 p. ; 20 cm.
Geense, Adriaan ; Mottu, Henri, Oecuménisme et universalisme : propos d'un théologien européen. - Genève: Labor et fides , 1996 .(Publications de la Faculté de théologie de l'Université de genève , no 19) - 132 p. ; 23 cm .
Patterson, Ben , Waiting : Finding Hope when God Seems Silent .- Downers Grove, Ill.: InterVarsity Press, 1989. - 180 p. ; 24 cm.
Briend, Jacques, Avant Jésus, l'espérance.- Paris : Mame-Desclée, 2007.(Jésus et Jésus-Christ, 93 ) - 1 vol. (157 p.) : couv. ill. en coul. ; 23 cm.
Moltmann, Jürgen, Théologie de l'espérance : Essai sur les fondements et les conséquences d'une eschatologie chrétienne. - Paris : Cerf, 1978. - trad. el Theologie der Hoffnung, 1964
la diversaj dokumentoj de la Kunveno de KEK en Lyon, julio 2009,
http://assembly.ceceurope.org/index.php?id=118&L=2

(Philippe Cousson)

Retour