Kio post kvin jarcentoj de disiĝo ?

Kion mi diros hodiaŭ estas la rezultoj de multaj faktoroj, inter ili miaj propraj spertoj. Tamen ĉefe havas sian lokon la ĵusa dokumento katolika-luterana kies titolon mi tradukas « De konflikto al komuneco ».

Mi komencos per rimarko, kiu validos dum la tuta mia prelego : ni foje uzas samajn vortojn por diri malsamajn aferojn, kaj malsamajn vortojn por diri samajn aferojn. Sed povas okazi, ke malsamaj vortoj malkaŝas malsamajn aferojn. Atenti pri la signifo de la vortoj estas grava parto de la ekumena dialogo.

Unua ekzemplo : En la enkonduko al la kongreso kiu aperas sur la retpaĝo de IKUE, mi trovis mencion de la Semajno de Preĝoj por la Unuiĝo de Kristanoj. Sed mi persone neniam uzus tiun esprimon. Mi prefere diras « Semajno de preĝoj por la unueco de la kristanoj ». Kelkaj povas diri : sed tio estas la sama afero. Laŭ mi, tio estas inverse simbolo de kelkaj miskomprenoj, kiujn tiu komuna teksto, raporto de internacia komisiono, provas levi kaj klarigi.

Miavidpunkte, kial ne unuiĝo, sed unueco ?
Unuiĝo indikas strebon al unueco, al efektiva organiza kaj dogma unueco, kio tute ne estas la celo de ekumenismo. Se miaj katolikaj gefratoj atendas ke mi fariĝu ŝafo de la Papo en Romo kaj de la katolika dogmaro tia kia ĝi estas nun, mi volas konfesi ke tio tute ne estas mia sopiro.

Do ebla miskompreno. Sed ili estas multaj. Kaj pri tio ni devas labori, provi kompreni kion la alia diras, kaj kion per tiuj diroj li signifas, kaj konstati ke eble, foje, ofte, ni diras same, aŭ preskaŭ same, sed per malsamaj esprimoj.

Tiu teksto rigardas al historio de la Reformacio, ĉefe luterana, sed de ambaŭ flankoj, t.e. kion la katolikoj vidis kaj interpretis tiuepoke kaj poste kaj nun, kaj kion la protestantoj vidis kaj interpretis tiuepoke kaj poste kaj nun.

Mi ne sekvos la planon de tiu teksto, sed promenos kun vi inter la diversaj eblaj, kaj foje efektivaj, miskomprenoj inter niaj du kristanaj familioj.

Mi mem ne estas luterano, sed mi apartenas al eklezio kie unuiĝis luteranoj kaj reformitoj (t.e. kalvinanoj). Mi do iamaniere ligiĝas al tiu teksto. En ĉi tiu unuiĝinta eklezio, la reformitoj restas reformitoj kaj la luteranoj luteranoj, sed ĉar ni konstatis ke ni dividas multege, estus stulte aparte vojiri. Kaj certe post kelkaj jaroj, la kristanoj en tiu eklezio ne plu sentos sin luterano aŭ reformito, sed simple protestanto, aŭ mem simple kristano, kiu vivas sian fidon ene de tiu eklezio.

Por bildigi kion mi volas diri, mi indikas la tradician priskribon de la eklezia historio, kiel ĝi aperas oftege, ekzemple en la bibliotekaj klasifikoj : unue la primitiva eklezio, poste la ortodoksa, poste la katolika roma, poste la protestantaj kaj poste la evangelikaj, tiel ke ĉiu estas branĉo kiu naskis el la antaŭa. Sed neniu protestanto diras ke sia eklezio naskiĝis en 1517. Ne, ili ĉiuj diras ke sia eklezio naskiĝis en la tago de Pentekosto, do antaŭ du jarmiloj. Eĉ, mi posedas libron, kiu priskribas la historion de la Eklezio kiel : « la dolora pilgrimado de la fidela eklezio tra la jarcentoj ». Tio estas, la fidela eklezio, nome la grupoj kiuj rifuzis la establitan eklezion, estas la vera trunko, kaj la diversaj « oficialaj » eklezioj estas fuŝaj kaj eraraj kaj disiĝis.

Lutero kaj Kalvino ne establis novan eklezion. Tion ili ne volis, kaj ne faris. Ili estis bonegaj konantoj de la antaŭaj teologoj, kaj sentis sin filoj de la antaŭa eklezio. Ili volis reformi la Eklezion. Iliaj eklezioj estis la sekvo de la antaŭa, ili ne estis novaj. Sed tio ne estis komprenita, tio estis miskomprenita.

Kio do estas la vera Eklezio, la fidela Eklezio ? Tio fakte dependas de la kriterio kiun oni uzas por difini la legitimecon. Ĉu la senĉesa sinsekvo ? Ĉu la biblia interpreto ? Tie troviĝas unu el la vortaj problemoj.

La dokumento insistas pri la analizo de la vidpunkto. Kiu rigardas ? El kiu deirpunkto ? Kaj al kiu oni tuj rigardas ? Ĉu al tio kio estas komuna, aŭ prefere al tio kio estas disiga ? Ĉu al la surfaco, al tio kio tuj videblas, aŭ al la fundo kie radikas la kompreno ?

Tio estis la strebo de la ekumena movado. Kaj tio havis rezultojn. Oni povis do alveni al la konkludo ke multo estas komuna, kaj ke tamen restas ankoraŭ disigaj aferoj, malgraŭ la debato pri la signifo de la vortoj kaj esprimoj. La ekumena dialogo senveprigis la amason de miskomprenoj, sed ĝis nun la laboro ne estas finita.

Mi donos kelkajn elementojn, kiuj estas ankaŭ menciataj en la dokumento aŭ kiuj mi aldonas.

Mi parolos pri vorto, kiu inter niaj samtempuloj preskaŭ ne plu havas signifon, la savo. Eĉ jam en la tekstoj de la Koncilio en Trento, oni trovas ke anatemata estu tiu kiu diras ke « homo povas praviĝi antaŭ Dio per siaj verkoj, sen la Dia graco tra Jesuo Kristo ». La diskutoj pliprofundigis tiun temon ĝis la teksto de 1999 : « Komuna deklaro pri la doktrino de pravigo ». « La pravigo venas nur per graco » kaj « nur per fido la persono estas pravigita sendepende de la verkoj ».

Tamen tiu konsento kaŝas miskomprenon. La protestantoj ĝenerale asertas, ke la kristano estas pravigita de la graco de Dio, tio estas : deklarita prava, justa, ekde tiu prenas por si tiun promeson de Dio, eĉ se li restas pekanto, latine « simul justus et peccator ». Por protestantoj, la pravigo estas definitiva. Protestantoj neniam parolas pri proceso de pravigo. Por tio, kion la katolikoj priskribas kiel proceso de pravigo, la protestantoj parolas pri sanktigo. Per la agado de la Spirito, la kredanto estas kondukata cele al la perfekteco. Tiu sanktigo estas proceso. Por protestantoj, la savo ne venas de la agoj, de la verkoj, sed nur de la graco, ĉar ekde iu kredas, tiu estas deklarita prava. La t.n. « meritoj » ne koncernas la savon.

Alia punkto, kiu en la komenco estis grave disiga, kaj kiu nun aperas multe pli komuna, estas la « sola scriptura ».En la periodo de la Reformacio, la reformatoroj riproĉis al la Romaj teologoj ne plu baziĝi sur la bibliaj tekstoj por starigi dogmojn kaj praktikojn. Unu el la argumentoj de Luther en la diversaj diskutoj (fakte juraj procesoj) kie li parolis, konstante diris : « Pruvu al mi per la Skribo ke mi malpravas ». La Koncilio de Trento deklaris ke la apostolaj tradicioj estas « konservataj en la katolika eklezio per seninterrompa sinsekvo » kaj ke skribo kaj tradicio devas esti akceptataj « kun la sama pia sento kaj la sama respekto ». Malgraŭ tio, post jarcentoj, dank'al evoluo de la pensoj ambaŭflanke, oni konsentas ke ne plu estas eklezia monopolo en la interpreto de la Skribo. « Pri ĉi tiu temo, estas unueco en repacigita diverseco ». « Vatikano 2a ne diris ke la Tradicio naskas novajn verojn preter la Skriboj, sed ĝi certigas la veron de la Revelacio atestita de la Skriboj ». Fakte, protestantismo havas sian « tradicion », nome la diversajn konfesiajn kaj simbolajn tekstojn. Sed ili ĉiam estas konsideritaj kiel komentoj de la Skribo.

Temo, kiun mi menciis en la komenco, kaj kio ankoraŭ nune aspektas disiga estas la Eklezio. Multon oni komune diras pri la Eklezio, Sed ankaŭ multon oni dise diras.

Por protestantoj, la Eklezio estas nevidebla, Tio signifas, oni ne povas difini ŝiajn limojn. Nur Dio konas ilin. Konsekvence, neniu organizo povas diri ke tie finiĝas la Eklezio, kaj plie ke ĉi tie estas la Eklezio. La luterana difino, trovebla en Aŭgsburga konfesio tekstas jene : « La Eklezio estas la kuniĝo de la sanktuloj en kiu la Evangelio estas pure instruata kaj la sakramentoj regule administrataj ». Sama teksto ekzistas en kalvinismo. La Eklezio ne aperas kiel sakramento, kiel mistero. Por Vatikano 2a : « la unika peranto, Kristo, starigis sur la tero sian sanktan Eklezion, komunumo de fido, de espero kaj de amo, kiel videblan organismon ». Protestantoj rifuzas diri ke la Eklezio peras la gracon, kvankam ili agnoskas ke dank'al al ŝiaj prediko kaj celebro la homoj povas konvertiĝi kaj eniri en la gracon. Iamaniere tiel la Eklezio estas rimedo de graco.

Ĉiuj konsentas kun la Biblia esprimo : Eklezio : korpo de Kristo, Kristo, kapo de la Eklezio. Pri tiu lasta esprimo, la protestantoj diras ke la Eklezio havas neniun kapon, neniun ĉefon krom Kristo mem (vi subkomprenu, certe ne la papo).

La Eklezio estas prezentita de la katolikoj kiel la « popolo de la baptitoj ». Eble ĉar la bapto estas ja videbla, ĝi ne povas difini la Eklezion por protestantoj, ĉar en ĝi povas esti nebaptitoj sed kredantoj, kaj al ĝi ne apartenas baptitoj kiuj neniel kredas. Cetere protestantismo estas tiel varia, ke estas protestantaj eklezioj kiuj ne baptas kaj aliaj kiuj diras ke la bapto faras la kristanon.

Por la katolikoj, forte ligiĝas al la Eklezio la temo de la ofico. Mi klarigas tiun terminon al tiuj kies lingvo uzas vorton el la latina radiko ministerium. Ministerio havas en Esperanto tute alian signifon. Mi do uzas « ofico ». Kvankam la dialogo inter katolikoj kaj luteranoj alvenis al kelkaj akordoj, rilate ekzemple la neceso de ordino, t.e. liturgia ceremonio kun preĝo kaj mansurmetado por tiuj kiuj predikas kaj celebras la sakramentojn. Tamen restas multaj malakordoj. La luteranoj ne agnoskas la trioblan oficon, ĉar ili diras ke la Biblio ne distingas inter presbiteroj (pastoroj) kaj episkopoj. Por ili la diferenco estas nur laŭ la funkcio. La prizorgado (episkope) ne aperas al la protestantoj kiel speciala ofico rezervita al episkopoj. Ĝin plenumas kaj la sinodoj kaj la regionaj respondeculoj, ĉu oni nomas ilin episkopoj, prezidantoj, superrigardantoj. Kaj granda parto de la sinodanoj ne estas ordinitaj.

Mi ne menciis la tiel nomata universala sacerdoteco, ĉar finfine katolikoj kaj luteranoj konsentas pri tio.

En la diskuto, ligite kun la demando pri servado, restas la demando pri la eŭkaristio. La komprenoj alproksimiĝis ĉar ĉiu partoprenanto en la dialogo klopodis kompreni la nunan vidpunkton de la alia, kaj la miskomprenojn de la 16a jarcento.
Transsubstanciĝo : vorto kiu originas en la mezepoko por provi klarigi kio okazas kun la kategorioj de tiu epoko, nome aristotelismaj : substanco kaj akcidenco. La substanco estas tio kio kaŝiĝas sub la akcidenco. La akcidenco estas tio, kion oni vidas, sentas. Ili do diris ke sub la vidataj, sentataj pano kaj vino troviĝas ekde la celebro la korpo kaj la sango de Kristo. Kontraŭe al kelkaj aliaj protestantoj, la luteranoj diras ke la Sankta Manĝo ne estas nur rememoraĵo. Dum tiu ĉi dialogo la luteranoj petis la katolikojn eviti la adoron de la eŭkaristio, ĉar ĝi kontaŭdiras la karakteron de manĝo kiun havas la eŭkaristio. La katolikoj petis la luteranojn respekte trakti la elementojn post la celebro. Solvo pri tio povus esti la finmanĝo de la elementoj dum la celebro aŭ tuj poste.
Ĉu temas pri ofero (
sacrificium) ? Estis konsento en tio ke ne. Temas pri anamnezo, tiu celebro rememorigas la oferon de Kristo sur la kruco, aktualigas ĝin. La ĉeestanta Kristo ĉeestas ankaŭ per siaj vivo, suferoj, morto kaj releviĝo, reale, Tute ne temas pri ripeto aŭ komplemento al la ofero sur la kruco. Tia konsento igas akcepteblaj la diferencojn en la kompreno pri la eŭkaristia ofero.
Pri tiu temo estis ankaŭ diskutoj inter protestantoj, ĉar jam de la 16a jarcento estis malakordo inter luteranoj kaj reformitoj. En la konkordo de Leŭenberg estas ankaŭ parto pri tiu temo, kie oni provas komune priskribi la ĉeeston de Kristo en la celebro.

Mi volas antaŭ ol iri pluen mencii du punktojn malofte traktitaj en la ekumenaj dialogoj, eble ĉar ili aspektas flankaj. Tamen.

La unua rilatas al la rolo de la virinoj en la eklezia kaj liturgia vivo. Kiam oni atente legas la epistolojn de Paŭlo, oni konstatas ke en tiu tempo, la virinoj partoprenis en la preĝoj kaj en la prediko. Post certa tempo, ili estis forigitaj de la liturgiaj kaj gvidaj instancoj, kaj tio nun estas daŭre la principo ĉe katolikoj. Mi aldonas ke tio validas ĉe kelkaj protestantoj, plejofte evangelikoj. Tio restas falŝtono inter ni. Ĝis la ebleco celebri kaj gvidi estas rifuzita al la virinoj, al ekumenismo mankas unu piedo. Mi ne volas diri ke la katolikoj devas ordini virinojn, mi volas diri ke ili devas agnoski ke en aliaj eklezioj tio okazas kaj validas, tiel kiel ili agnoskas la edziĝintajn pastrojn en kelkaj ritoj.

La dua, eĉ malpli traktata, aperas al mi protestanto kiel eksterbiblia strangaĵo, en kiu mi tute ne eniras. Temas pri la ritoj, preĝoj, pilgrimoj pri mortintoj, por mortintoj, al mortintoj, ĉu oni nomas ilin sanktulo aŭ ne, inkluzive de Maria. Pri Maria okazis dialogoj. Eĉ la grupo de Dombes aperigis libron pri ŝi. Temis pri ŝia rolo en la vivo de Jesuo Kristo, sekve pri ŝia parto en la disvolviĝo de la graco kaj de la savo. Pri tio ĝenerale estas konsento. Sed ne plu kiam temas pri ritoj ĉirkaŭ ŝi.
Mi ŝatus ke katolikoj, helpe de la Biblio, povus klarigi al mi kion mi ne komprenas.
Mi persone povas aldoni, ke se multaj katolikaj kutimoj kaj komprenoj estas al mi fremdaj, ili restas akcepteblaj, krom tiuj ĉi. Ĝi plua klarigo.

Sed, tamen, mi restu pozitiva.
La ekumena dialogo havas la celon de reciproka kompreno. Tio estas, mi ne rigardu la alian ekde mia propra vidpunkto, sed mi provu ankaŭ rigardi el la vidpunkto de la alia. Vortoj estas danĝeraj, ĉar ili povas esti ambiguaj, dusencaj. Tion oni devas klarigi.

Ni estas kristanoj antaŭ la mondo. Ni ĉiuj. Eĉ se ni ne staras apude, ni por la mondo estas ĉiuj kristanoj. Ni ĉiuj estas atestantoj pri Jesuo Kristo. Ne nur membroj de mia eklezio, de mia konfesio, de mia loka paroĥo, sed ni ĉiuj, ĉu ni volas tion aŭ ne. Ni estas parto de la bildo kiun la Eklezio donas al la mondo. Tio estas nia komuna respondeco.

Mi eĉ volas diri pli. Nia komuna respondeco, nia komuna prioritato estas evangelizo, proklamo de la graco de Dio en Jesuo Kristo. Se ni ne kapablas aŭskulti unu la alian, kiamaniere ni kapablas aŭskulti la mondon por prediki al ĝi ?

Sekve, krom aŭskulti unu la alian, ni devas ankaŭ akcepti la diversecon en la Eklezio. Ni devas vivi en repacigita diverseco. La unueco, pri kiu Jesuo preĝis, estas ja promeso por ni, kaj Dia promeso estas efektivo, se ni vivas ĝin.

Ni do devas difini la naturon mem de la dialogo tiel. Ĝi estu la vojo al komuneco, la transiro de konflikto al komuneco. Komuneco ne signifas aprobon de ĉio kio troviĝas ĉe la alia.
Tamen ĉar ekzistas tia ekumena dialogo, tio signifas ke io ŝanĝiĝis, ke oni komencis konsideri ke la alia ankaŭ povas esti kristano, ke la alia estas kristano.

Kaj komuneco ne signifas unuiĝo. La celo de ekumenismo ne estas unu sola eklezio kiu estus la Eklezio. Eble en tio estas granda miskompreno. Por povi atingi tiun eblecon, unue devas disvolviĝi konscio pri la kompleta kristaneco de la alia, akcepto de la diferencoj en la kadro de bona ekzegezo, de prava prediko kaj de regula celebro de la sakramentoj. Post kiam la konfesioj aperos sekundaraj, tiam la unueco estos ebla, sed ĉu necesa ? Ni fakte transiru al preterkonfesia kristanismo.

La origino de ekumenismo troviĝas ĉe protestantaj misioj, kiuj konstatis ke la okcidentaj konfesioj signifas nenion en la misiaj landoj. Ili do kuniĝis en Edinburgo en 1910 por kune pripensi la mision, la disvastiĝon de la Evangelio. El tio naskiĝis post diversaj cirkonstancoj la Ekumena Konsilantaro, al kiu aliĝis ankaŭ plej multaj ortodoksaj kaj malnov-katolikaj eklezioj. Apud tiu strebo, estis katolikoj al kiu la disiĝo de kristanismo aperis kiel skandalo antaŭ la mondo. Tiuj du streboj baldaŭ kuniĝis, kaj la rezulto kaj antaŭenpuŝo estis la koncilio Vatikano 2a, en kiu la Katolika eklezio enspiris la ekumenan spiriton kaj plene eniris tiun ĉi malfacilan vojon. Tiu ĉi vojo estis kiel tajdo, kun fluo kaj refluo. Sed la atingaĵoj estas realaj, ĉefe en la vivo de la « simplaj » kristanoj. Amikiĝoj, renkontiĝoj, kunpreĝado, kunatestado, tio estas la rezulto de tio ĉio.

La eklezioj sukcesis iri laŭ tiu vojo de konflikto al komuneco, sed la vojo estas longa kaj la fino ĝis nun ne atingita.

Simile al la formulo « prava (aŭ justa) kaj samtempe pekanta » mi diras ke la Eklezio estas diversa, sed tamen unu, ĉar Kristo ne estas dividita. Tio estas vero. Ni do vivu tiel, diversaj sed unu en Kristo.

Amen,

Mi dankas.

(Philippe Cousson)

Retour