La ĉefurboj de la centjara KELI

En la revuo de UEA, Esperanto, troviĝas rubriko nomata : loke, fake, persone.

En nia revuo Dia Regno, mi jam prezentis kelkajn gravaj personojn en la vivo de KELI. Nun, mi volas prezenti al vi kelkajn lokojn, kiuj ankaŭ estis grava en nia jarcenta historio. Tio ne estos sistema historia pritrakto.

La ĉefaj fontoj de mia prelego estos la libro Nia Historio, kaj mia memoro pri homoj kaj renkontiĝoj. Mi certe ne estas inter ni la plej malnova ĉeestanto de KELI-kongresoj, sed dum pli ol 30 jaroj, mi havis la okazon renkonti multajn homojn, viziti multajn lokojn, sperti diversajn okazaĵojn.

La lokojn, kiujn mi citos, mi deziras nomi la ĉefurboj de KELI. Ni ne estas kiel niaj katolikaj gefratoj, kiuj havas unu ĉefurbon, Romo. Ni ne havas pilgrimlokojn. Tamen, la KELI-anoj ĉiujare pilgrimas, sed al ĉiam ŝanĝanta pilgrimejo.

La unua menciinda loko estas la urbo Antverpeno. En ĝi, la 25-an de aŭgusto 1911 fondiĝis io, kio poste fariĝis nia ligo, KELI. Ili ne estis multaj en tiu Universala Kongreso, sed ili antaŭvidis gravan rolon al la lingvo Esperanto en la kristanaj rilatoj kaj en la misiado. Kiam oni rigardas la foton antaŭ la konstruaĵo kie okazis la kunveno, oni tuj vidas ke ne temas pri moderna foto pro la vestaĵoj. Sur la foto Henk de Hoog identigis homojn el Anglujo, Skotlando, Norvegujo, Francujo, Belgujo, Germanujo, Usono. Jam tre internacia societo.
Tiu dato estas la "principa komenco", ĉar pro diversaj malfacilaĵoj, la efektiva komenco okazis du jarojn poste en Berno, Svislando. La unuaj jaroj vidis du malsamajn viziojn de la movado. Tiu kiun mi nomos la angla politiko estis tuja uzo de la lingvo, per literaturo, himnoj, Diservoj kaj misiado, kaj la alia post Hübner, kiu celis unue la agnoskon de Esperanto en grandajn kristanajn organizojn, kiel KAJV (YMCA aŭ UCJG en angla aŭ franca mallongigo) aŭ Kristana Celado (Christian Endeavour).
Por resumi, Antverpeno estas grava por ni, sed ĝi estas nia teoria naskurbo. Homoj tie naskis nin, sed la naskiĝo daŭris pli ol unu kunvenon.

La dua urbo, pli ĝuste urbeto, sed ĉefurboj ne ĉiam estas vastaj, estas Mülheim en Germanio. fakte, ĝi devus esti la unua, ĉar tie loĝis Paul Hübner kaj de tie li eldonis la unua numeron de tio kio poste fariĝis nia revuo Dia Regno. Tio okazis en februaro 1908. De 5 abonantoj por la dua numero, la bulteno kies titolo ankoraŭ ne fiksiĝis, havis en Decembro 1908 jam pli ol 80 abonantojn. La agado de nia organizo aŭ de ties premisoj okazis tie en Mülheim dum multaj jaroj. Kompreneble, troviĝis ankaŭ aliaj homoj kiuj aktivis en aliaj lokoj, sed la centro troviĝis precipe ĉe Hübner, tio estas Mülheim.

Por nia tria ĉefurbo, mi lasas jarojn, kaj alvenas post la dua Mondmilito. Multaj vundoj estis tiam en la karnoj, en la spiritoj. Kaj venis nia unua kongreso. Ĝi okazis en malgranda sveda urbo, Tostarp. Mi pensas ke nun, ne plu troviĝas inter homoj kiuj ĉeestis ĝin en 1948. Ĝi estas por ni ĉefurbo de la kristana paco kaj de la nova espero, komenco de nova erao, kiam la kongresoj fariĝas la ĉefa elemento de nia vivo, apud la revuo. Mi kompreneble ne komentos ĉiujn niajn kongresurbojn. Mi mencios kelkajn pro la tiam okazintaj simbolaj eventoj.

Sed antaŭe, mi mencios alian urbon, gravan pro la kristana esperantismo. Ĝi fakte estas en si mem granda urbo, vera ĉefurbo. Temas pri Londono. En ĝi aŭ apud ĝi disvolviĝis tre gravajn agadojn por ni. Ekde 1909 ili organizis esperantlingvajn Diservojn, kiuj eble daŭras ĝis hodiaŭ. Pro tio, ili ankaŭ tradukis kaj kunmetis himnaron. Ankaŭ en Anglio estiĝis la grupo kiu ebligis la eldonon de la Esperanta Biblio.

Pro la Biblio, mi povas aldoni plian britan ĉefurbon en nia listo. Temas pri Edinburgo, kie en 1926 estis solene dediĉita la Esperanta Biblio. Tiun eventon ni jubileis en la kongreso en la sama urbo en 1977, mia unua KELI-kongreso, fakte mia unua esperantista kongreso entute. Eble pro tio mi metis Edinburgon en la liston.

En pli proksimaj jaroj, alia ĉefurbo estis grava en nia movado, ĉar en ĝi okazis kunvenoj kiuj havis konsekvencojn por ni en la formo de multaj kongresoj. Tiu kvina ĉefurbo de KELI estas Budapeŝto. Mi volas nepre mencii la biblian studgrupon kiu kunvenis en la Reformita Preĝejo de la edzo de Eva Farkas. Pro tio establiĝis en la urbo sufiĉe forta kristana esperantista grupo. Kaj krome tio ne estis dum periodo kiam esti kristano ne estis facile. En la sama vejno, mi povus apudmeti en la sama spirito la muzikan grupon de Rudolf Horský en Praha.

Tute alia aspekto de la aktivado de la KELI-anoj : misiado. Kaj la ĉefurbo de tiu agado troviĝis dum multaj jaroj en Svedio, en la malgranda vilaĝo Östansjö. Tie vivis la paro Sandgren, kiuj ĉu per prelegvojaĝoj, ĉu per korespondaj kursoj, ĉu per sendita literaturo dissendis la Evangelion per Esperanto. Se vi ne jam aŭdis pri Esperanto Misio, vi certe mistrafis unu el la flankoj de KELI. Se vi jam havis en la manoj unu ekzempleron de Greneroj por la animo, vi ankoraŭ ne konsciiĝis pri la esperantlingva kristana literaturo. Kvankam tio ne okazis en Östansjö, kvankam ĝin ne prizorgis la saman paron, mi ne volas forgesi la elsendojn de IBRA-radio. Tio estis en la antaŭa periodo, kiam ne ekzistis la reta radio. Mi ne scias ĉu ni havus la rajton enretigi tiujn jam jardekajn elsendojn. Eble ili nun malmodiĝis. Estis provoj trovi posteulojn por tiu misia agado, sed ĝis nun nenio vere daŭre efektiviĝis. Nia misia ĉefurbo restas Östansjö, eĉ se historia ĉefurbo.

Por la sekvanta ĉefurbo de nia ligo, mi revenas al nia revuo. Dum multaj jaroj ĝi estis eldonita en la sama nederlanda urbo, en la sama presejo. Tiu urbo, kies nomo troviĝis sur la kovertoj kiuj liveris nian revuon, estas Hardinxveld. Por multaj dum multaj jaroj, tiu nomo signifis KELI revuon.
Tamen, malgraŭ granda fideleco kaj pro ŝanĝo de prezo se mi bone memoras, ni transiris al alia presisto, en nia unua ĉefurbo, nome Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno. Tio daŭris dum kelkaj jaroj, kaj post pola periodo en Czeladź, nia revuo alvenas nun al vi el nia ĉijara kongresa urbo, nome Poděbrady, ĉar la sendadon prizorgas Pavel Polnicky.
Do, post Mülheim, post Hardinxveld, kaj ankaŭ aliaj, nia nuna ĉefurbo por sendado de Dia Regno estas Poděbrady.

Vi ĉiuj scias ke krom sendado de Dia Regno, nia frato Pavel deĵoras ankaŭ kiel sekretario. Tio havas kiel konsekvencon ke multaj leteroj kaj mesaĝoj venas el la sama urbo Poděbrady.
En mia mallonga memoro estis du tiaj ĉefurboj de KELI, ĉar en ili loĝis du famaj sekretariinoj de KELI, ambaŭ virinoj, ambaŭ nederlandaninoj.

La unua el tiuj urboj estas Ede en Gelderland. En ĝi loĝis Tini Putto. Mi ne priserĉis kiom da jaroj ŝi estis sekretariino. Mi supozas ke restas tamen kelkaj ĉi tie kiuj ankaŭ memoras pri ŝi.

La posta sekretaria ĉefurbo estis Alphen a/d Rijn. En ĝi daŭre loĝas Els van Dijk. Kiom da jaroj kiel sekretariino ?

Krome, troviĝas alia urbo nederlanda, kiu laŭ mi devus esti unu el niaj historiaj ĉefurboj, nome Vlaardingen. En ĝi loĝis nia multjara redaktoro, Jan van Keulen. Li eĉ sukcesis arigi ĉirkaŭ si grupon da tradukistoj, kiu aperis kiel "Kolektivo Vlaardingen". Mi havis la okazon viziti lin en lia apartemento. En la sama urbo tiam loĝis ankaŭ alia grava homo por la Biblio, kiu tradukis la duakanonajn librojn, Gerrit Berveling. Ankaŭ en Vlaardingen loĝis nia multjara kasisto Leen Hordijk. Do urbo multflanke unu el niaj ĉefurboj.

Mi nun daŭre estas en nia dua duonjarcento. Mi elektis kelkajn kromajn ĉefurbojn, gravajn por nia historio, kaj ankaŭ kiel simboloj por nia kristana evoluo.

Gravega kongresa urbo, kiu devas resti kiel komenco de nova erao, kaj kiu meritas esti nomata unu el niaj ĉefurboj, estas fakte ne tre granda urbo, en Germanio. Temas pri Limburg a/d Lahn. En 1968 okazis tie la unua ekumena esperantista kongreso, komuna al KELI kaj IKUE, sub la gvidado de tri personoj, Adolf Burkhardt, prezidanto de KELI, Jacques Tuinder, tiam prezidanto de IKUE kaj de Stefan Maul. Jam de la komenco estis diskutoj en KELI pri la "vera kristano". Tiu kongreso komuna kaŭzis malkontentecoj ĉe kelkaj membroj de KELI kaj ĝojo ĉe kelkaj aliaj. Nun, oni multe pli bone komprenis la grandan signifon de tiu komenco. Post tiu unua epopea kongreso okazis multaj aliaj ekumenaj kongresoj. Ni restas malsamaj, sed ni nun konsideras la aliajn kiel fratojn en Kristo, eĉ se ni ne diras kaj praktikas nian kredon same.

Ni do kongresis samloke samtempe, sed restis, kaj restas la disiĝo ĉe la Diservo, kaj ĉefe ĉe la Sankta Manĝo. Tamen ni povis profiti mallongan periodon, kiam tio estis pli facila, relative pli facila, kun ebleco de provoj.

En du el tiuj ekumenaj okazis tiuj provoj. Simbole, tiuj kongresejoj povus ankaŭ fariĝi ĉefurboj de KELI, aŭ almenaŭ de ekumena esperantismo.

La unua ekumena kongreso kun tia sperto estis Annan Court, en Britio, en 1989. Tiam oni celebris la Sanktan Manĝon paralele, sur du apudmetitaj tabloj, per la samaj vortoj. Amuze eĉ estis kiam, ĉe la disdono, la homoj povis elekti inter la katolikaj pano kaj pokalo aŭ la protestantaj, sed montriĝis ke estis nur unu vico en kiu la homoj elektis unu aŭ alian disdonanton. Troviĝis pli da protestantoj, kaj la katolikaj pastroj, vidante neniun plu veni al ili formanĝis ĉion antaŭ ol la vico elĉerpiĝis, kaj en la fino troviĝis katolikoj kiuj ne povis komunii.
Tiu komunia Diservo en Annan Court estis jam forta paŝo. tamen, pli forta paŝo okazis kelkajn jarojn poste, kaj pri tio mi ĉiam memoros.

Estis en 1992 en Velence, malgranda hungara urbeto apud lago. Tie la komunia Diservo okazis, laŭ la liturgia teksto de Lima, ne plu paralele sed vere komune, kun sinsekva legado de la tekstoj, kaj unu sola pano kaj pokalo. Ne plu mi vidis tion ie ajn, en Esperantujo aŭ aliloke. Mi ĉiam konservos en mia memoro, kaj se vi konas lin, vi komprenos, kiam, ĉe la tablo kie ni kuncelebris kun aliaj, mi ricevis la panon kaj pokalon de Jozef Zielonka. Li eĉ estas unu el la malmultaj kiuj havis la okazon veni al mia fora domo. Do ankaŭ Velence estas unu el simbolaj ĉefurboj de KELI. Malgraŭ ke, se mi bone komprenis, katolikaj tiam partoprenintaj pastroj estis avertitaj reveninte en hejmon.

Kiam oni parolas pri ekumena agado en Esperantujo, oni tuj vidas alian urbon, kiu kvankam nerekte ligita al KELI meritas esti unu el niaj ĉefurboj. Multaj certe komprenas ke mi parolas pri Villingen-Schweningen. En tiu duobla urbo loĝas katolika pastro kiu motoris esperantan ekumenismon dum multaj jaroj. Multajn iniciatojn li prenis. Li eldonis germanlingvan bultenon. Li helpegis por eldono de la ekumena Diservo-libro Adoru, por la lasta eldono de la Biblio. Kompreneble, se li estus sola, tio ne efikus, sed sen li, mi dubas pri la rezultoj. Villingen-Schweningen, alia simbola ĉefurbo de KELI.

Apud li troviĝis du homoj, Albrecht Kronenberger kaj Adolf Burkhardt, nia dufoja multjara prezidanto. Kiam li aperas unue kiel prezidanto, li loĝis en Gechingen kie li pastris. Li poste translokiĝis en Bissingen. Mi ne povas diri kiu el la du se ne ambaŭ devus esti ankaŭ unu el niaj historiaj ĉefurboj. Tiom da aferoj por nia ligo naskiĝis en ili. Tiu ĝisosta Ŝvabo ne nur estis pastoro luterana, interpretisto de la angla en konferencoj, prezidanto de KELI, sed li estis ankaŭ la prizorganto de la biblioteko de la Germana Esperanto-Instituto. Tiu biblioteko dum multaj jaroj okupis almenaŭ unu ĉambron de la sinsekvaj pastraj domoj. Post lia emeritiĝo, oni devis trovi lokon por la kolekto, kaj oni trovis bonan ejon en la urbo Aalen, en la urba biblioteko, kie nun direktoras ĝin Karl Heinz Schaeffer. Kaj tiu alia ŝvaba urbo estas ankaŭ simbola por KELI en tio ke en la biblioteko troviĝas niaj kongresaj albumoj. Nia kongresa memoro troviĝas en Aalen, alia grava urbo por ni, alia nia ĉefurbo. Aŭ ĉu la tuta Ŝvabujo estu ĉefurbo por KELI ?

Nun, mi volas reveni al Nederlando, ĉar en ĝi troviĝas alia urbo al kiu multaj sendis leteron, aŭ eble monon aŭ pakaĵon. En tiu urbo loĝis jam menciita homo, homamanto, Diamanto, kiu ne toleris ke iu ne vidas kiam oni povas kuraci. En Heemskerk loĝis Jacques Tuinder. Se vi memoras en pli antaŭaj kongresoj kiam li provis vendi pupojn kaj aliajn donacojn kiujn li ricevis, vi povas imagi kia estis lia domo, kiu foje similis al stokejo de donacoj por helpi al la blinduloj. Li loĝis en Heemskerk, sed li travojaĝis preskaŭ la tutan mondon, ĉar helpendaj homoj troviĝas tie ĉie. Ni certe ne forgesos lin, kaj Heemskerk daŭre restos unu el niaj ĉefurboj.

La lastaj lokoj, kiujn mi mencios, markas evoluon en la tempoj de Eŭropo. Pluraj inter ni certe memoras la rubrikon en Dia Regno kiu nomiĝis , A kaj A, Adopta kaso. Temis pri helpo al la membroj en la tiel nomataj "nepagipovaj landoj", bildo por diri en la komunismaj landoj.
En diversaj kongresoj aŭ okaze de personaj renkontoj, oni aŭdis pri tio, kio okazis en tiaj landoj.

Mi volas speciale mencii du, eĉ tri, el niaj kongresaj urboj, pro la simbolo.

La unua estas Brno. Post la grandega sukceso de la kongreso en Debrecen, Hungario, 1966, fakte teorie antaŭ-(aŭ post-)kongreso de la Universala Kongreso en Budapeŝto, en tiu ĉeĥa urbo estis planita kaj komplete preta kristana esperanto-kongreso. Tio estis en 1970. 6 semajnoj antaŭ la komenco de la kongreso, la ricevitaj permesoj estis nuligitaj. La sukceso estis tro granda. Kaj la organizantoj devis trovi tre rapide alian kongresan urbon. Feliĉe ili trovis Klagenfurt, ne tre malproksime, sed multaj orienteŭropanoj kompreneble ne povis veni. Do mia antaŭlasta simbola ĉefurbo neniam estis efektiva kongresurbo.

La lasta estas Kaunas en Litovio. Tio estis en 1995. Kvin jaroj antaŭe, tie troviĝis Sovetunio. La etoso de tiu ekumena kongreso estis sufiĉe bona, kvankam ni multe paŝis en la urbo de unu loko al alia, multe pli ol ni faras ĉi tie. Sed la praktikaj cirkonstancoj estis teruraj, kelkaj diris primitivaj. Mi tamen supozas ke nun, ili ne nur riparis sed modernigis la ekipaĵojn, akirante novajn. Malgraŭ tiu aspekto, tiu kongreso restas por mi simbola kongreso, kiun ni ŝuldas al Erikas Laiconas.

Dum mi prezentis ĉiujn ĉi tiujn ĉefurbojn de KELI, mi ne povis eviti la mencion de homoj, ĉar ili konsistigas nian ligon. Multajn lokojn kaj homojn mi ne menciis. Neniu ofendiĝu. Ĉiu havis sian rolon kaj gravecon.

Tamen, post jarcento mi volas unue danki al nia Dio, kiu provizis al ni tiun ĉi rimedon por komuniki kaj dividi nian komunan fidon, kiu permesis al ni sperti la komunecon en nia Sinjoro Jesuo Kristo, malgraŭ ke restas malkonsentoj inter la Kristanoj, malkonsentoj kiujn ni ne povas nianivele forpreni, sed ni atestas ke komuna kristana praktiko kaj penso eblas inter kredantoj el diversaj lingvoj kaj kulturoj. Tio estas la atingo de tiu unua jarcento de KELI.

Mi finos citante la du finajn frazojn de la libro Nia Historio de Henk de Hoog : "Ni scias batali por bona afero. Ni trankvile daŭrigu."

Mi dankas.

Por korektantoj : elektu la ĝustan antaŭ aŭ post kongreso por Debrecen.

(Philippe Cousson)

Retour