Prelego en Pelplin

La aŭtoritato en protestantismo


La motoj de la Reformacio estis tri : la tri "sola" sola scriptura, sola fide, sola gratia.
Sola scriptura : nur skribo
Sola fide : nur per fido
Sola gratia : nur per graco.

Post la jarcentoj, post la evoluo de katolikismo per la katolika reformo en Tridento aŭ Trento, post la 2a vatikana Koncilio, post la ekumenaj diskutoj ĉefe dum la 20a jarcento, tiu ŝajna abismo inter la eklezioj malpli grandiĝis rilate al la du lastaj sola.
Ekzemplo estas la komuna deklaro pri pravigo kiu estis subskribita de Luteranoj kaj Katolikoj.
Nun, ĉiuj agnoskas, almenaŭ je certa nivelo, ke la savo estas ricevata nur de la graco de Dio, sen ia ajn merito, kaj ke ĝi efektiviĝas nur per la fido de la kredanto.
Tamen, vi rimarkis ke mi iomete lasis noton, ke tiu komuna kredo ne estas vere plene komuna, ĉar por protestantoj ekzemple, en tiu savo ricevita de la graco de Dio per la fido de la kredanto, ne intervenas la Eklezio. Se estus, ne plu estus sola gratia kaj sola fide.

Sed, krom tiu preskaŭ konsento, restas la alia sola, kiu restas kiel malmola restaĵo en la diskutoj pri ekumenismo. Ĝi estas efektive kerna.
La ekesto de la Reformacio estis kontesto de la aŭtoritato de la Eklezio kiel institucio. Fakte la fido al la tiutempa Eklezio estis perdita, ne nur pro la diboĉa vivo de multaj tiamaj pastroj kaj ekleziuloj, kiel rakontas la historiaj lernolibroj, sed ĉefe pro la Indulgencoj.
Mi rememorigas, pri kio temis. En tiu periodo, 16-a jarcento, konstruiĝis la baziliko Sankta Petro en Romo, kaj oni bezonis monon. Monaĥo, nomita Tetzel, vojaĝis en Germanio por kolekti monon. Bone. Sed, li publikigis, ke donaco de mono provizos al la donacanto pli bonan savon, aĉeton de merito por la savo, ktp. Kaj tio al Luther aspektis skandale, pro la bibliaj tekstoj, kiuj asertas ke la savo estas senpaga, senkosta, krom la kosto de la vivo mem de Kristo sur la kruco. Tial li afiŝis siajn tezojn sur la pordegoj de la preĝejo en Wittemberg.

De tiam por protestantoj, pli aŭtoritatas la Skribo ol la Eklezia parolo.
Jen ekestis la bazoj de la Reformacio, kaj tiu aŭtoritato de la Skribo sola estas kaj restas netuŝebla. Jam de la komenco. Ekzemple, ĝi konsistigas la artikolojn 2 ĝis 5 de la Kredo-konfeso de La Rochelle. Alia nuntempa ekzemplo estas la loko, kiun havas la Biblio en la kredo-konfesoj evangelikaj, ofte la unua, antaŭ eĉ ol Dio mem.
Ĉio do rilate al la fido devas submetiĝi al la Sankta Skribo. Nenio povas esti asertita, kio ne estas konfirmita de la Biblio.

Se vi bone rimarkis, mi ĝis nun ne parolis pri estrado de la Eklezio en protestantismo. En protestantismo, paroli pri aŭtoritato, ne signifas paroli pri gvidado de la Eklezio.
Skeme, la kompreno pri aŭtoritato por Protestantoj pli similas al kompreno kiun havis la Grekoj, kun la vorto Exousia, ol al la kompreno kiun havis la Latinoj, kun la vorto autoritas.
La greka vorto signifas aŭtoritaton, kiel liberecon por fari. La nocio ligiĝas al la vero, eĉ al la belo. Dum en la latina, la nocio rilatas al origino, al aŭtoro, al pligrandigo kaj konservo, al fondaĵo kaj sinsekvo.
La Protestantoj ne havas institucion por konservi, sistemon por transdoni, aŭ sinsekvon por plenumi. Tiu demando ne estas protestanta demando.
La protestanta demando rilatas al la vero, kaj al la transdono de la vero.

Do, bone, ni ĉiuj scias, ke la vero estas Kristo. Kaj ankaŭ, ke Kristo estas la ĉefo de la Eklezio, ŝia kapo. Efektive, Kristo estas la estro de la Eklezio, sed li ne havas vikarion, li ne bezonas vikarion. Anstataŭe li lasis sian Spiriton, la Sanktan Spiriton por gvidi la Eklezion. Kaj Dio ankaŭ lasis la Sanktajn Skribojn por gvidi la kredantojn. Tiujn Sanktajn Skribojn ni kutime nomas : Vorton de Dio aŭ Parolon de Dio.
Kristo ankaŭ estas la Vorto, la Parolo. La unua ĉapitro de la kvara Evangelio tion asertas, ke Jesuo estas la Logos, la vivanta Parolo de Dio. Sed, same estas la Parolo de Dio la Biblio, en tio ke ĝi entenas skribitajn vortojn por ni, vortojn inspiritajn de Dio, kiel diras la 2a epistolo al Timoteo.
Ĝia inspiriĝo troviĝas en tio ke la Sankta Spirito, kiu ne mem verkis, sed ke li gvidis la skribantajn atestantojn de la agoj de Dio, tiujn kiuj estigis la tekstojn, skribigis ilin, verkis kaj kunmetis ilin, tiujn, kiuj kopiis, elektis, tradukis, kopiis, ilin, ktp.
Dio elektis por la transdono de la mesaĝo, kiun li volis lasi al la homaro rimedon, kiu pasis per la homoj, per la vivoj de la homoj, per la kulturoj de la homoj, per la rakontoj de la homoj, per la valoroj de la homoj. La Biblio ne falis el Dio prespreta. Dio elektis la enkarniĝon ankaŭ de lia mesaĝo, de lia Parolo. Fakte, same kiel Kristo, la Biblio estas ankaŭ enkarniĝinta Vorto de Dio.
Tiu enkarniĝo havas kromajn signifojn. Tio estas ke, ĉar verkita kaj trandonita de homoj, ĝi enhavas homajn ecojn. Dio uzis por paroli al ni la homajn kulturojn, kuntekstojn, valorojn. Tio signifas, ke la agado de la Spirito ne finiĝis, sed ĝi daŭras en la interpreto kaj proklamo de la Parolo de Dio. La kompreno de la Biblio ne fiksiĝis, ĉar la homaj kulturoj ŝanĝiĝas, la valoroj evoluas, la kuntekstoj varias.
Por bone interpreti kaj prediki la Vorton de Dio, diversaj elementoj intervenas, ĉiu kun la propra rolo. Intervenas la racio, la inteligento, por analizi kaj kompreni la teskton. Simpla legado ne povas sufiĉi, eĉ povas konduki al miskompreno. Ankaŭ la interpretoj de la aliaj kristanoj alilokaj aŭ alitempaj povas helpi kaj konduki al pli ĝusta kompreno. Sed neniu iama interpretinto havas pli da valoro ol alia. Nek la Ekleziaj Prapatroj, nek la Reformatoroj. Ni ne forgesu, ke kiel estas rakontita en la Agoj de la Apostoloj, la kredantoj en Berea kontrolis en la Skriboj ĉu oni diris al ili veraĵojn aŭ ne.
Ĉiu kredanto mem havas aliron al la Sankta Teksto. Ĉiu havas la rajton legi kaj interpreti por si mem la Vorton, kaj ricevi por sia propra vivo, kaj por proklami la savon. Tio estas parto de la Universala Sacerdoteco. Regas la Sankta Spirito, en kongrueco kun la Biblio. Krome, ĝusta interpreto situiĝas en la komunumo de la sanktuloj, tio estas, kun atento al la kompreno de la historia eklezio kaj de la ekumena eklezio, la kredantoj de la aliaj tempoj kaj la kredantoj de la aliaj lokoj.
Tamen, ne ĉiu rajtas paroli aŭtoritate kiel vi vidos poste.

Mi nun venas tamen al la funkciado de la protestantaj eklezioj.
Kristo estante la ĉefo, la kapo, la komunumo, la loka komunumo estas gvidata de la Sankta Spirito, kaj estrata de la Pliaĝuloj, Presbiteroj, kiujn la komunumo agnoskis kiel tiuj kiujn uzas la Spirito.
Kaj tiuj Pliaĝuloj de la komunumo agnoskas kelkajn personojn por prediki, proklami la Vorton kaj celebri la Sakramentojn, ĉar ili vidas en ili kapablon donitan de la Spirito.
Tio signifas ke, la pastoroj ne estas specialaj personoj, krom ke ili studis teologion. Ili ne ricevas specialan potencon. Iliajn taskojn povas fari iu ajn, kiun agnoskas la komunumo per la pliaĝuloj. En protestantismo, ne ekzistas pastroj, ne ekzistas sacerdotoj.
Fakte, por la Reformatoroj, la Eklezio povas esti difinita kiel : la loko kie estas bone predikata la Evangelio kaj ĝuste celebritaj la Sakramentoj. Kaj tiujn "bone" kaj "ĝuste" difinas la legado kaj kompreno de la Skribo.
Tiu unua difino rilatas al la videbla loka komunumo, sed la difino de la "universala" eklezio estas io tute alia. Ĝi estas esence "nevidebla", ĉar konata nur de Dio mem. Ĝin konsistigas la aro de la kredantoj, en kiu ajn komunumo ili troviĝas.

Do, se estas instancoj kaj reguloj por la funkciado de la loka komunumo, tute ne estas institucioj por la "universala" eklezio. Kaj instali tiujn ne havus sencon.
Kunlaboro, kunordigo, eblas, kompreneble. Komunaj vortoj, deklaroj al la homaro eblas ankaŭ. Sed neniu rajtas decidi por alia kredanto.

En protestantismo oni povas trovi analogiojn kun la tiel nomata "triobla ofico", t.e. diakonoj, pastroj kaj episkopoj, sed la signifoj estas efektiva malsamaj.
Unue, oni devas konstati, ke plej ofte en la Nova Testamento, la du oficoj de "episkopo" = inspektanto kaj de "presbitero" = pliaĝulo, kiu fariĝis pastro, (tiuj oficoj) estas interŝanĝeblaj.
En la Nova Testamento, la diakono estas la "sociala helpanto" de la komunumo.
La protestanta pastoro, kiu povus estis asimilita al la katolika pastro, estas kiel mi diris nur simpla kredanto, kiu studis teologion, kaj kies karismon oni agnoskis. La protestanta regiona prezidanto, aŭ inspektoro aŭ foje episkopo, ne estas la katolika episkopo. Li estas simple tiu, al kiu oni agnoskis didonitan kapablecon por administri eklezian distrikton, plejofte por tempo.
Fakte, la episkopa ofico de inspektado kaj unueco estas la ŝarĝo kaj respondeco de la grupo de la lokaj presbiteroj, pliaĝuloj, nomita en kelkaj eklezioj presbitera konsilantaro.
Kiam ĝi ekzistas, la administrado de nacia organizo (eklezio, federacio, ktp.) estas per reprezentantoj de la lokaj komunumoj kaj devenas de ili.

Alia elemento, kiu indikas malsamecon : la Diserva vestaĵo.
En katolikismo, ĝi indikas ke la portanto estis ordinita, ke tiu rajtas prave fari ritojn, kaj ne la aliaj.
En protestantismo, la nigra robo estas tutsimple universitata robo. Ĝi indikas ke la portanto studis kaj magistriĝis. Al portanto de la robo, la protestantoj agnoskas ke tiu predikas la Evangelion per la Spirito laŭ la Biblio, kaj same celebras la sakramentojn. Kaj tion li ankaŭ povas fari sen robo, ĉar li aŭ ŝi ne perdas la efikon de la studoj aŭ de la Spirito kiam li aŭ ŝi ne surhavas la vestaĵon.
Paralele, kiam pluraj protestantaj eklezioj uzas terminojn kiel ordini aŭ konsekri rilate al pastoroj, aliaj, kiel la mia, uzas la vorton agnoski. En Francio, la reformitaj pastoroj ne estas ordinitaj, ili estas agnoskitaj. Sed ankaŭ la pliaĝuloj, kaj aliaj respondeculoj same ricevas agnoskon pri specifa ofico.

Antaŭ ol konkludi, mi volas indiki al vi tri nuntempajn riskojn en protestantismo, riskojn rilatajn al la aŭtoritato de la Sankta Skriboj.

La unua risko estas troa aŭtoritato de la Biblia teksto, sen kompreno pri ĝia enkarniĝo, enhomiĝo. Kiam oni diras ke ĉio en la Biblio, ĉiu komo, ĉiu jod, estas Vorto de Dio, definitiva, oni iras al diktaturo de iu certa, fiksita kompreno, kiu ne povas esti diskutata. Ekzemple, kelkaj diras ke la mondon kreis Dio en la daŭro de ses tagoj, ke la virinoj ne rajtas prediki aŭ devas esti kapŝirmitaj. Tio estas absoluta senerarismo.

La dua risko estas resanktecigo de la pastoro, pro la persona karismo. Tiu bone parolas, lia prediko efikas, li eĉ kuracas malsanulojn. Kaj li parolas, kaj asertas, foje for de la kontrolo de la Sankta Skribo. Kelkaj pastoroj tiel vagas post iama sukceso. Tio estas absoluta karismismo,

La tria risko estas la troa graveco donita al la racio en la kompreno de la Skribo, ĝis la punkto ke fakte la racio estas la ĉefa decidanto, eĉ kontraŭ la teksto. Tio estas absoluta liberalismo.

Konklude, mi volas reveni al ekumenismo. Kaj tion mi faras per malĝoja aserto. Mi konstatas, ke de kelkaj jaroj, post multaj esperigaj jardekoj, ni alvenis al tiu kerno kiu restas kiel ŝtono, nome la problemo pri la aŭtoritato. Ĝi kondukas al nesolveblaj aferoj kiuj estas la ekleziologio, la naturo kaj la estrado de la Eklezio, sekve la naturo kaj roloj de la oficoj, kaj sekve la kompreno kaj rolo de la Sakramentoj, ĉefe de la eŭkaristio, ĉar rilate al bapto, preskaŭ ne plu estas problemoj. Preskaŭ.

Mi atendas la demandojn, kaj dankas pro la aŭskulto.

(Philippe Cousson)

Retour