TEOLOGIA DOKUMENTADO EN ESPERANTO?

 

En la katalogo de la libro-servo de UEA, la parto "Religio" enhavas 7 paĝojn el la 183 paĝoj. Oni povas konstati ke la religia parto en la eldonado en Esperanto restas marĝena. Paralele, trovi en bibliotekoj teologiaj esperant-lingvajn dokumentojn estas eĉ pli marĝena fenomeno.

 

En ĉi tiu teksto, mi volas rigardi kio estas la nuna stato de teologia dokumentado en Esperanto, kiel ĝi funkcias, kaj diskuti pri la prioritatoj kaj ebloj.

 

       I.      Teologia dokumentado

 

Unue, mi volas klarigi, pri kio temas. Antaŭ ol paroli pri teologia dokumentado, mi volas unue paroli pri dokumentado.

Dokumentado estas kaj la tuto da dokumentoj haveblaj (aŭ dokumentaro), kaj ankaŭ la maniero kaj tekniko kaj iloj aliri kaj pritrakti ilin.

 

  1. Dokumentado
    1. Dokumentoj

Inter la diversaj dokumentoj, eblas fari kelkajn distingojn, ekzemple laŭ la tipo de dokumento.

 


Dokumento-tipoj laŭ la komputila programo Library Master

 

Libroj :

Unuvoluma libro

Libro en serio

Editorita/tradukita libro

Plurvoluma libro

Plurvoluma libro unu-aŭtora

Periodaĵo

 

Artikoloj:

Artikolo en libro

Artikolo en plurvoluma libro

Enciklopedia artikolo

Revua artikolo

Magazina artikolo

Gazeta artikolo

Recenzo

Tradukita/represita artikolo en libro

Tradukita/represita artikolo en revuo

 

Aliaj presitaĵoj

Kolekto de nepublikitaj manuskriptoj

Mapo

Muzika partituro

Patento

Konferenca protokolo

Publika dokumento

Raporto

Tezo, disertacio, memuaro

Nepublikigita manuskripto

 

Ne presitaj dokumentoj

Artaĵo

Son-registraĵo

Video-registraĵo

Komputila programo

Interreta rimedo

Elektronika mesaĝo

Nepublikigita intervjuo

 

Tipo de dokumentoj laŭ la komputila programo BCDI3

 

Periodaĵo

Libro

Afiŝo

Broŝuro

Desegnaĵo

Diafolio

Diapozitivo

Disketo

Dosiero

DVD-Romo

Elektronika rimedo

Filmo

Fotografiaĵo

Foto-kompaktdisko

Interreta dokumento

KD-Romo

Kompakt-disko

Mapo

Mikroslipo

Multtipa dikumento

Plato

Sonbendo

Son-kasedo

Teko

Valizo, skatolo

Videodisko

Video-DVD

Video-kasedo

Vinil-disko

Alia tipo

 

Tipo de noticoj laŭ la komputila programo BCDI3

 

Artikolo

Ĝenerala notico

Tema dosiero

Kontribuaĵo

Kadritaĵo

Peco


 

Sed mi deziras enkonduki al vi alian tipologion, nome la distingon inter primara kaj sekundara dokumento.

La primara dokumento estas tiu dokumento, produktita originale. Ĝi povas esti fontoteksto, raporto pri esploroj, defendo de tezo, prezentado de problemo, ktp.

La sekundara dokumento, estas tiu dokumento, kiu ekzistas ĉar ekzistas primara(j) dokumento(j). Tiu sekundara dokumento povas esti kritiko, komento, analizo, sintezo, bibliografio, konkordanco, ktp. Sed kompreneble tiu sama sekundara dokumento povas fariĝi ankaŭ primara dokumento, estante mem kritikata, komentata, analizata, listita, ktp.

Ofte, por vidi la gravecon de dokumentoj, oni uzas la sekundarajn. Ĉu la dokumento estas referencita, citita, komentita, ktp.

Estas eĉ dokumentoj, kiuj komplete malaperis, sed kiuj estis restarigitaj dank' al sekundara dokumento. La plej konata ekzemplo estas "Kontraŭ la kristanoj" de Celsus, konata nur pro la citaĵoj de Origeno.

 

ii . Iloj por pritrakti la dokumentojn

Kiam temis nur pri libroj, oni instalis ilin sur bretoj. Poste, oni starigis katalogojn. Oni ankaŭ inventis klasifojn. Nun plej ofte uzataj estas tri ĉefaj en la mondo, uzataj ankaŭ en religiaj bibliotekoj : la LCC (klasifo de la Biblioteko de la Usona Parlamento), la Dewey (Decimala klasifo de Dewey), kaj la UDK (Universala Decimala Klasifo).


La klaso B de la LCC, pri filozofio, psikologio, religio

 

B -- Filozofio (Ĝenerale)

BC - Logiko

BD - Spekulativa filozofio

BF - Psikologio

BH - Estetiko

BJ - Etiko

BL - Religioj. Mitologio. Racionalismo

BM - Judismo

BP - Islamo. Baha'ismo. Teozophio

BQ - Budhismo

BR - Kristanismo

BS - Biblio

BT - Doktrina Teologio

BV - Praktika Teologio

BX - Kristanaj Denominacioj

 

La klaso 2 de la Klasifo de Dewey, pri religio

 

200 Religio

210 Natura religio

220 Biblio

230 Kristana doktrina teologio

240 Kristana morala kaj spirita teologio

250 Loka eklezio, kongregacioj

260 Teologio kaj socio, ekleziologio

270 Historio kaj geografio de la Eklezio

280 Kristanaj konfesioj kaj sektoj

290 Aliaj religioj

 

La nova klaso 2 de la Universala Decimala Klasifo, pri religio

 

2-1 Filozofio de religio

2-2 Tekstoj, fontoj

2-3 Personoj

2-4 Religia praktiko

2-5 Ceremonioj, ritoj

2-7 Religiaj organizo kaj administrado

2-9 Religia historio

21 Senskribaj religioj

22 Orientaziaj religioj

23 Hindiaj religioj

24 Budhismo

25 Antikvaj religioj

26 Judismo

27 Kristanismo

28 Islamo

29 Modernaj religioj


 

 

En la katalogoj, oni ankaŭ ordonis la slipojn laŭ temoj. Pro tio, oni konsistigis listojn de kapvortoj. En la tutmonda situacio, pri tio troviĝas iu problemo, nome la lingva problemo. Estas projekto de teologiaj bibliotekoj en Eŭropo, nomita ETHERELI ("European Thesaurus for Indexing in Religious Libraries), <http://www.theo.kuleuven.ac.be/beth/general.htm>, starigi plurlingvan liston de kapvortoj por indeksado de dokumentoj, kiu estus kongrua kun la ĉefaj en la mondo, nome la usona LCSH, la franca RAMEAU, la germana SWD. En la anglalingva teologia mondo ekzistas, pleje kongrua kun LCSH, la listo de ATLA. Tiuj kapvortoj estas ofte uzitaj plurnivele. Tio estas oni indikas la ĉefan kapvorton, kaj poste duanivelajn, kiel indikoj pri loko, tempo, aspekto, pritrakto.

Ekzistas alia tipo de listo de kapvortoj. Tiam tiuj nomiĝas deskriptoroj, kaj la listo nomiĝas tesaŭro. Ĝenerale, ili estas fakaj. Tamen ekzistas en Francio ĝenerala tesaŭro, uzita en la lernejaj bibliotekoj, Motbis, sed ĝi estas tre magra pri religio. La ĉefa diferenco estas ke en indeksado, la deskriptoroj, kiuj povas esti plurvortaj, estas ĉiuj uzataj samnivele.

En tesaŭroj (nune tio pli kaj pli validas ankaŭ por listoj de kapvortoj), la deskriptoroj estas organizitaj, per subterminoj kaj superterminoj, per asociaj terminoj, per nevalidaj terminoj.

Tiamaniere, tesaŭro povas simili al terminologio, sed temas pri du malsamaj aferoj, kvankam la simileco estas tre granda. Fakte, ĉefe la celo malsamas. Per terminologio, oni celas la produktadon de dokumentoj, la tradukon, la koherecon de la faka literaturo. Per tesaŭro, oni celas la indeksadon de dokumentoj por efikaj serĉo kaj retrovo.

La liston de kapvortoj estis uzitaj en tirkestaj sliparoj, nune ankaŭ en komputilaj sliparoj. Sed kvankam kelkaj uzis ilin en tirkestaj sliparoj, la ĉefa uzo de tesaŭro estas la perkomputila priserĉo, kombinante la deskriptorojn. Oni diras, ke indeksado per kapvortoj estas antaŭkunordigita, kaj per deskriptoroj postkunordigita. Aŭ ke la kombino de kapvortoj estas farita dum la indeksado de la dokumento, kiam la kombino de deskriptoroj estas farita dum la indeksado de la demando.

Kiel por konstrui terminologion, ekzistas reguloj, normoj, teknikoj por konstrui tesaŭrojn. Eĉ ekzistas komputilaj helpprogramoj.

Kiam temas pri komputilaj programoj, kompreneble ekzistas programoj por ordigi dokumentojn, por indiki la klasifon, la indeksadon, per kapvortoj aŭ deskriptoroj, por interŝanĝi donitaĵojn, por konstrui bibliografiojn. Nuntempe, preskaŭ ne plu ekzistas katalogado per kartonaj slipoj, sed plej ĝenerale per komputiloj. Do, ekzistas ankaŭ diversaj sistemoj por interŝanĝi referencojn. La plej konata estas la familio MARC, ĉefe INTERMARC kaj UNIMARC. Nune, pli kaj pli disvolviĝas la interŝanĝo per XML. Aliaj sistemoj funkcias.

 

iii . Uzantoj kaj fakuloj

La teologian dokumentadon uzas ĉefe du kategorioj da personoj, la ordinara kredanto, kaj la teologia fakulo. Kompreneble ofte la libro por fakulo ne estas legata de la ordinara kredanto, kaj same inverse, kvankam ekzistas multaj dokumentoj por ambaŭ, ankaŭ ĉar la fakulo povas esti samtempe kredanto. Pli specife pri teologiaj aferoj, ekzistas alia tipo de dokumentoj, nome la apologiaj, la propagandaj, la varbadaj, la libroj por evangelizi. Oni ankaŭ komprenas ke tiuj ĉi ne celas la fakulojn (tamen foje...).

 

iv . Elektronikaj dokumentoj

Nia moderna epoko alportis novan tipon de dokumentoj, ne materiaj, sed tamen ekzistantaj, kiujn oni devas pritrakti, temas pri la ttt-paĝoj. Tiujn oni retrovas per la ĝeneralaj serĉiloj, kiel la motoroj (AltaVista, Google), la repertuaroj (Yahoo), sed pli kaj pli ekzistas fakaj pordegoj. La ĉefa karakterizaĵo de tiuj dokumentoj estas ke ili ŝanĝiĝas, aperas kaj ankaŭ malaperas. Ilin oni ankaŭ devas pritrakti, priskribi, katalogi, indeksi, citi.

 

  1. PRI TEOLOGIO

i . Bazaj tekstoj

Plej ĝenerale, kiam temas pri religioj, ankaŭ pri teologio, la studobjektoj baziĝas sur aro da tekstoj, ĉu skribitaj, ĉu buŝaj. Ili kompreneble estas eldonataj kaj studataj, ofte tradukataj. Inter ili, kompreneble, troviĝas la Biblio.

 

ii . Komentoj, studoj

Tiujn bazajn tekstojn teologoj, komentariistoj, esploristoj, predikistoj studas kaj komentas, analizas kaj klarigas. Jen alia grava parto de la teologia dokumentaro.

 

iii . Studoj pri la sistemoj

Religioj disvolviĝis, evoluis en diversajn sistemojn, kiujn oni priskribas kaj studas, atakas kaj defendas. Ankoraŭ grava parto de la teologiaj dokumentoj.

 

iv . Praktika teologio

Al la kredanta komunumo, oni verkis librojn pri la maniero kompreni la mondon kaj vivi. Al la homoj kiuj zorgas pri la kredanta ŝafaro, oni ankaŭ parolas pri la maniero konduki la fidelulojn. Alia parto.

 

v . Apudaj studoj

Sed, la teologia literaturo ne restas sola, ĝi, kiel ĉiu akademia fako, estas ligita al aliaj fakoj. La teologia dokumentado ankaŭ interesiĝas pri tiuj dokumentoj, kiuj se ili ne rekte estas teologiaj, tamen tuŝas al la temo aŭ rilatas al ĝi.

 

vi . Populara kaj universitata eldonaĵoj

Ĉu la dokumento celas la ordinaran homon, ĉu la fakulon, kaj la enhavon, kaj la formon malsamas. Kelkaj universitataj bibliotekaj neglektas la popularan teologian literaturon, kaj fakaj verkoj foje estas preskaŭ konfidencaj. Sed vera teologia dokumentada servo devus pritrakti ĉiujn.

 

vi . Sekundaraj dokumentoj

Pri teologio ekzistas tipaj sekundaraj dokumentoj, ofte uzataj por studado de la bazaj tekstoj. Temas pri la konkordancoj, kiu indikas kie en la baza teksto oni trovas tiun ĉi vorton, pri la atlasoj, kiuj indikas kie proksimume aŭ ekzakte troviĝas tiu ĉi citita loko. Ekzistas ankaŭ ene de eldonaĵoj de la bazaj tekstoj oni indikas la "paralelojn", tio estas la aliajn lokojn en la baza teksto, kie estas pritraktita la sama temo.

 

II. Lingvoj

Kiam oni volas pritrakti kio okazus pri Esperanto, oni devas ankaŭ rigardi kio okazas kun aliaj lingvoj.

 

i . Libroj

Oni kompreneble povas esplori, en kiu lingvo estas eldonita la plej granda kvanto da teologiaj libroj. Sed estus ankaŭ interese esplori en kiu lingvo estas tiuj libroj plej ofte legataj. Trovi indikilon estas malfacile. La bibliotekaj katalogoj donas la plej grandan nombron al la propra lingvo. Eble bona solvo estus kalkuli la nombro de teologiaj bibliotekoj laŭ lingvoj. Tion mi ne faris. Sed mi prenis aliajn indikilojn pri aliaj dokumento-tipoj.

 

ii . Revuoj

Pri revuoj, mi prenos la liston de la revuoj indeksitaj de ATLA.

20

Afrikansa

4340

Angla

7

Ĉina

4

Dana

227

Franca

366

Germana

89

Hispana

9

Islanda

55

Itala

8

Nederlanda

5

Norvega

23

Plurlingva

19

Portugala

11

Sveda

 

La nombro laŭ lingvoj de indeksitaj artikoloj en la montro-KDRomo de ATLA, 1998.

 

 

iii . Elektronika reta eldonado

Mi serĉis per la motoroj Yahoo kaj Google la vorton teologio en diversaj lingvoj, specifante ke mi volas dokumentojn en tiu sama lingvo. Jen la rezultoj.

Nombro da trovitaj retaj paĝoj pri teologio

 

lingvo

Google

Yahoo

serĉvorto

angla

1340000

2140000

theology

germana

159000

144000

theologie

franca

93500

87800

théologie/theologie

itala

63600

62300

teologia

hispana

110000

101000

teologia

kataluna

3080

2950

teologia

nederlanda

35000

33600

teologie/theologie

hungara

309

437

teologie/theologie

esperanto

442

180

teologio

 

Por ĉiu lingvo mi serĉis la indikitan vorto(j)n specifante la lingvon. Por Esperanto, mi indikis la vorton kaj ĉiujn lingvojn (ĉiuj trovitaĵoj ŝajnas esti en Esperanto).

 

iv . Citaĵoj

Esploron, kiun mi ne faris, certe donos ankaŭ interesan rezulton : en la teologiaj studoj, kalkulado de la lingvoj de la cititaj dokumentoj. Tio indikos, kiu lingvo estas ankaŭ legata kaj konsultata krom la propra. Sed mi supozas (por kontroli, se iu volas), ke la rezulto similas al tiuj du supraj, nome supereco de la angla.

 

III. Esperanto?

  1. Kio ekzistas en Esperanto

La esperantistoj ne atendis mian artikolon por eldoni teologiajn dokumentojn en Esperanto, feliĉe. Ni trarigardu tion, kio ekzistas. Mi ne pretendas al kompletaj informoj, simple citos ekzemplojn.

 

i . Bazaj tekstoj

Kompreneble, de la komenco, la kristanoj volis eldoni la Biblion, kaj en tio multe helpis la fakto, ke estante Judo, Zamenhof mem tradukis la por kristanoj Malnovan Testamenton. Kaj ĝis nun tiu traduko nur minimume korektita daŭre estas uzata. La Biblion kompletan, post traduko ankaŭ de la Nova Testamento, eldonis Britoj en 1926.

En la postaj jaroj, aperis ankaŭ tradukoj de antikvaj tekstoj kristanaj aŭ utilaj al la kompreno de la bibliaj tekstoj. La nuna plej fekunda tradukisto el antikvaj lingvoj kaj eldonisto estas Gerrit Berveling.

Antaŭnelonge (unue en 1996), la usonano Jerald Veit aperigis broŝuron kun elekto de bibliaj tekstoj, 365 tagoj el la Biblio.

 

ii . Liturgiaj eldonaĵoj

De la komenco de la Esperanto-renkontiĝoj, la kristanoj volis havi Diservojn, kaj por tio, ili pretigis liturgiajn tekstojn, sed laŭokaze, en pli malpli oficiala kaj presita formo. Poste venis pli firmaj dokumentoj. Ĉar protestantoj ĝenerale preferas kanti ol legi oficialajn tekstojn, aperis en 1971 Adoru Kantante, kolektiva verko, kiu ankaŭ sin apogis sur antaŭaj eldonaĵoj kiel la brita Himnaro Esperanta. De la katolika flanko, estas la interesa historio de la pola liturgia libro Ni vivu laŭeble plej bele, eldonita kaŝe nokte sub komunisma reĝimo en 1985. Diversaj meslibroj, aŭ pli ĝuste mesbroŝuroj estis eldonitaj antaŭ ol la oficiala Meslibro, en bela ruĝa dika libro. Kaj la kulmino de tiu liturgia laboro estas la eldonado de la ekumena Diservo-libro, nome Adoru en 2001, editorita de ĉefe tri personoj, Albrecht Kronenberger, Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn.

 

iii . Revuoj

En la teologia dokumentado, tre gravas la periodaĵa eldonado. Ankaŭ en Esperanto. La nombro da presitaj paĝoj pri religio, pri kristana religio, alte superas en revuoj tiu en libroj. Tamen, oni devas noti ke la plejparto estis eldonita de la du ligoj, KELI de protestanta flanko kaj IKUE de katolika flanko. Ekzistis kelkaj revuoj de persona iniciato, kiel Kristana Revuo (1927-1929), aŭ Evangeliaj Kajeroj (1987-1996). Oni ankaŭ devas noti, ke en tiuj revuoj troviĝas multe pli da enhavo je populara nivelo ol je teologia faka nivelo. Kaj ĝuste tiuj fakaj revuoj, en aliaj lingvoj, konsistigas la plejparton de la monda teologia dokumentaro. Sed, ni devas forgesi ke dum periodo (1964-1985) vivis Biblia Revuo, kiu ĝuste ekzistis en tiu tavolo.

 

iv . Fakaj eldonaĵoj

Ĉu esploristo, ĉu teologo aperigis ion en Esperanto pri teologio? Tio estas grava demando, kaj krom en Biblia Revuo, kaj kelkaj aliaj aferoj, la respondo ĝenerale estas : ne! Aperis kelkaj broŝuroj de Gerrit Berveling, aŭ La fundamento de la Kristanismo de Piero Ottaviano. Aldonebla estas la eldonado de protokolo de Ekumena Kongreso en Dalfsen (1981), En la lumo de la Biblio (1982). Tibor Papp eldonis kelkajn broŝurojn el hungaraj teologoj. Mi certe forgesas kelkajn.

Oni devas mencii ankaŭ iun, kiu ne troviĝas en la kristanaj rondoj, sed kiu verkis kaj eldonis kelkajn broŝurojn, kiuj estas notindaj, André Cherpillod.

 

v . Propagando, varbado

Tio estas granda parto de la eldonado de kristanaj esperantistoj, ĉu tio celas al ne-esperantistaj kristanoj, ĉu al ne-kristanaj esperantistoj. Al tiuj lastaj estis direktitaj la eldonaĵoj kaj agado de Esperanto-Misio. Kompreneble, kiam oni direktas sin al ne-esperantisto, oni ne verkas en Esperanto, kvankam ankaŭ ekzistas tiaj libroj. Internacia Lingvo en Eklezio kaj mondo de Jerzy Korytkowski (1976) apartenas kaj al fakaj studoj, kaj al varbaj. Ankaŭ same pri la nun tradukita en plurajn lingvojn Esperanto, la nova latino de la Eklezio de Ulrich Matthias (1999 originale en la germana).

 

vi . Sekundaraj dokumentoj

Al tiu kategorio apartenas la diversaj terminaroj. Pluraj aperis en revuoj, kiel ekzemple en Dia Regno (1967-1974), aŭ en Biblia Revuo kiu poste fariĝis libro (1984). Antaŭe aperis ĉe la sama eldonejo IABO, la Terminaro por bibliaj studoj (1973). En pluraj broŝuroj aperis la Katolika terminaro, ekzemple Esperanto-français, en 1968. Por italoj aperis la Dizionarietto religioso en 1982, de IKUE. Mi ne citas ĉiujn.

Alia tipo de sekundaraj dokumentoj teologiaj estas la bibliografiaj verkoj. En tiu kategorio elstaras la katalogo de Karl-Olof Sandgren, Religia literaturo en Esperanto, unue eldonita iom post iom per apartaj folioj, kaj libroforme editorita de Leif Nordenstorm en 1994. Ĝi listas ne nur la librojn, ankaŭ artikolojn aŭ faldfoliojn, ne nur en Esperanto, ankaŭ pri Esperanto rilate al religio. Kompreneble, oni povas serĉi ankaŭ en la diversaj katalogoj de la bibliotekoj (Aalen, Vieno, Lodz, ktp) por trovi teologiajn referencojn.

Estas interesa historiaĵo. En epoko malpli liberala (1950), la katolikoj eldonis libron La katolika librelektilo, kies celo estis ne bibliografia, sed preskriba, tion oni povas legi, kaj tion ne.

Rilate al listo de kapvortoj aŭ tesaŭro aŭ klasifo, nenio estis publikigita laŭ mia scio. M.C. Butler ne listigis la religiajn temojn en sia Klasifo de Esperantaj temoj, kiu estas evoluo de la tiutempa UDK (1950).

 

  1. Roloj en la uzo de Esperanto

i . La ligoj

Kiel videblis, la ligoj havis gravan rolon en la teologia eldonado, rekte aŭ malpli rekte, por la Biblio, la kantlibroj, la Diservo-libroj, la revuoj, kaj kelkaj aliaj. Tamen, la ĉefa celo de KELI kaj IKUE estas la uzo de Esperanto, do temas pri praktikaj eldonaĵoj, por uzo dum kongresoj, kunvenoj, kaj por interna vivo. Ili ne havas rektan akademian perspektivon. La sola escepto estis IABO, Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj, kiu eldonis i.a. la revuon Biblia Revuo (1964-1985), kaj la vortaron Biblia Vortaro (1984). Sed tiu faka asocio endormiĝis.

 

ii . Individuaj iniciativoj

Mi jam parolis pri la granda laboro de Gerrit Berveling, per eldonado de studoj kaj de tradukoj el klasikaj tekstoj.

La Evangeliaj Kajeroj ankaŭ estis provo miaflanke agadi tiudirekten, sed la disdono restis tre magra, kaj la revuo haltis (provizore?) post 9 numeroj.

Alia granda iniciativulo estas Bernhard Eichkorn. Mi citas i.a. la eldonaĵojn Sabat-dimanĉa breviero, lia grava rolo en la eldonado de Adoru, kaj, sed tio ne rilatas rekte al mia temo, de Ökumenische Esperanto-Forum. En la ĉirkaŭo eldonas ankaŭ religiajn librojn Armin Gmeiner.

Estis ankaŭ dum periodo Fr-ino Theotima Rotthaus kaj ŝia Biblio-kompaso. Ankaŭ eldonas foje pri teologio Kazimierz Leja.

 

iii . Instituciaj?

Krom la ligoj, ĉu establiĝis en Esperanto institucioj teologiaj, kiuj kapablus instigi al teologiaj esploroj kaj al teologia eldonado? Mi jam parolis pri la estinta IABO. Ĉu estus utila starigi tian institucion? Eble, apud la ligoj.

 

  1. Por kiu celo teologia dokumentado en Esperanto?

Ene de la Esperanta movado, ni konas la argumentojn por uzo de la internacia lingvo. Mi provos analizi kelkajn, por kontroli, ĉu ili validas.

 

i . Ideologia : lingva egaleco?

Mi ne trakribris la teologiajn publikaĵojn, sed mi povas facile veti, ke la proporcio de cititaj verkoj laŭlingve similas al la proporcio de publikigitaj verkoj, eĉ ke ĝi akcentas la diferencon inter la plej grandaj lingvoj, kaj inter ili la plej plej uzata, nome la angla, kun la aliaj lingvoj. Mi povas supozi, ke se iu hungara teologo, kiu volas publikigi sian laboron, se li volas ke ĝi estu konata, publikigas ĝin en la angla, aŭ eble la germana aŭ la franca, sed ne en la hungara. Eldonita en la hungara, eĉ se lia verko estas bone referencita, ĝi tamen ne povos esti legata de la averaĝa studento aŭ esploristo. Ĉu la uzo de Esperanto povos ekvilibri la aferon? En tio ke ĝi ne alportos pli da akvo al la riverego, jes. Sed, ĉu la verko estos pli legata. Eble pro la dua argumento.

 

ii . Praktika : lingva facileco?

Tradicia argumento ankaŭ. Malgraŭ ke tamen oni devas lerni ĝin, ni ĉiuj scias ke lerni Esperanton estas multe pli facile ol lerni alian lingvon. Kaj sekve estas pli facile aliri al teksto verkita en Esperanto, ol al teksto verkita hungare aŭ pole (pardonu, ke mi prenis tiujn ekzotikajn ekzemplojn!). Tiuj argumentoj ŝajnas validaj, sed ĉu konvinkaj?

Sed, se iu esploristo volus publikigi en Esperanto, kiu faros tion? Ĉu ekzistas iu faka teologia revuo? Ĉu ekzistas iu akademia eldonisto?

 

iii . Komunuma : studanta komunumo

La akademia laboro okazas inter komunumoj, kun ĝiaj diversaj skoloj kaj rendevuoj, kolokvoj kaj revuoj, kaj nuntempe lokoj sur la reto por diskuti. Se tia komunumo ekzistus en Esperanto, ĝi povus fariĝi la fandejo de teologia eldonado. Oni povas aldiri al mi, ke tia komunumo ekzistas en la formo de la ligoj, de la kongresoj, de la ligaj revuoj. Sed tamen, mi ne pensas, kiam oni rigardas la partoprenantojn de niaj rendevuoj, ke temas pri stud- kaj esplor-komunumo. Niaj influoj kaj retoj ne atingas sufiĉe la fakajn mediojn, ĉar niaj membroj ne enestas, aŭ nur kelkaj individue.

 

  1. Kiujn prioritatojn?

i . Terminologio

Mi jam citis kelkajn terminologiojn kiuj rilatas al teologio. Al tiuj mi devus aldoni tiun de Erich Quentin, germana/esperanta, multobligita, eldonita de Oekumische Liga e.V. (1963), kaj tiun de Christian Bertin, franca/esperanta, en provizora eldono 2002.

En la agendo de la Esperantista kristanaro certe devas esti kunigo de la jam aperintaj terminaroj, kun la helpo de la diversaj plurlingvaj terminaroj (ekzemple de la Ekumena Konsilantaro).

 

ii . Klasifo

Mi ne pensas, ke utilus starigi propran klasifon Esperantlingvan pri teologio. Kio povus esti eble interese, estas esperanta versio de la nova Universala Decimala Klasifiko por la klaso 2.

 

iii . Tesaŭro aŭ listo de kapvortoj

Estis mia ideo starigi plurlingvan tesaŭron kun esperanta versio. La laboro postulas multan tempon, kaj multpersonan kunlaboron. Eĉ la Eŭropa Asocio de Teologiaj Bibliotekoj volis starigi tian (fakte liston de kapvortoj), kaj provizore haltis. Tiu projekto restas ebleco. Tamen, oni ne devas ignori la aliajn provojn en tiu direkto de diversaj plurlingvaj institucioj. Ĉu eble kunlabori?

 

iv . Bibliografio

La gravan laboron de Karl Olof Sandgren oni devas daŭrigi, eble eĉ pli analizi la diversajn aperintaĵojn.

 

v . Faka eldonado

Por eldoni fakajn teologiajn librojn, oni devas havi inter ni aŭtorojn, aŭ almenaŭ tradukistojn. Certe ili ekzistas, sed ĉu ili pensis, ke estus interese publikigi (ankaŭ) en Esperanto? Kaj kiu eldonos? Ĉu ankoraŭ privatuloj? Ĉu la ligoj?

 

vi . Estiĝo de studanta komunumo

Kunigi la esperantlingvajn teologojn estas necesa ĝermo de faka dokumentaro en Esperanto. Kiel eblas konsistigi tiun komunumon?

La ligaj kongresoj, de KELI aŭ IKUE, se en ili partoprenas teologoj, ne estas kunvenoj pri teologio. La prelegoj prezentitaj en ili povus fariĝi bazo, sed, krom unu fojon (Dalfsen), ne estis uzitaj kun tiu celo.

Multaj fakoj, esploraj, akademiaj, vivas dank' al eldonado, revuoj, interretaj rilatoj, sed ankaŭ dank' al kunvenoj, konferencoj, kolokvoj, kies protokoloj fariĝas gravaj. Ĉu tio eblas estas demando rilate al la pli-malpli fakuloj en Esperantio.

 

  1. Ĉu eblas?

Jen la demando. Jen la rigardo al la estonto. Kiuj estas niaj fortoj? La ligoj, kies anaro maljuniĝas, kies buĝetoj estas preskaŭ komplete direktitaj al eldonado de revuoj kiuj stagnas rilate al abonantaro, kiuj devas forte strebi por helpi al eldonado de Diservo-libro aŭ de la Biblio, havas jam sufiĉe por fari. Se vi pensas min pesimisma, diru tion al mi.

La individuoj, estas liberaj por agi, sed ne ĉiam facilas kunordigi la fortojn. Kaj iliaj rimedoj havas certajn limojn.

Starigi novan, fakan asocion, institucion, laŭ la modelo de la dormanta IABO, estas hipotezo. Kiel? Ĉu eblas? Tie troviĝas laŭ mi la ŝlosilo de la ekzisto de teologia dokumentado, de eldonado de primaraj dokumentoj, kaj de sekundaraj dokumentoj.

Tamen, restas la alia demando : ĉu utilas? Ĉu ne jam tro malfrue? Ekzemple, kvankam ĝi estas en la angla, estus stulte kaj pretendeme eldoni konkurencon al la katalogo de la teologiaj artikoloj kiun eldonas la usona ATLA. Ni devas trovi nian neston, nian utilan lokon en tiu teologia dokumentada mondo.

Tiujn demandojn mi volas lasi al la legantoj. Fakte la konkludo apartenas al ni ĉiuj. Kiun teologian dokumentadon ni volas kaj povas havi en Esperanto?

 

Bibliografio :

"American Theological Library Association."

[http://www.atla.com]

 

Burkhardt, Adolf. En la lumo de la Biblio : Kristanoj fronte al nuntempaj problemoj: Paco, Ekumenismo, Roloj de Virino. Prelegoj el la 5a Ekumena Kongreso IKUE-KELI en Dalfsen, NL, 1981.. Roma : IKUE-KELI, 1982. 48 p.

 

Butler, Montagu C. Klasifo de esperantaj temoj. Bergen op Zoom : E.S.A.E., 1950. 144 p.

 

Dizionaretto religioso italiano-esperanto.. Roma : IKUE-centro, 1982. 187 p.

 

Downes, W. J.. ; Sandgren, Karl Olof. "La Biblio en Esperanto. Kronikoj pri la ekesto de la t.n. Brita Biblio, represitaj el Dia Regno. :." . Hallsberg: Esperanto-Misio, 1987. 24 p.

 

Ecumenical terminology = Terminologie oecuménique = Ökumenische Terminologie = Terminologia Ecuménica. Genève : World Council of Churches, 1975. XV, 564 p. ; 15 x 21 cm

 

Esperanto-katalogo. Rotterdam : UEA, 2001. 189 p.

 

Gregor, Douglas Bartlett. La Zamenhofa teksto de la malnova testamento. Coatbridge : Kardo, 1988. 11 p.

 

"The International Council of Associations of Theological Libraries." [http://www.theo.kuleuven.ac.be/beth/general.htm].

 

Lake Placid education foundation ; Béthery, Annie. La Classification décimale de Dewey : présentation, suivie d'un abrégé de la première version intégrale française. Collection Cercle de la librairie, no. 2.. Paris : Cercle de la Librairie, 1976. 207 p.

 

Ottaviano, Piero. La fundamentoj de la kristanismo. Trad. Armando Zecchin.. Torino : Didaskaleion, UECI, 1999. 291 p.

 

Paruzel, H. ; Wojtakowski, E. Biblia vortaro.. Ravenna : IABO, 1984. 830,XVII p. : il.

 

Portmann, Doug ; Koralo. Biblioteka terminaro. Beijing : Fremdlingva eldonejo, 1989. 239 p.

 

Quentin, Erich. Kristana-Evangelia Terminaro.. Delmenhorst : Oekumenische Liga, 1963. 52 p. ; multobl.

 

Rust, George ; Broadribb, Donald. Terminaro por bibliaj studoj. Ravenna : IABO, 1973. 79 p.

 

Sandgren, Karl-Olof ; Nordenstorm, Leif. Religia literaturo en Esperanto. 2-a. Boden : Nordenstorms, 1994. 136 p.

 

La sankta Biblio : malnova kaj nova testamentoj tradukitaj el la originalaj lingvoj. London, Edinburgh : Brita kaj Alilanda Biblia Societo, Nacia Biblia Societo de Skotlando, 1972. 771, 225 p.

 

Smeehuijzen, J. F. La katolika librelektilo. Bergen op Zoom : E.S.A.E., 1950. 56 p.

 

Suonuuti, Heidi. Terminologia gvidilo.Nordterm, no. 8. Trad. Sabine Fiedler. Helsinki : Tekniikan Sanastokeskus ry, 1997; repr., Rotterdam : UEA, 1998. 38 p.

 

Veit, Jerald T. 365 tagoj el la Biblio en Esperanto. . Milwaukee (Wi) : Kristana Inform-Centro, 1996. 43 p.

 

Van Slype, Georges. Les langages d'indexation : Conception, construction et utlisation dans les systèmes documentaires. Paris : Editions d'Organisation, 1987. pp. 42-147.

 

Wannemakers, H.-G. ; Huberteno, P. Katolika terminaro : Esperanto - français. Serio de I.K.I., no. 18. Tilburg : Internacia Katolika Informejo, 1968. 56 p.

 

Werner, Jan. Terminologia kurso : Manlibro eldonita por la kurso okazigita de Esperanto-rondeto de la sindikata klubo en Roudnice nad Labem kaj de la scienc-teĥnika sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1986-09-1/5. Roudnice nad Labem : Sdruzeny klub ROH, 1986. 88 p.

(Philippe Cousson)

Retour