Prybilina, 3an aŭgusto 2008

Mateo 28 : 18-20

Karaj gefratoj,

Fine de tiu kongreso, mi devas lasi al vi mesaĝon de foriro, alvokon por nova jaro, novaj semajnoj. Sed ne tio efektive estis la kaŭzo de la elekto de tiu ĉi teksto.

Fakte, dum kunsido de la konsilantaro de mia eklezia komunumo, la pastoro elektis ĝuste tiun tekston, kaj vekis mian intereson rilate kelkajn vortojn. Mi do studis ĝin, kaj volas dividi kun vi tion, kion mi trovis. Kaj tio taŭgas kun la nuna momento.

Tiu ĉi teksto situas en la lasta ĉapitro de la Evangelio laŭ Mateo. Jesuo mortis sur la kruco, estis entombigita, kaj jen, li ne plu estas en la tombo, eĉ li aperis al siaj disĉiploj. Kaj tiam, li sendis ilin. Multaj kristanoj nomas tiun perikopon : la granda komisio. Por ili, tio estas LA tasko de la Eklezio. El ĝi fontas la du grandaj misiaj epokoj de la Eklezia historio, tiu en la komencaj jarcentoj, kaj tiu en niaj jarcentoj.

En la centro de tiuj tri versikloj troviĝas la kerno de tiu komisio, sed ĝi aspektas ne tiel kutime, kiel oni pensas. Simple pensu en viaj kutimaj tradukoj, kaj denove aŭskultu la Esperantan version, sufiĉe proksima al la originala greka : "Disĉipligu ĉiujn naciojn".
Tio ne estas : "el la homoj el ĉiuj nacioj, trovu kelkajn kaj faru el ili disĉiplojn", tio estas : "ĉiujn naciojn vi disĉipligu, vi faru ilin disĉiplojn". Mi estis tiel alkutimiĝinta al la tradicia traduko, ke mi ne bone komprenas, kion povas signifi tiuj vortoj "disĉipligu ĉiujn naciojn". Mi do restas kun demandosigno.

Ni iru do al aliaj elementoj en la teksto. Unue en la konstruado. Oni trovas kvar prezencajn participojn, ne ĉiujn tiel tradukitajn, kaj eĉ kvin se oni aldonas la antaŭan versiklon.
v. 17 : vidante lin
v. 18 : alproksimiĝante
v. 19 : irante kaj baptante
v. 20 : instruante.

Ili estas etap-ŝtonoj en la teksto.
La disĉiploj vidas Jesuon, kaj ili adorkliniĝas kaj/aŭ dubas.
Jesuo alproksimiĝas, por paroli al ili.
Kaj jen, la komisio en tri etapoj :
irante
baptante
instruante.

Stranga ordo de evangelizo : unue iri : tio estas komprenebla. Neniu ebla kontakto sen aliro al la alia.
due : bapti. Tiel? Dekomence? Sen preparo?
trie : instrui. Poste? Instrui post bapto, kaj ne antaŭ? Kaj kio pri katekizo? Kio pri preparo de bapto?
Aŭ eble, tio ne estas tempa ordo?

Vi nun povas kompreni, ke tiu teksto vekas multajn demandojn. Kaj tio ne estas la fino.
Venas nun la tradicia liturgia formulo de bapto : "en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito". Vi tamen tuj notu etan diferencon kun nia teksto, kie ankaŭ la Esperanta traduko estas bona : "en la nomoN de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito". Oni do NE ricevas la komision bapti anstataŭ la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, aŭ nome de ili, sed bapti en iliajn nomojn. La nomoj de la Triunuo estas do kiel bapta akvo.

Kelkaj komentistoj diris, ke tio certe estas liturgia formulo posta al la unua redaktado de la teksto, kaj ne apartenas al ĝi, sed ĝi ne mankas en la plej bonaj manuskriptoj, kiel ofte okazas por similaj aldonoj de partetoj. Ŝajne do, ĝi efektive apatenas al la teksto, kvazaŭ dekomence.

Malpli da demandoj vekas la posta rimarko : la vorto "ĉiu" estas uzata kvarfoje en tiuj kelkaj versikloj :
ĉia aŭ ĉiu aŭtoritato aŭ potenco
ĉiuj etnoj, ĉiuj nacioj
ĉio kion mi ordonis
ĉiuj tagoj.
La Evangelio ne estas parta, ĝi estas kompleta. Ĝi ne koncernas parton, ĝi koncernas la tuton.
Kaj la komisio lasita de Jesuo ne estas parta, ĝi rilatas al ĉio.

Pli, kiam oni rigardas la rolon, prenitan de Jesuo en tiu teksto, en la komenco kaj en la fino oni vidas ke Jesuo regas kaj akompanas en ĉiuj lokoj kaj en ĉiuj tempoj : en la ĉielo kaj sur la tero, ĉiujn tagojn ĝis la kompletiĝo de la tempo, ĉie kaj ĉiam.
La Evangelio estas ĉio, ĉie kaj ĉiam, por ĉiuj.

Bone, interesaj rimarkoj, instigaj demandoj, kaj nun? Kaj ni? Kiel ĉi tiu teksto povas aplikiĝi al ni hodiaŭ, kiam ni estas baldaŭ irontaj al niaj hejmlokoj, al niaj hejmaj eklezioj?

La Sinjoro estas ĉi tie, kaj diras al ni:

Disĉipligu vian nacion, vian etnon. Kia tasko! Tro granda! Sed ĉu ne Jesuo ricevis ĉiun potencon, ĉian aŭtoritaton? Tion li klarigis al ni.

Irante: ni baldaŭ vojaĝos, ni baldaŭ alvenos, ni baldaŭ ĉeestos niajn vivkomunumojn.
Sed, kiam ni estos alvenintaj, ĉu ni restos hejme, endome, sen iri al aliaj homoj? Se ni ne iras al la pordoj, al la renkontejoj, kiel ni povus obei la lastan komision?

Baptante: se ne ni mem baptas efektive per akvo, ĉu ni vere baptas en la nomon de la triunua Dio? Kiamaniere ni vivas meze de la aliaj portante al ili tiun triunuan nomon de nia Dio? Ĉu el nia vivo ŝprucas, fontas la neelĉerpebla fonto de la amo de Dio? Ĉu nia vivo, fido, espero povas iamaniere bapti per radioj de Dia amo? Ĉu tiun ĉi nomon ni parolas, aŭ ĉu ni silentas ĝin?
Ni ne havas la imperiestran aŭtoritaton de Karlo la Granda, kiu amase baptis armeon da paganoj, sed ni havas la aŭtoritaton de nia Sinjoro por bapti, akvumi lian nomon, en lian nomon.

Instruante: nur tiu kiu ricevis, nur tiu kiu estis instruita, povas instrui. Kaj instruas nin la Sinjoro, se ni aŭskultas lin, kaj serĉas pri liaj vortoj. Kaj kion instrui? Observi kion li ordonis al ni. Unua afero estas kompreni, serĉi, kion signifas tio, kion li diris al ni, kaj kompreni kiel apliki tion ĉi en nia propra vivo. Nur poste oni povas instrui tion. Tio estas bona logiko. Sed tamen, ne tion li diras. Ĉar fakte, ni ne devas atendi fariĝi perfekta por instrui. La ordono estas instrui, do instrui laŭ nia kompreno, laŭlonge de nia kompreno. ne nur tiu kiu bone komprenis devas instrui, sed ĉiu disĉiplo, kiu komprenis ke ekzistas ordonoj por observi, kiu serĉas pri ili, kaj kiu volas vivi ilin.

Poste venas la difino precize de tio, kio estas tiuj ordonoj, sed tio ne estas la temo de tiu teksto. Mi simple volas rememorigi ke en tiu evangelio troviĝas la Prediko sur la monto, kiu povas helpi por kompreni, kiuj estas tiuj ordonoj.

Kompreneble, tiu Granda Komisio estas por la tuta eklezio : irante, baptante, instruante disĉipligi la naciojn.
Sed ĝi estas ankaŭ por la unuopa kristano renkonti la alian por, en la potenco kaj protekto de la Sinjoro, dividi la fidon, la amon kaj la esperon en nia Dio.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour