Strasburgo, 6an de aŭgusto 2015

Jesaja 55:1

Karaj gefratoj

Dum ĉi tiu semajno ni aŭdis pri akvo, pri la akvo kiun ni ricevas el fonto kiu estas Jesuo mem.
Ni ankaŭ lernis ke ni povas, ke ni devas ankaŭ rigardi, aŭdi kaj serĉi la akvon kiu ŝprucas el niaj fratoj en Kristo, kiun ili redonas el tio kion ili ricevis de Kristo. Estas inter ni diferencoj. Tio estas evidenta. Sed tio kio estas fundamenta estas kio estas komuna, nome Kristo, la fonto de viva akvo.

Mi volas lasi al vi kiel moton post la kongreso ĉi tiun unuan versiklon de la 55a ĉapitro de la libro de la profeto Jesaja.

"Donu al mi trinki" diris Jesuo. Li certe bone konis ĉi tiun versiklon, same kiel la aŭtoro de la Evangelio laŭ Johano, kiu ajn li aŭ ili estas.
Kiam oni vidas ĉi tiun renkonton inter Jesuo kaj la Samarianino, oni nepre devas reteni en la kapo tiun profetan vorton.

Kion do diras la versiklo ?
Unue: ĉiu estas invitata. Ĉiu, ĉu vere? Fakte estas unu kondiĉo: esti soifanta. Tiu kiu ne soifas ne serĉas akvon, kaj speciale ne iras sub la varma tagmeza suno por ĉerpi akvon. Tiu prefere restas en la freŝa ombro.
Ne sufiĉas eĉ esti soifanta. Oni devas agnoski ĉi tiun staton. Oni devas agnoski ke al oni io mankas, ke la kompleton por bone vivi aŭ por nur simple vivi oni ne havas. Oni devas agnoski ke oni dependas de io ne posedata, ke oni dependas de iu de kiu oni povas ricevi.

Kaj la teksto insistas. Vi, kiuj ne havas monon. Mono, krom ke ĝi povas fariĝi idolo, celo de vivo, neniam atingebla celo, ĝi povas ŝajnigi ke oni havas ion. Kiam oni kalkulas nur kun la mono kiel rimedo por vivi, plensufiĉa eĉ garantia por vivi, por bone vivi, tiam oni ne kapablas ricevi la valoron de tio kio estas senpage donacita.

Tio signifas ke sin apogi sur siaj propraj meritoj ne validas, valoras nenion. Tiu sinteno malhelpas la riĉecon de tiu senpaga viva akvo. Se vi nepre volas trinki el via propra akvo, la senpaga vivakvo ne estas por vi.

Ne nur oni pretendas akiri al si la akvon, oni ankaŭ pretendas akiri al si pravecon. Tiu kiu per siaj faroj, diroj aŭ pensoj pretendas al praveco komplete trompas sin mem kaj sekve ne estas soifanto, spirite soifanto. Inverse, tiu ĉiama soifanto, kiu denove kaj denove provas al si mem gajni pravecon per faroj, diroj aŭ pensoj, same eraras pri si mem.

La vera soifanto estas tiu kiu scias ke li ne havas monon, meriton, kvaliton, krom esti soifanto. Tiu venu al la akvo.

Kiam la popolo estis en la dezerto kaj apogis kaj plendis, Dio indikis al Moseo kiel havigi al la popolo akvon el unu roko. La novtestamentaj aŭtoroj komprenis, interpretis ke tiu roko estis Kristo, la fonto de viva akvo.
Kiel Jesuo estis batita ĝis la morto, Moseo devis bati la rokon por ke la akvo venu.
Sed vi eble memoras la sekvon. Dio diris al Moseo ke venontafoje li devos simple paroli al la roko, sed li denove frapis la rokon. Tio estas por ni indiko ke la oferdono de Jesuo sur la kruco unufoje estas plensufiĉa. Jesuo estas nia fonto de akvo. Necesas nur fidi lin, paroli kun li. Malhelpas denove frapi lin. Sensenca estas frapi nin mem. Sen mono, sen pago.

Krome, tiu teksto kiu direktiĝas al la soifantoj, al la soifantoj kiuj konscias pri sia stato, estas ankaŭ listo de ordonoj: iru al la akvo, iru, aĉetu kaj manĝu.
Al la soifantoj estas la invito al satiĝo, al sensoifiĝo, estas invito, forta invito al partopreno en tiu manĝado kaj trinkado. Oni ankaŭ povas utiligi ĉi tiun tekston dum Sankta Manĝo. Ĝi do iamaniere estas ligilo inter nia temo kaj la sakramento.

En ĉi tiu versiklo oni ne nur akiras akvon, sed ankaŭ vinon kaj lakton. Vino kaj lakto estas indikoj pri la fekundeco, pri la riĉeco de unu lando, de unu tero. La promesita tero antaŭ la konkero estis priskribata kiel tero kie fluas lakto kaj mielo.

La akvo kaj la aliaj riĉaĵoj estas ricevitaj. Oni devas kompreni ke ne dank'al mono, ne dank’ al persona laboro aŭ dediĉo oni ricevas nutraĵon. Sed tion oni akiras grace, senkoste, senpage, sen streboj.

Jesuo diris: donu al mi trinki, sed estas li kiu provizas la akvon, la vivakvon por tiuj kiuj soifas.
Kvankam la pano ne estas menciata en ĉi tiu teksto ni povas senprobleme apliki al ĝi la saman principon. Ho vi, malsatanto, iru al la pano, prenu senpage, tio estas ofero, donaco por vi. Sed vi devas same konsciiĝis ke vi malsatas. Vi devas ankaŭ konsciiĝi ke vi mem ne kapablas vivteni per iu spirita pano, ke via vivo ne povas provizi tiun ĉi manĝaĵon.

La popolo de la interligo kun Dio estas popolo kiu dependas de la graco de Dio. Ĉiam kiam la popolo pensis ke li povas mem stari, ĝi eraris kaj mistrafis la celon, kaj mistrafi la celon estas peki. La peko de Izraelo estas ke ĝi forgesis sian Dion kaj ties interligon.

La akcepto de la graco estas signata per la akcepto de la viva akvo donita de Dio en Jesuo Kristo.
La Eklezio markas ĉi tion per la akva signo de la bapto.

La senpaga trinkado kaj manĝado estas la parabolo de la ricevita graco, de la ricevita savo. Kaj tion signas la Eklezio per la Sankta Manĝo.

Ni ne partoprenas en tiu komuna manĝo por akiri plian gracon, por akiri eventualan meriton. Ni partoprenas en ĝi ĉar ni jam vivas el tiu graco, graco kiu estas senpaga, savo kiu estas ne aĉetata.
Meriton neniu havas. Pravecon neniu havas. Sed Jesuo havas pravecon, meriton, kaj Dio vidas nin tra sia Filo, tra Jesuo krucumita kaj releviĝinta, tra tiu kiu estas prava kaj justa.

Ni ne partoprenas tiun Diservon por niaj meritoj, sed por kune laŭdi Dion kaj ricevi antaŭguston de la ĉielaj festenoj kaj celebroj.

Ho vi, apogantoj, iru al la akvo. La vivanta akvo atendas vin. Iru kaj manĝu. Senpage eniru en la gravan interligon.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour