Zvitavy, 9an de aŭgusto 2013
Jesaja 55.10-11
Apokalipso 22.1-2

Karaj gefratoj en Kisto,

kiam mi rigardis la paperon, kiun preparis Pavel Klimeš, kiam mi komencis aŭskulti lian predikon, mi pensis: jen li prenis miajn tekstojn, kaj mi devos trovi aliajn. Sed post pripenso, mi pensis ke kun tiuj tekstoj multon eblas diri.
Mi ne refaros la enkondukajn klarigojn kiujn li faris.

El ĉi tiuj kelkaj versikloj oni povas eltiri kelkajn ĉeftemojn: komence mi elstarigis du, soifo kaj senpageco.

Dum ĉi tiu semajno vi havis la okazon enkapigi kiel valora, ĉefa, esenca estas la akvo por la vivo. Sen akvo, ne plu da vivo. Sen akvo, nur sekeco kaj dezerto. Kaj tio validas ankaǔ por la spirita vivo.

En nia mondo, la homojn atingas multaj soifoj. Tiuj soifoj signifas avidecon, ne eblan satiĝon. La homoj, sed ĉu ĉi tio estas nova?, deziregas tion, kion ili ne havas sed vidas, pri kio ili aŭdis. Tia soifo estas ne estingebla. Sed, ili indikas aferojn, kiuj tute ne estas bezonoj.

Multe pli vera kaj profunda spirita vivo estas montrita en la 5a ĉapitro de Mateo, kiam Jesuo deklaras: Feliĉaj estas tiuj kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Inverse al avideco tiu ĉi soifo al justico kondukas al divido, al donaco. Anstataŭ konsideri nur nin mem, ĝi puŝas nin al konsidero de la alia. Anstataŭ rigardi la posedaĵojn, la objektojn, ĝi tiras nin al la rigardo de la homo, de la najbaro, de la proksimulo. Anstataŭ konduki nin en la vojon de senvivaj objektoj, ĝi kondukas nin al la akvo de vivo.
Mi eble revenos al tiu akvo de vivo aŭ viva akvo, sed mi ne rekomentos la renkonton inter Jesuo kaj la Samarianino.

Soifo do estis tiu unua grava punkto. La dua estas la senpageco. Vi prenu donace, vi aĉetu sen mono, sen pago.
En nia konsuma societo, la ago per kiu oni ekzistas estas la aĉetado, kaj por aĉeti, oni nepre bezonas monon. Mi ne estas tiel sperta en la kono de la neolitika societo antaŭ la mono. Sed oni povis dum la lastaj jardekoj konstati ke kiam estas problemo kun la mono, la tuta sistemo proksimiĝas al kolapso.
Kaj tio ankaŭ signifas: ve al la malriĉulo, al la senhavulo, al tiu kiu ne povas pagi. Tiu kiu ne havas, ne trovas sian lokon en tiu mona societo, estas kvazaŭ nenio, sentas sin nenio.

Tiun sistemon komplete senarmigas tiuj versikloj.
Eĉ krome, ĝi puŝas en alian direkton. La simpla bezono estus akvo pro soifo. Ĉu la diro ne estas ke nur akvo kapablas malsoifigi. Sed la versiklon de Jesaja aldonas vinon kaj lakton. Akvo ja estas donacita, sed la profeto aldonas kromdonacojn. Ĉar la profeto scias ke la esenca bezono kaŝas aliajn bezonojn, pri kiuj eble la homoj ne sentas la gravecon.

Kaj tiuj tute ne estas la envioj kiujn la homoj pensas bezonoj, sed kiuj simple estas trompoj kaj pri kiuj ne blas satiĝi.

La profeto daŭrigas per tiu klarigo. La akvo kiu senpage falas sur la teron kaj kiu vivigas plantojn, bestojn kaj homojn similas al la Vorto de Dio en siaj efikoj. Kaj, kiuj estas tiuj efikoj?
Ĝi donas panon al la manĝanto kaj semon al la semanto. Tio estas: ĝi provizas por la nuno kaj por la estonto. Sed ankaŭ notu, ke ĝi provizas tion al la aganto, ne al tiu kiu ne agas.
Eĉ pli, ĝi donas ne nur por pluvivi, sed ankaŭ kaj ĉefe por plu doni, por pluprodukti. Al la Samarianino estis dirite : kaj tiu kiu trinkas la vivan akvon fariĝos mem fonto de akvo.

Pri tiu Vorto de Dio kiu "falas" de la ĉielo kaj akvumas la teron, kiu malsoifigas kaj naskiĝas, oni ankaŭ povas pensi pri la rivero de la lasta ĉapitro de la Biblio. Tiu rivero, hela kiel kristalo kiu eliras el trono de Dio kaj de la Ŝafido, preskaŭ plenigas la tutan novan urbon. Ĝi akvumas la arbon de vivo, kiu kapablas nutri kaj resanigi, resanigi la naciojn.

La akvo kiu venas de Dio, ĉu ĝi venas el la ĉielo, ĉu ĝi venas el la rivero, el la trono, portas vivon, resanigon, semon kaj panon.

Kio en tio estas nia parto? Kompreneble, ni estas invitataj preni el tiu ĉi akvo kaj trinki, ricevi senpage la vivon, la veran vivon. Sed ne nur tio, ĉar, se ni bone memoras, ni estas invitataj fariĝi mem fonto de tiu akvo. Jesuo promesis tion al tiu kiu trinkas el la vivakvo.

Franclingva kristana kantisto diras en unu el siaj kantoj: "se mi retenas la pluvon, tiam la dezerto antaŭeniras".

Se mi, kiu trinkis el tiu vivakvo retenas ĝin por mi mem, mi malpermesas al la vivo atingi aliajn.
Se mi, kiu ricevis la Vorton de Dio, konservas ĝin en mia menso, mi malhelpas aliajn aliri al ĝi, aŭdi ĝin.
Se mi, kiu ricevis la panon de la savo stokas ĝin por mi mem, mi malpermesas al aliaj nutri sian animon per ĝi.
Se mi, kiu ricevis la semon de la espero akumulas ĝin en turoj, mi malpermesas al aliaj ricevi ĝin kaj kreski kaj produkti frukton.

Kompreneble tiuj tekstoj diras ke la ricevita savo estas senpaga, ke la sencon de sia vivo oni ne povas aĉeti. Ili ankaŭ parolas pri la efiko de tiu savo, de la vorto de Dio, de la vivakvo kiu estas Jesuo. Ili parolas pri la trezoroj de la vivo de Dio, pri la fruktoj de la arbo, pri la resanigo provizita de ĝiaj folioj.

Sed oni devas ankaŭ kompreni kion ili implicas por ni. Se Dio estas la donacanto, ni ricevis rolon. Ni estas la atestantoj de tiu ĉi vivo, la atestantoj kaj la portantoj, la portantoj kaj la disdonantoj, ni ĉiuj unuope, unuope kaj komune. Ĉu ni volas ke la Vorto de Dio, ke la akvo de vivo reiru al Dio sen efiko, plenuminte nenion, tute vane.

Ni ricevis donace, ni transdonu donace.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour