Piliscsaba, 17/07/2005

Gal 5:1
(kaj Mat 11:28-30, Rom 4:1-3 ; 4:22-5:2)

Karaj gefratoj en Kristo,

Tiu ĉi versiklo estis decidita kiel moto por la kongreso.
Antaŭ ol trarigardi la tutan epistolon, ni rigardos ĉi tiun versiklon. Pri ĝi, mi ne disertacios, kvankam multaj jam disertaciis pri libereco.

Antaŭ ol direkti nin al la versiklo mem, kelkaj elementoj pri la epistolo. Paŭlo vizitis ĉi tiun regionon. Li lasis tie ekleziojn, atingitajn de la graco de la savo en Jesuo Kristo. Kaj jen, li ekaŭdas ke kredantoj de juda deveno, judismemuloj, pretendas postuli de la kredantoj de Galatujo la ordonojn de la tiuepoka judismo, dirante ke tiuj estas kondiĉoj por la savo. Tio kompreneble reagigis Paŭlon. Por Paŭlo, nenio plu estas adenda al la verko de Kristo, al la amo kaj al la graco de Dio. Sekve, li atakas, argumentas, rakontas, klarigas, prezentas. Liajn renkontojn kun la disĉiploj pri la sama temo, la gracon de Dio, la savon per fido, la pravigon, faro de Dio, sed ne faro de la leĝo, la vivon de la kredanto reguligita ne per la leĝo sed per la Spirito.

Ni do rigardu ĉi tiun versiklon. En la originalo, ĝi komenciĝas per la vorto 'libereco'. gramatike je dativo, do kiel en Esperanto "por la libereco" aŭ "al la libereco". Notinde estas, ke ĉi tiu vorto respondas al la antaŭa vorto, la lasta de la antaŭa ĉapitro, kiu diferenciĝas nur je unu litero, kaj kiu estas "la liberulino". Paŭlo kunligas sian tekston kaj sian argumentadon.

Do, kiun signifon doni al tiu libereco ? Ĉu temas pri la moderna koncepto de aŭtonomio gvidata de la klerigita racio ? Ĉu temas pri foresto de kontingenco, de hazardo, de ekstera postulo ? Ĉu temas pri idealo por konkeri, por atingi, por kio oni devas lukti ?

Fakte, la libereco, pri kiu temas en ĉi tiu versiklo, kiel cetere en la tuta Biblio, havas signifon nur kiam ĝi estas rezulto de liberigo. Ĝuste ĉi tie ĝi estas la rezulto de la liberigo farita de Kristo. Liberigi, tio estas, ĉi tie kaj en la tuta Biblio, forigi el sklaveco, forigi el malliberejo.

Oni povas trovi en ĉi tiu epistolo, kaj ankaŭ en la cetero de la Biblio, la aferojn, kiuj kapablas teni nin en sklaveco, en servuteco, en katenoj. Unue, la peko. Sed ankaŭ, kaj tio povas aspekti strange, la leĝo. Ne la leĝo, kiel morala kaj praktika kodo, kiel listo de farendaj kaj nefarendaj aferoj, sed la leĝo kiel rimedo por pravigo, kiel ilo por alkalkuli cele al savo, cele al liberiĝo el la statuso de pekanto. Ĉi tiu leĝo tiam fariĝas sklaviĝo, kaj, ĉar estas neeble plenumi ĝin, ĝi fariĝas kiel drogo. Oni ne plu povas malhavi ĝin, kaj ĝi neniam satigas.

Tiuepoke, oni parolis pri la jugo de la juda leĝo, al kiu oni devis submetiĝi. Kaj tiu bildo ne estis negativa. Sed jam Jesuo renversis la vidpunkton, kiam li parolis pri sia jugo, kiu estas facila, malpeza, subkompreneble kontraŭe al tiu de la leĝo. Same ĉi tie kun Paŭlo, kiu parolas pri la jugo de sklaveco. Ne temas ĉi tie pri la jugo de la peko, sed de la jugo de la leĝo. Kaj tio estas la krio de la tuta epistolo.

Jen do kelkaj komentoj pri la kvin unuaj vortoj de la versiklo : Por libereco Kristo nin liberigis.

Por libereco : Tiu libereco, kiu estas nun nia, ĝi estis la celo de Kristo por ni, ĝi restas tiu celo kiam ni ne vivas ĝin. Estis, kaj restas certe ankoraŭ aferoj en niaj vivoj, kiu enkatenigas nin, kiuj sklavigas nin, kiuj poluas nin, kiuj putrigas nian vivon, kaj malfaciligas aŭ neebligas ĝin. Nu, ke ni estu liberaj rilate al ĉio ĉi tio, tio estas la celo de Kristo. Li volas nian liberecon. Pli bone. Li liberigis nin. Ne baldaŭ. Ne pli poste. Ne afero por atendi aŭ esperi. Farita. Efektivigita. Finita. Plenumita. Kristo nin liberigis. Nenio plu por fari, nenio por aldoni.
Se ni estas liberigitaj, kaj tiaj ni estas, estas por la libereco. Bone. Sed kion tio signifas, efektive ? Ĉu ne plu da reguloj ? da devigoj ? Fakte, oni devas inverse pritrakti la argumentadon. Ne temas pri aferoj kiuj malaperas, sed pri eblecoj kiuj malfermiĝas, okazoj por fari tion, kion ni devus jam esti farintaj, sed kiuj estis neeblaj por fari tiam. Tiu libereco estas la vivo laŭ la Spirito, estas la vivo de la fruktoj de la Spirito, la vivo de la amo por Dio kaj por la proksimulo. Ĉi tiujn aferojn malebligis aŭ malhelpis ĝuste la peko.
Ĉi tiu libereco, ĉi tiu liberigo, estas ankaŭ la fino de la kuro por pravigo, la fino de la postkuro kulpeco - kompenso, estas la fino de la apotekista librotenado de niaj bonfaroj, de niaj meritoplenaj agoj. El tio ankaŭ Kristo liberigas. La savo per graco, la senpaga donaco de Dio, kiel certeco ricevita, liberigas nin de la ebla angoro rilate al la amo de Dio.

Poste venas alia vorto, ordono, 'staru fortike', aŭ 'persistu'.
Ne lasu vin delogi de tiu certeco pri liberigo, pri pravigo. Ne lasu vin trompi per iu postulo, per iu plenumenda sankteco, per iu provizenda pruvo. La savon, la liberecon, la novan vivon, donis al vi Dio, jam. Kristo akiris al vi ilin. Finite, farite. Tio estu via konvinko, via certeco, via espero, via ĝojo. Malgraŭ io ajn dirita al vi.
Via zorgo iru en alian lokon. Ne plu zorgu pri via savo, sed pri la vivo de atesto, de agnosko, fruktigante vian donacon, vivante de la fruktoj de la Spirito. Kaj tion faru ne kalkulante. Tiel funkcias la librotenado de Dio.

Kaj esprimo, pri kiu mi jam parolis, en la originala en formo de pasiva negativa imperativo : "ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco".
Estas certe vere, ke por Judoj tiuepokaj aŭ niaepokaj, kompari la leĝon donitan post la liberigo el Egiptio al sklaveco aŭ servuteco, aspektas skandale. Sed, por Paŭlo, tio certe signifas, ke li pensis ke la praktikantaj Judoj perdis la veran signifon de la liberigo el Egiptio kaj de la leĝo. La popolo estis liberigita. Ankaŭ tiam, la liberigo estis farita. Kaj la leĝo estis ĉi tie simple por atesti pri tio, kion faris Dio, kaj kion li atendis el popolo liberigita. Sed, iompostiome, ili faris el tiu leĝo rimedon de liberigo, kondiĉon al la subteno de Dio. Sed, kiam Dio diris kaj rediris al ili sian interligon, Li diris al ili, ke ili profitas el tiu interligo. Sed, ĉar ili ne pensis tiun interligon akirita, ili serĉis daŭrigi ĝin per siaj klopodoj, aŭ eĉ ili serĉis apogojn ekster tiu interligo. Mallonge dirite, ili flankenlasis la interligon.

Jen, tio, kion Paŭlo ne volas por la kristanoj de Galatujo. Li volas, ke ili restu konvinkitaj pri la amo de Dio, pri la liberigo kiun donis Kristo, per graco, pri la interligo en kiun ili eniris per fido, kaj pri la fruktoj de la Spirito, kiuj kreskos en iliaj vivoj.

Kie ni troviĝas, rilate al tiu liberigo ? Ĉu ni ankoraŭ kalkulas, kio bone kaj malbone iras en nia vivo ? Ĉu ni daŭre adicias la bonajn farojn, por kontraŭpezi niajn pekojn aŭ misojn ? Vane, ni tion farus. Teni tiun kalkulon estas neebla, ĉar ĉiamaniere, la kalkulo ĉiam indikos deficiton.

Por libereco Kristo nin liberigis. jen certeco kiu devas plenigi nin. Ni estas liberigitaj, kaj ni estas vokitaj al la libereco.
Liberigitaj el la peko, liberigitaj el la kulpeco antaŭ Dio, liberigitaj el niaj provoj kontraŭaĉeti, kompensi, liberigitaj el niaj angoroj, el niaj malesperoj antaŭ niaj malsukcesoj pri plibonigo.
Por la libereco, la libereco ami sen kalkuli, la libereco servi, la libereco atesti, la libereco glori Dion.
La fruktoj de la Spirito nenion alportas al tiu kiu portas ilin, sed ili pliriĉigas kaj nutras tiujn, kiuj ĉirkaŭas lin.

Por libereco, Kristo nin liberigis, tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour