Pelplin, 22-an de julio 2007

Gal 5:1,13-18
Karaj gefratoj,

vi estas vokitaj al libereco. Tion asertas Paŭlo. Sed, laŭ Paŭlo, tiu alvoko al libereco estas fakte alvoko al servado. Kaj oni povas uzi same la vortojn servado, sklaveco aŭ servuteco, ĉar finfine, temas pri la sama greka vorto, uzita en ĉi tiu teksto, kaj kiu signifas precize sklaveco.
La aŭtoro volis tiun klaran kontraŭdiron, inter tiuj du nocioj, libereco kaj sklaveco. Eĉ, se vi bone memoras, tiun kontraŭdiron kuras tra la tuta Malnova Testamento, kie la popolo estis liberigita el la sklaveco en Egiptio.

La libereco alportita de Jesuo laŭ la versiklo 1, kun ripeto de la radiko : Por libereco, Kristo nin liberigis, tiu libereco estas ĝuste la fino de la sklaveco. Kiam la sklavo estis liberigita, ekssklavigita, ĝuste tiun vorton oni uzis. Tiam la eksa sklavo estis libera, libera elekti sian vivon, sendependa, libera por decidoj, kaj respondeca pri si mem.

La alia radiko, tradukita per sklavo, sklaveco, servo, estas ĝuste tiu, kiu estis uzita por priskribi la situacion de la sklavo, tiu kiu apartenas al iu mastro. Rememoru la kazon de Onesimo kaj Filemono. La sklavo dependas de sia mastro, al kiu li devas obei, kaj kiu havas rajton pri morto kaj vivo. Tamen, fakte la kondiĉo de la sklavo multe dependis de la sinteno de la mastro.

En la versiklo 1 oni trovas la ilustraĵon de la jugo, la jugo de sklaveco. Tie ĉi ne estas priskibita la mastro, sed la situacio de la sklavo, per tiu komparo kun la bovo ligita al la jugo por la kamplaboroj.
Ankaŭ Jesuo uzis tiun ilustraĵon de la jugo. Mia jugo estas facila kaj mia ŝarĝo estas malpeza. Ĉu ĉi tiu parolo de Jesuo jam rondiris en la eklezioj kiam Paŭlo verkis sian leteron ? Se jes, tiam la ilustraĵo estas des pli frapa, kaj ĝi kondukas jam al la versikloj 13 kaj 14. Ĝi estas tiam invito por ŝanĝi al alia jugo.

Mi rediras : Paŭlo asertas, ke ni estis liberigitaj el unu sklaveco, por fariĝi sklavoj per amo. Iomete konfuzita kaj konfuziga lia teksto. Ĉu ne ?

En la tri versikloj 1, 13 kaj 14, Paŭlo gvidas nin per sia vortelekto. Il parolas pri sklaveco, douleia, libereco, eleutheria, karno, sarx, amo, agapê, kaj ankaŭ pri leĝo, nomos, parolo, logos, kaj pri plenumiĝo, plêrôma.

Kristo redonis al ni la liberecon. Li liberigis nin el la sklaveco. El kiu sklaveco? Kiu estis la mastro tiam? Se vi bone memoras la moton de la epistolo, oni povus pensi, ke temis pri la jud-kristanoj kiu volis aplikigi la judan leĝon al la nove konvertitaj paganoj. Sed, fakte, temis pri io multe pli fundamenta, kiun tiuj ĉi rigoristoj uzis.
En la versiklo 13, Paŭlo provizas ŝlosilon. Atentu pri la karno! Kio estas la karno? Konkrete, ĝi estas viando. Ankaŭ ĝi estas tio, el kio konsistas nia homa naturo, kiel kreitaĵo, plantita en nia reala, konkreta mondo. Ĝi estas la aro de la emoj, la sopiroj, kiuj gvidas nian ekziston, ĉu ili estas instinktaj, ĉu kulturaj. La karno estas la reala vivo, la homa vivo, ĝi estas la efektiva memo de la homo.
Kaj kiam ni diras ke Kristo enkarniĝis, ni diras ke Kristo estas Dio veninta inter la homoj, tio estas ke li estiĝis karno, ke li vivis en tiuj limoj kiuj estigas nian homan vivon, ke li frontis tiujn sopirojn, niajn sopirojn, ke li estis tentita kiel ni ĉiuj, ke li suferis, ke li ploris, ke li ridis. Sed, el ĉi tiu karno li ne fariĝis sklavo. Mi ne bezonas desegni tion al vi. Vi ĉiuj komprenas kiel nia naturo, nia memo, niaj avidoj kaj envioj povas fariĝi niaj mastroj.
Pli poste en la teksto, en la versiklo 19, Paŭlo donas liston de la verkoj de la karno, ĉiuj estas rezulto de la submetiĝo al tiuj ĉi sopiroj, al tiuj ĉi tentoj.
Tamen, temas ĉi tie pri io alia, kiun ni vidos poste. Ekzistas aliaj kromvojaj manieroj plaĉi al la karno.

Se oni devas eviti la jugon de la sklaveco de la karno, tio estas por fariĝi sklavo, sklavo de la aliaj, per amo. Fariĝi sklavo per amo. Ofte oni aŭdis pri tio, en la romantika poezio, kie la amo por la amato estas dolĉa sklaveco. Sed ĉi tiu amo ne kongruas kun la amo de la epistolo, kun la amo de la Nova Testamento, de la tuta Biblio. La romantika amo estas natura, ĝi falas super vi. Oni kutime diras pri falo en amo. Kaj sammaniere, kiel ĝi falis, ĝi povas tute same forflugi, kaj tiam ni troviĝas en kompleta nuntempa periodo. Ne povas esti tiu nevola amo, pri kiu temas nia teksto. Ne povas esti pri tiu amo laŭ karaktero karna.
Ĉi tie, kaj aliloke en la Skriboj, amo estas ordono. Jes, ordono. Amo, tiu ĉi amo, ne estas stato, ĝi estas volo. Vi amos. Kaj ne, vi amos kiam vi sentos tiun senton, sed vi amos, eĉ malgraŭ via natura sento, via karna sento.Vi amos vian proksimulon, vi amos la aliajn. Kaj tiu ĉi amo ne estas la karna amo, ĝi estas la spirita amo, la amo de la Spirito. Kaj tion oni retrovas en la versiklo 22 en la listo de la fruktoj de la Spirito. Kaj kiam oni analizas tiun ĉi liston, on povas konstati ke ĉiu elemento el ĝi estas direktita al la alia, al la aliaj.
Oni iras do de la sklaveco de la karno, de la naturo de la memo kaj de ĝiaj sopiroj, al la sklaveco per amo de la aliaj, de la proksimulo, al la sklaveco laŭvola kaj akceptita, libere akceptita, ĉar tio fariĝis ebla dank'al la liberigo.
Tio ĉi estas iradi laŭ la Spirito, tio ĉi ne plu estas plenumi la deziregon de la karno. Ili du ne estas akordigeblaj.

Kaj Paŭlo revenas al la ĉefa temo de sia epistolo : la leĝo. La leĝo, tio estis por tiuj jud-kristanoj la Torao, la leĝo de Moseo, en la maniero kiel ili komprenis ĝin. Sed ili preterpasis ion. Tiu ĉi leĝo estis donacita por liberigo, post la fino de sklaveco, post la eliro el Egiptio. Memoru ke vi estis sklavo en la lando Egipta. Sed, jen, tiu ĉi leĝo, tiu leĝo de libereco, de liberigo, fariĝis iom post iom devigo, katalogo de farendaĵoj kaj nefarendaĵoj. Tamen, temis en la komenco pri gvidilo, mapo, vefto, por gvidi la kredanton, la liberigiton, en sia vivo de liberigito el la sklaveco.
Kaj la ordono pri amo estas unu el la elementoj de ĉi tiu gvidilo. Esenca, ĉar ĝi estas ŝlosilo por ĉion kompreni kaj analizi. La tuta Torao estas mesaĝo pri liberigo kaj amo.

Mencii la leĝon, tio estis por la juda kulturo. Por la Grekoj kaj la grekkulturaj Judoj, jen la parolo aŭ ĉi tie diro, la logos. Johano malvolvis tiun ĉi temon en sia prologo de la evangelio. La logos, estas efektive la parolo, la vorto, sed ĝi estas ankaŭ la racio, la dia racio, ĝi estas samtempe la parolo kaj la fakto, kion ĝi faras. Dio diris, kaj tio estis. Krome, kaj tio gravas en nia kunteksto, troviĝas ankaŭ la 10 paroloj, la 10 ordonoj kiel ni malprave diras. Kaj tie ĉi ne troviĝas 10 paroloj, sed unu sola, kiu kunigas ĉiujn.

Kaj eĉ, ĉi tiu sola plenumas ĉiujn. Komplete, tute, plene. Kaj la rezultaton de tiu plenumigo oni povas diveni, kiam oni komprenas ke la koresponda vorto en la hebrea signifas kompleta, plena, tuta, krome estas samradika kiel shalom, la paco. Tiu ĉi parolo provizas la pacon.

Tiun ĉi pacon, kiu mankas al tiuj, kiuj ne komprenis kiel funkcias la leĝo. Kaj ni revenas al la ĉefa temo de la epistolo : la aferoj farendaj por...

Nu jen, tiu ĉi parolo, tiu ĉi diro, ne estas mezurebla, strekebla, kalkulebla. Oni ne kapablas diri, kion ĝi konkrete, fizike entenas. Pri ĝi ne ekzistas librotenado. Tiu ĉi parolo alportas la pacon, sed ne la bilancojn. Kaj, kion volis la rigoristoj, estis kalkuloj, materiaj, konkretaj, kontroleblaj aferoj. Sed tiuj aferoj ne kapablas alporti la pacon, ĉar ĉiam mankos unu. En tio, ili estas sklavoj de la karno. Ĉar la karno kalkulas, librotenas, mezuras, amasigas, akumulas, cele al plezuro, al sekureco, cele al konkretaj rezultoj.

Sed la Spirito rememorigas nin pri la graco, la savo donita per graco. Kristo preteriris sian homan naturon anstataŭigante la librotenadon per la graco. Tiu kiu amas, amas senpage, li fariĝas vole sklavo de la amo kiun li ricevis senpage, li donas sin libere, sen kalkulo, sen espero pri repago, rekompenco, kompenso. Eĉ fakte, ĉion kion li havas, kio li estas, li jam ricevis, senpage, sen iu ajn merito. Kial la aliaj devus meriti la amon, kiun li direktas al ili?

Kristo liberigis nin el la sklaveco pri la plenumado de niaj sopiroj, el la sklaveco pri la librotenado de niaj meritoj aŭ la kalkulado de niaj kulpoj. Li liberigis nin per amo por ni, kaj eĉ longe antaŭ ol ni eĉ povus imagi tion. Kaj tiu ĉi amo kondukis lin al la kruco, al tiu kruco sur kiu la memo de la homo ĉiam provas denove instali kaj najligi lin. Li ne provis domini, fariĝi kalkulanta kaj estimata mastro. Li fariĝis mastro fariĝante servanto, sklavo. Tio estis por ke ni povus ricevi tiun ĉi liberecon, tiun ĉi liberigon el niaj kalkuladoj en ŝuldoj kaj profitoj.

Tiu ĉi libereco estas donita al ni, ne por esti retenita, akumulita, sed por esti transformita en sklavecon de amo por la proksimulo, por la aliaj.

Antaŭ ol fini, mi volus kompletigi per rememorigo de la lasta parto de tiu ĉi parolo, de tiu ĉi ordono : kiel vin mem.
Ne estas malpermesite al vi ami vin mem. Eĉ inverse tio estas parto de la ordono, de la parolo, de la diro. Sed ne temas pri amo al vi mem, kiel oni povus ami sian bankkonton, sian borskonton. Temas pri serĉo por la paco en Kristo. Se Dio tiel amis la mondon, se li amis vin, tio signifas ke vi estas aminda.

Por libereco Kristo nin liberigis. Per amo sklaviĝu unu al la alia. La tuta leĝo estas plenumata en unu parolo, tiu, Amu vian proksimulon kiel vin mem.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour