Ĉi-jare oni jubileas la cent jarojn de Dia Regno. Mi estis petita prepari iun enkondukon, iun historian skizon. Fakte tiu skizo jam ekzistas, kaj ĝin verkis Adolf Burkhardt. Mi do ne ripetos ĝin, mi uzos ĝin. Mi ne volis simple redoni historion, datojn kun faktoj, simple. Mi volis aldoni demandon, problemon. Jen ĝi : kial oni eldonas revuon, kaj pli specife kristanan revuon, esperantan kristanan revuon.
Tamen, en mia unua parto, mi trairos la historion de Dia Regno per grandaj trajtoj, ankaŭ la historion de kelkaj aliaj Esperantaj kristanaj revuoj.
Kaj poste mi revizitos tiun ĉi historion, analizante la diversajn motivojn por eldonado de revuo.
Ĉekomence mi devas mencii ke Dia Regno ne estas la unua revuo kristana aperinta en la lingvo de D-ro Zamenhof. Jam en oktobro 1903 aperis la unua numero de Espero Katolika, en la franca urbo Tours. Oni povas vidi ĝian faksimilon sur la reto.
En marto 1908 aperis efemera revuo per nur unu numero : "Biblia Tradukisto", la unua faka revuo en Esperanto. La kialo de la ĉeso estis la transiro al ido de unu el la ĉefaj gvidantoj de la revuo.
Kvin
jarojn post la katolikoj, la germana protestanto Paul Hübner, inĝeniero en
Mülheim am Rhein eldonis sian infomilon, en aprilo 1908. La kompleta
titolo estis : "Esperanto en la servo de la Dia Regno. Monataj raportoj
pri la disvastigo de Esperanto inter la Kristanaj Unuiĝoj de Junaj
Viroj".
La eldonado komenciĝis kun kvin abonantoj, kaj fine de la sama jaro jam
estis 80 abonantoj.
Kvankam li rapide volis modifi la titolon al pli simpla "Kristana Esperantisto", aperis ĉe la nova jaro la titolon "Dia Regno", kiel mallongigo de la unua titolo, iom enigma al la novulo, sed kiel programo de agado por kristano.
En tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis KELI, kaj ankaŭ neniu kristana protestanta ligo esperantistan. Ankaŭ ne ekzistis kantlibro, ankaŭ ne ekzistis kompleta Biblio en Esperanto.
Kiel diris la unua titolo, Hübner celis unue enkonduki Esperanto en la kadro de la Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj (angle YMCA). Tio poste montriĝis neebla, por parto ĝuste ĉar tiaj iloj kiel kompleta Biblio ne ekzistis jam.
En la revuo tamen oni sentas la preparon de tio, kio okazis en la UK de Antverpeno, 1911, nome la fondiĝo de KEL, la estonta KELI.
Dum la jaro 1912 aperis suplemento "La stelo de l' feliĉo, literatura aldono".
Kiam la esperoj de Hübner komenciĝis efektiviĝi, funkcianta ligo, pozitiva respondo ĉe KAJV, tiam ekestis la unua monda milito. Fino, provizora.
Post la milito, ni rigardu al alia lando, ne plu Germanio, sed Finnlando. Tie kristanaj esperantistoj, el kiuj la pastoro Pätiälä eldonis gazeton kristanan en Esperanto kaj ankaŭ en la finna, "Kristana Espero", kiu aperis de 1920 ĝis 1925.
En 1921, ĝi fariĝis "provizora organo" de KEL, kaj rubriko en ĝi estis "Dia Regno", denove redaktita de Hübner.
Post
iu ne klara kialo, DR ne plu aperis en KE kaj aperis mem
style="mso-spacerun:en 1923. Samjare aperis nomoj en la
redaktora stabo : la Brito Luyken kaj la Norvego Bonnevie.
Pro la ekonomia situacio en Germanio, la eldonado ĉesis en 1924.
Dum tiu "paŭzo" en la eldonado de Dia Regno, Hübner devis tamen
de tempo eldoni "Informilon", kiun Adolf Burkhardt neniam vidis.
Oni devas ankaŭ noti, ke en Anglio de 1917 ĝis 1922 aperis "Eklezia Revuo", kiel organo de Eklezia Esperanto-Ligo.
Krome, mi ne trovis informojn pri la revuo "Kvakera Esperantisto", de la Kvakera Esperanto Societo, kiu estis fondita en 1921.
Alia revuo kristana aperis en tiu periodo en Britio, nome "Kristana revuo" de 1927 ĝis 1939. Eldonis ĝin F-ino Harriet Hanbury, kiu mem preskaŭ ĉion faris. Ŝi eĉ devis translokiĝi pro la bruo de la presmaŝino. Fakte, tiu revuo estis multe pli kristana revuo en Esperanto ol esperantista kristana revuo. Kontraŭe al la principo ofta en la Esperanto-gazetoj, ĝi ĉefe enhavis tradukaĵojn. Tamen ĝi ankaŭ informis pri la diversaj kristanaj organizaĵoj esperantistaj tiutempaj. De Hoog en NH citas sep tiaj asociojn.
En
Nederlando, en 1932 okazis kuniĝo de diversaj grupoj kaj ekesto de la nova
sekcio de KELI, kiu nomiĝis KUNE (Kristana Unuiĝo de Nederlandaj
Esperantistoj), kiu eldonis sian propran revuon : "Kristana Gazeto",
kiu aperis ĝis 1941.
Kiel okazis kun la finna Kristana espero, DR ricevis spacon, kvar paĝojn,
en KG ekde julio 1932.
La kvalito de KG estis tre bona laŭ la prijuĝo de Adolf Burkhardt.
Adolf Burkhard rakontas epizodon dum la nazia periodo, kiel saviĝis la kolekto de DR posedata de Hübner, dank' al bindado. En alia loko, mi legis alian rakonton.
Dum la milito, la vivo de KELI transiris al Svedio, kie aperis "provizorajn" numerojn de Dia Regno, de 1941 ĝis 1946. KELi kaj Dia Regno pretervivis dank' al tiuj homoj, Gunnar Furhammar, Ivar Karlsson, Erik Carlén, Anna Hendriksson (poste Alamo, poste Sandgren)
En postmilita jaro 1947, Dia Regno denove "normale" aperas en taŭga formato, redaktita ankoraŭ de Karlsson. En Bern, li sukcesis transdoni la redaktorecon al Van Spronsen. Sub lia gvidado, la revuo migris al Nederlando ankaŭ en la farado antaŭ ol reveni al Svedio por dukapa redakta teamo, van Spronsen kaj KO Sandgren. Alia nederlanda sveda duopo en 1952 transprenis la redaktadon, Carlén kaj Brakké, kaj rapide Brakké sola kaj kompetenta ĝis 1961. La presado tiam por longa periodo venis al Nederlando, de 1955 ĝis 1987, ĉe Tuijtel.
En
1959, de Hoog listigas la aperantajn gazetojn en la rondo de KELI : ili estis 9
:
Medlemsblad en Svedio, Esperanto-Oikumene en Germanio, Kune-bulteno en
Nederlando, Kristana Alvoko en Britio, Kristana Bulteno en Usono, Kristana
Voĉo en Norvegio, Kristana Bulteno en Svislando, la Ponteto en Francio kaj
Cirkular en Danlando.
En
1961 okazis ŝanĝiĝo de redaktoro. La plej longa redaktora
periodo komenciĝis. Jan van Keulen estis redaktoro de Dia Regno de 1961
ĝis sia morto en 1989.
Li zorgeme redaktis la revuon, vivigis ĝin, organizis redaktoran stabon
ĉirkaŭ li, la tiel nomata "kolektivo Vlaardingen", kiu
estis ofte citita kiel tradukisto.
La temoj pritraktitaj en la revuo estis tre variaj, kristanaj kaj esperantaj,
sed la plej grava temaro estis la KELI-kongresoj : prezento de la kongreslando,
de la temo, raportoj, tekstoj.
Ĉar de 1947 okazis preskaŭ ĉiujare KELI-kongreso.
En 1964 fondiĝis revuo, laŭ mi grava por la kristana esperantismo, Biblia Revuo, kiu daŭris ĝis 1984. Fakte, indekso aperis en 1985. Ĝi estis faka revuo, kiu troviĝas en sufiĉe multaj universitataj bibliotekoj, kaj estas citita en bibliografioj.
Kaj tiuj kongresoj, de post la jaro 1968 estas de tempo al tempo ekumenaj kun IKUE. Kaj estis ankaŭ kaŭzo de specialaj numeroj, komunaj al Dia Regno kaj Espero Katolika. Nur kelkaj tiuj numeroj aperis, ĝis 1974. Poste ne plu, pro ne matureco de ekumenismo.
Ĉu konsekvence, la kromtitolo de Dia Regno fariĝis ekde 1975 Kristana Esperanto-Gazeto.
De 1985 ĝis 2000, la malaperinta revuo Biblia Revuo estis anstataŭita de "Ekumenismo".
En 1987 mi lanĉis mem revuon "Evangeliaj Kajeroj", kiu vivis dum dek jaroj kaj dek numeroj. Temis pri teologia revuo, do ne movada, iamaniere provo por plenigi la spacon liberigitan de Biblia Revuo.
En 1988 komenciĝis por Dia Regno la periodo de nova presisto, Grafika Centro Antverpeno, Belgio. Do Esperantista entrepreno. Tiu jaro estis ankaŭ jaro de ŝanĝiĝo en la numerado de la paĝoj kaj de la numeroj.
En 1989, post la morto de Jan van Keulen, oni devis trovi alian redaktoron. La julia numero estis preta jam, la aŭgustan pretigis Leen Hordijk, kaj ekde la septembra numero mi ekfunkciis kiel redaktoro. Ne tute nova tasko. Kiel mi diras, mi estas profesia leganto (mi estas lerneja bibliotekisto). La redaktadon de DR mi kondukis dum malpli longa periodo ol Jan van Keulen, kiu tion faris dum preskaŭ 28 jaroj. Mi faris tion nur dum 15 jaroj, ĝis 2004.
En
tiu periodo okazis du aliaj modifoj, de aperritmo kaj de presisto.
De presisto : en septembro 1997, ni transiris al Pollando, kie Kazimierz Leja
presis nian revuon.
De aperritmo : en 2000, la nombro de numeroj ŝanĝiĝis al po 6
jare, kun modifo de la formato al A5. Tio ĝis nun en 2008 validas.
Kiam en 2005 mi fariĝis prezidanto de KELI, mi devis lasi ankaŭ la redaktadon. Ĝin transprenis la nuna redaktoro, Bengt Olov Åradsson, el Svedio. Samtempe, ni ankaŭ transiris al nova presisto, en Ĉeĥio, Astroprint en Poděbrady, sub kontrolo de Pavel Polnický.
Kaj jen, la revuo, kiun vi ricevas hejme, kaj legas... ĉu ?
Post tiu tre rapida retrorigardo al la historio de nia revuo kaj de la aliaj kristanaj revuoj en Esperanto, mi volas veni al mia demando : kial eldoni revuon ?
Mi trarigardos la diversajn argumentojn donitajn de la eldonistojn, provos klasifiki ilin, kaj proponos al vi pripensi nian revuon kaj ĝian estontecon.
Oni ne ĉiam trovas la indikon, sed ĝenerale eldonado de revuo okazas post diagnozo, konstato de situacio, de manko, kaj ankaŭ supozo aŭ kono de ekzistanta publiko.
En tiu kadro, mi volas citi tri konstatojn,
kiuj kondukis al eldono de revuo.
Vikipedio konstatas ke Hübner devis verki multobligitajn leterojn, kaj
ke tio kondukis lin al la revuo kiu fariĝis DR.
En la redaktora artikolo de la lasta numero de Biblia Revuo, la aŭtoro
citas la unuan numeron, kiu diras i.a. ke unu el la celoj estas "ripari la
ĉagrenan ĥaosan situacion en bibliaj kaj orientaj gazetoj, kie
unusama numero ofte enhavas artikolojn en lingvoj angla, germana, franca, rusa,
itala, latina, hispana, kc."
Post la malapero de ĝuste BR, la redaktora artikolo de la unua numero de
Evangeliaj Kajeroj indikas, ke la celo de la revuo estas "plenigi vakuon,
siaskale".
La unua konstato estis jam elzistantaj kontaktoj, ne tiel formalaj, sed
sufiĉe oftaj por pravigi eldonon de revuo.
La du ceteraj fontas el konstato de situacio kiu aperas ne bona.
De la jaro 1964 ĝis nun, mi pensas ke la nombro de artikoloj
pligrandiĝis en la angla lingvo, sed tion mi ne kontrolis, tamen BR
sukcesis trovi sian lokon en la faka mondo, kaj ĝia postulo ke "bone
instruita persono tute facile kaj senerare povas kompreni internacian lingvon,
tute sen peniga studo" iamaniere validiĝis. Tio daŭris 20
jarojn.
La "manko" de faka revuo post la malapero de BR eble estis vera, sed
la sukceso ne troviĝis antaŭ Evangeliaj Kajeroj, kiu daŭris nur 10 jarojn kaj
10 n-rojn.
Tamen, tiu mencio pri iu studo de la situacio kaj de la efektiva utilo de la eldonado ne aperas en plej multaj. Aperas pli ofte nur mencioj pri la kialoj, la motivoj, la celoj de la eldonado.
La
plej ofte menciita motivo estas infomi.
Informi povas respondi al pluraj bezonoj, supozataj aŭ veraj, bezonoj de la
leganto aŭ bezonoj de la komunikanto.
Por DR, la indiko troviĝas jam en la subtitolo de la unua numero :
"monataj raportoj pri la disvastigo de Esperanto inter la KUJV".
Poste aldoniĝis "kaj la tuta vera kristanaro".
La unua redaktoro volis do informi pri la disvastigo en kristanaj medioj,
ĉefe ĉe KAJV. Longe daŭros lia provo tiudirekten, kun
preskaŭ sukceso, kaj fine malsukceso.
Post 1947, la informoj pri la kongresoj de KELI kaj la kongresaj landoj estis
tiom ampleksaj, ke pluraj plendis ke la gazeto tranformiĝis en turisman
bultenon.
Komenciĝinte en 1991, la germanlingva Ökumenische Esperanto-Forum
"informis pri tio, kio estas ekumene notinda pri Esperanto kaj la
eklezio."
Tute alia temo de informoj havis la Kristana Revuo en 1927 : ĝi volis "disvastigi iom el la vasta provizo de sciigoj pri la laboro de veraj Kristanoj tra la tuta mondo". Eĉ estis aldonite : "Ni ne celas propagandi Esperanton, nek Esperantajn entreprenojn."
Nuancon alportas la finnarevuo Kristana Espero : "La tasko de la revuo estas interesigi kristanojn pri Esperanto kaj esperantistojn pri kristana religio." Ĉi tie, oni ne plu simple kalkulas kun la emo informiĝi, oni volas provoki la emon informiĝi, oni volas interesigi.
Fakte,
rekte aŭ nerekte, la celo de la revuoj estis varbado, aŭ almenaŭ
montro de ebla utilo de Esperanto en kristanajn mediojn.
De Hoog indikas en sia unua ĉapitro : La tasko de ĉi tiu gazeto estas
: montri la grandan utilon de nia lingvo por la rilatoj inter la kristanoj de
la tuta mondo. Ĝi devas esti la informilo komuna pri la kristana vivo en
ĉiuj partoj de la tero ; ĝi devas esti ligilo inter ĉiuj
kristanaj samideanoj, por ke ili staradu ĉe ilia posteno, kiam
montriĝas okazo helpi per Esperanto al iu ajn kristana afero.
La
tria celo de Biblia Revuo estis : konvinki ke Esperanto povas penetri la fakan
mondon, malgraŭ la ĝisnuna tendenco daŭre ĝin uzi nur por
priesperantaj aferoj aŭ por populara literaturo.
Kaj fakte ĝia ekzisto pruvis ke Esperanto povas funkcii ankaŭ kiel
faka lingvo.
Varbado
por kristanismo kiel motivo de la revuoj malofte aperas. Plene sekvis tiun
ideon la serioj (ne vere revuo) de KO Sandgren kaj Esperanto-Misio, nomitaj
"Greneroj por la animo" kaj "Evangelia serio".
Kristana Espero indikis ankaŭ : "Ĝi (la revuo) volas servi la
eternan regnon de nia Dio en internacia lingvo."
Kiel fina celo de la naskiĝinta DR, de Hoog citas : "ĝi devas
esti gvidisto al Jesuo Kristo kiel nia sola Savinto, de Kiu ĉiuj homoj
trovas la veran feliĉon eterne daŭran."
Tiun celon, malofte notita en la revuoj mem, troviĝas pli ofte en la celoj de la ligoj, al kiuj preskaŭ ĉiam revuo estas ligita. Mi citas el la statuto de KELI : punkto ĉ en la celoj : "uzi Esperanton por disvastigi la Evangelion de Jesuo Kristo." Sur la insigno, kiu estis proponita en 1931 troviĝis la jena slogano : "La Evangelio per Esperanto".
Kompreneble, tiu celo ankaŭ retroviĝas en la revuo, tamen tre leĝere. ĉar la publiko, la legantaro estas plej ofte kristanoj.
Tamen, ekzistis ankaŭ revuoj, kies celo
estis unue nur uzi la lingvon por : por informi, por prezenti fakajn tekstojn.
Ekzemple en la unua paĝo de Evangeliaj Kajeroj : "Ili (la aŭtoroj) volas lasi
al vi siajn studojn, siajn pensojn, siajn travivaĵojn, siajn
konvinkojn."
Tamen, eĉ senkonscie, tiu celo kunportas alian : pruvi ke ĝuste tiu
uzo de Esperanto funkcias, ke Esperanto validas. Multaj aplikis, kion diris
Biblia Revuo, ke Esperanto povas funkcii ankaŭ ekster la Esperantismo.
La teknika kaj redakta kvalito multe variis, laŭ kapablo kaj kompetenco de la prizorgantoj. Adolf Burkhardt citas kiel ekzemplon la periodon kiam Espero Katolika estis redaktita de Stefan Maul, profesia ĵurnalisto.
Sed, tiu feliĉo foje havis finon, aŭ interrompojn. La kaŭzo plej ofte estis la sama : financoj. Tro ofte la revuoj, eĉ kiam ligaj, vivis pro unu aŭ du personoj. Kiam la kostoj superis la kapablojn, la revuoj ĉesis aperi. Kompreneble, estis ankaŭ la militoj. Estis ankaŭ la okupiteco de homoj, aŭ la aĝo aŭ morto. Tamen, sekuraj monrimedoj estas grava punkto por daŭra revuo, ankaŭ por kristana revuo en Esperanto.
Post tiu promenado en la tempoj, en la historio de la kristanaj revuoj kaj de nia Dia Regno, mi volas lasi al vi pripensi la estontecon.
Kiu revuon vi volas ? Por kiu celo ? Per kiu
rimedo ?
Ni uzu tiun jubileon por iom certigi la estontecon.
Kion ni volas, kaj en tio, kio estos la rolo de nia revuo ?
Ĉar fakte, nun, KELI vivas ĉefe per siaj kongreso kaj revuo. Ili
ambaŭ estas vivosignoj.
Ni havas tiun semajnon por bone pripensi kaj pridiskuti.
Mi dankas
fontoj :
Nia Historio, H. de Hoog, KELI, 1964
Dia Regno : historio de Kristana Esperanto-revuo, A. Burkhardt, en Menade
bal püki bal, festlibro por Reinhard Haupenthal, Iltis, (depreso)
Biblia Revuo, indekso 1964-1984, 1985
Evangeliaj Kajeroj, 1, 1987
Kristana Revuo, 1, 1, 1927
Historio de Finna sekcio de KELI, O. Kantele, Espoon Pika-Jäljennös,
1994
www.ikue.org