Piliscsaba, 18/07/2005
Philippe Cousson
Dum la pasinta laborjaro, ĉar mia reformita eklezio estis
senpastora, mi devis prediki sufiĉe ofte, mi decidis prepari
tiun ĉi prezentadon per serio da predikoj. El tiu materialo mi
do fine pretigis tiun ĉi prezentadon. Sekve, ĝi estos kaj
iomete ekzegeza, kaj iomete homiletika.
Mi ne preparis
universitatan kurson pri la epistolo, sed simplan prezentadon, por
kaj kompreni la tekston, kaj vidi kion ĝi povas diri al ni
hodiaŭ. Mi konsilas al vi sekvi kun la Biblio en la manoj. Ĝi
ne estos sintezo, sed trairo tra la epistolo.
Tiu ĉi epistolo estas speciale grava por la historio de la reformaciaj eklezioj. Ĝi estas unu el la instigiloj de la penso de Martin Luther. Ĝi rilatas al la savo per fido.
Galatoj 1:1-5
En la unua versiklo, Paŭlo prezentas sin mem : Paŭlo, apostolo. La apostolo estas sendito, misiisto, ambasadoro, delegito. Al li estis komisiita mision, mesaĝon, ambasadon, bonan novaĵon por transdoni kaj defendi. Kaj tion li defendos dum tiu ĉi epistolo.
Kaj li deklaras, ke li ne estas apostolo de si mem. Li estas sendito. Sendito ne sendas sin mem. Lian mision, li ricevis de iu alia. Eĉ tiun mision li ne ricevis de homo, aŭ de komunumo. Lian mision li ricevis de Jesuo Kristo kaj de Dio. Tial li ofte rakontas sian renkontiĝon kun la Sinjoro, sur la vojo al Damasko. Tute ne temas pri diro kiel : Dio agnoskis mian valoron, mian meriton, aŭskultu min. Sed, tio, kion li diras estas : Min renkontis la Sinjoro, min vokis la Sinjoro, min komisiis Jesuo Kristo. Ĉar Jesuo venis por montri al ni la Patron, kiam Paŭlo parolas pri Jesuo, li transdonas la mesaĝon de la Patro, de Dio. Kaj tiu lasta, estas tiu kiu demonstris la sinjorecon de Jesuo, kiam li levis lin el la mortintoj. En la tuta parolado de Paŭlo, la releviĝo estas esenca, kerna. Se oni forprenas la releviĝon, la evangelio ne plu estas kohera, ne plu havas sencon. Ĝi tiam simple ne plu valoras. Tial ofte parolas Paŭlo pri la releviĝo.
En la unua versiklo de la epistolo troviĝas jam la resumo de la kompleto de la mesaĝo de Paŭlo, de la fido de Paŭlo : Dio la Patro, Jesuo Kristo, kaj la releviĝo el la mortintoj. Tiu mesaĝo trairas ĉiujn liajn epistolojn, kaj ankaŭ tiun ĉi.
Paŭlo ne sola predikas la evangelion de fido, la evangelion de la releviĝo, li havas kunulojn, kunvojaĝantojn. Kaj li ne estas la nura apostolo. Li eĉ diris ie ke li estas la plej malgranda. Kaj tiu sama evangelio de la fido estas ankaŭ predikata de la aliaj fratoj. Li do skribas al la eklezioj de Galatujo, en sia nomo, kaj ankaŭ en la nomo de la fratoj.
Tiuj du versikloj estas la kapo de la epistolo, kun la adresito
kaj la adresinto.
Poste venas la saluto. Tiu saluto aspektas
klasika. Ĝi fakte estas duoble klasika, ĉar ĝi kunigas
la grekan "graco" kaj la semidan "paco". Tiu ĉi
saluto de Paŭlo, eĉ se klasika, ne estas malplena. Ĉu
niaj salutoj estas same plenaj ? Ĉu nia saluto estas same
alvoko, deziro pri savo ? Ĉu ni vere deziras al tiuj, kiujn
ni salutas la pacon kaj la gracon al ili ? La saluto de Paŭlo
estas plena kaj sincera kaj profunda. Ĝi estas la redono de io,
kio venas nome de Dio, kaj de Kristo. Ĉar la pacon kaj la
gracon, ni ricevas de Dio kaj de Kristo.
En la unua versiklo, Dio levis Jesuon el la mortintoj. En la kvara, Jesuo donis sin mem por niaj pekoj. Tiuj du asertoj ne estas kontraŭdiraj. Ili kompletiĝas, harmoniiĝas. Ili indikas la krucon, kiel prezon de la peko, de la pekoj de la homoj. Ili ankaŭ diras pri la vivo de Kristo, kiu vivis laŭ sia tuta servado por tiuj, kiujn li renkontis. En sia vivo kaj en sia morto, Jesuo donis sin mem.
Jen, en la kvara kaj kvina versikloj troviĝas vorto kiu
tradukiĝas diversmaniere : ĉu jarcento, ĉu mondo, ĉu
aĝo, ĉu ĉiam, ĉu eterne. Tiu vorto estas unu el
la vortoj por indiki la tempon. Temas pri la greka vorto aion,
kiun oni uzis en la Septuaginto por redoni la hebrean olam de
la Malnova Testamento. Ĉu de greka kulturo, ĉu de juda
kulturo, tiu vorto multon elvokas por la korespondantoj de Paŭlo.
Ĝi priskribas la tempon, en kiu oni sin trovas en ĝia
daŭro. Ĝi ankaŭ priskribas la pasintan tempon en ĝia
daŭro, aŭ la tempon estontan en ĝia daŭro. En
tiuj du versikloj, la vorto troviĝas trifoje.
- la nuna
malbona mondo, el kiu Kristo nin liberigas
- kaj la esprimo "por
ĉiam kaj eterne", kiu indikas la tempojn por veni, la
tempojn de Dio, daŭron de daŭro.
Kristo liberigas nin el
la nuna malbona mondo, kaj tio ne estas estonteco, tio estas nuno,
tio estas aserto. Se, kiel diris la evangelio laŭ Johano, ni
estas en la mondo, sed ne plu el la mondo, tio estas ĉar Jesuo
nin liberigis el tiu mondo, el tiu tempo, el tiu aion, el ĝia
logiko kiu detruas. Tiu savo estas la volo de Dio.
Ĝi estas
ankaŭ ĝia gloro. La gloro de Dio, kiu manifestiĝas per
lia kreado, manifestiĝas ankaŭ per lia savo, per nia savo.
Kaj tiu gloro trakuras la jarcentojn. La kreado kaj la savo de Dio
montras la estradon de Dio, lian pezon super nia universo. Tiuj ideoj
estas entenitaj en la signifo de la hebrea vorto kaj de la greka
vorto, kiuj estas tradukitaj per gloro.
Post tiu enkonduko, tradicie, la epistoloj enhavas alian parton,
kiu tute mankas en tiu epistolo. Kaj tio en si mem estas signifa
elemento.
Kutime, en siaj epistoloj, Paŭlo metas post la
enkonduko, tio estas post la adreso kaj saluto, preĝon al Dio,
rilate al la adresita eklezio. Ĝi komenciĝas ĝenerale
per : "Mi ne ĉesas danki al Dio pri vi, k.t.p." Ĉi
tie, neniu motivo por danki al Dio pri tiuj eklezioj de Galatujo. Tiu
ĉi silento estas surdiga.
Anstataŭe, li tuj iras al miro kaj al riproĉo. Fakte, ŝajnas al li malfacile komprenebla, ke tiuj kredantoj forlasis tion, kion li diris al ili. Li malĝojiĝis, eble eĉ koleriĝis.
Ĉu en niaj epokoj, oni tiel facile malĝojiĝas pro sinteno de niaj eklezioj ? Mi dubas. Kio malpacigas lin, estas ke ili iris al alia evangelio. Ili fariĝis iamaniere herezuloj. Malmoda vorto, ĉu ne ? Oni tion ne plu diras en nia epoko de ekumenismo. Ĉu ne multaj hodiaŭ diras ke ĉiuj vojoj kondukas al Dio ? La protesto de Paŭlo aspektas komplete maltrafa. Li insistas pri aferoj flankaj. Ĉu ni dirus tiel ?
Tamen, tiu ĉi teksto ekzistas. Ni devas kalkuli kun ĝi.
Ni do rigardu tiujn ĉi baldaŭajn versiklojn.
En la greka
teksto, en la versikloj 6 kaj 7, troviĝas dufoje la sama
prefikso meta, kiu indikas returniĝon, renversiĝon.
En la sesa versiklo, li parolas pri la Galatoj, kiuj foriĝas el
unu evangelio al la alia per returniĝo. En la sepa versiklo, li
parolas pri tiuj kiuj deziras renversi la evangelion de Kristo.
Tiun
ĉi inversan evangelion, renversitan evangelion, Paŭlo
prezentas kiel malsama, kiel alia, kiel alternativa. Jen vorto ŝatata
hodiaŭ. Oni eĉ uzas ĝin por multegaj aferoj. Sed tiun
alternativon Paŭlo rifuzas. Li eĉ forĵetas tiun, kiu
predikas tiun alternativan evangelion, li anatemas lin. Forta vorto,
ĉu ne ?
Kial do tiun malsama evangelio tiel malsamas, ke Paŭlo
rifuzas ĝin ?
Unue, kelkaj vortoj : evangelio : t.e.
bona novaĵo, bona novaĵo pri la alveno de la Regno de Dio,
pri la ĉeesto de Dio, pri la savo en Jesuo Kristo. Evangelii, aŭ
evangelizi, tio estas proklami tiun bonan novaĵon. Kaj jen alia
nomo el la sama familio : anĝelo, sed tiu povas ankaŭ
simple signifi, tiu kiu portas la novaĵojn, mesaĝisto.
Kaj
tiuj samfamiliajn vortojn oni ofte retrovas en tiuj versikloj :
-
6 : malsama evangelio
- 7 : renversi la evangelion
- 8 :
anĝelo ; instruus ian evangelion ; ni jam al vi
instruis
- 9 : instruas ian evangelion
En la sekvo de la
epistolo, Paŭlo argumentas pri tiu evangelio malsama, kaj ankaŭ
pri la vera evangelio.
Sciigo : Mi sciigas vin fratoj. Paŭlo forte asertas tion,
kion li volas diri. Mi ne certas, ke ni kutimas tiel aserti pri nia
fido, aŭ pri io alia.
Sed tio estas la sinteno de Paŭlo
: Mi sciigas vin. Mi certigas al vi. En tio, neniu relativismo. La
afero estas certa, kiel kiam Jesuo komencis diron per "Vere
vere, mi diras al vi".
Kio do estas certa, por Paŭlo ?
Li
parolas pri la evangelio predikita de li, la evangelio kiun li
evangelias. Li parolas pri la origino de lia fido kaj de lia servado.
Super la naturo de tiu ĉi origino apogiĝas la tuta logiko
de la epistolo, de la mesaĝo sendita al la eklezioj de Galatujo.
Unue, tiu evangelio, kiun li evangelias, la bona novaĵo, kiun
li predikas, ne estas homa elpensaĵo. Kompreneble ne li mem
elpensis ĝin. Sed ankaŭ neniu alia homo elpensis ĝin.
La origino de la evangelio ne estas serĉenda en homa imago,
penso, ĉu persona, ĉu kolektiva. La evangelio ne estas
frukto de homa tradicio, irinta de buŝo al orelo. Ĝi ne
estas la frukto de la riĉeco de la jarcentoj aŭ de la
saĝeco de la nacioj. Ĝi ne estas parolo transdonita de
homoj, kiuj parolus pri sia sperto. Ĝi ne estas la kvintesenco
de homa kulturo.
Ĝi ankaŭ ne estas io instruata,
instruenda. Ĝi ne estas io lernebla, lernenda. Horoj kaj horoj
da lernado ne alportos la evangelion, same kiel horoj kaj horoj
aŭskultante iun majstron.
Tiun evangelion, kiun li predikas, kiun li evangelias, li ricevis
rekte de Jesuo Kristo, per revelacio.
Jen la vorto "Revelacio".
La greka vorto alportis al ni "Apokalipso". Tio estas la
titolo de la lasta libro de la Nova Testamento : "Revelacio de
Jesuo Kristo". La vorto troviĝas dufoje en tiu parto, en
versiklo 12 kaj en versiklo 16. Ĝi estas ĉefa nocio por
Paŭlo. Por lia persona fido, kaj por lia servado. Ambaŭ el
ili li ricevis de Jesuo Kristo.
Li do klarigas per la rakonto de lia renkonto kun la Sinjoro. Li
rakontas sian konvertiĝon. Tiu rakonto ne estas tiel kompleta,
kiel aliloke en la Nova Testamento. Eble la adresitoj jam konis la
rakonton, aŭ eble Paŭlo pensis ke la detaloj ne
gravas.
Kiam li estis Judo, li vivis per tradicio kaj lernado. Li
vivis sian religion laŭ maniero huper. Tiu greka
prefikso, kiu signifas multe, tre multe, tro multe, retroviĝas
en la du vortoj kiuj priskribas la agadon de Paŭlo en la
versikloj 13 kaj 14. Paŭlo indikas ke rigore aplikita, la logiko
de religia sistemo, kiel tiu, kiun li praktikis, kondukas al troeco.
Sistemo bazita el revelacio por multaj el niaj samtempuloj certe
fariĝos iluminismo, kaj ankaŭ maltoleremo, perforto. Kial
do, tiu evangelio de Paŭlo, bazita el revelacio ne estas tia ?
Simple pro tiu simpla vorto, kiu karakterizas Dion laŭ Paŭlo,
la graco. La evangelio evangeliita de Paŭlo, la bona novaĵo
kiun li proklamas, kaj kiu temas pri Jesuo Kristo, estas revelacio de
la graco de Dio.
Tiun servadon, tiun mision Paŭlo ricevis
rekte el Dio. Li eĉ konvinkiĝis ke Dio elektis lin kaj
preparis lin por tio. Kaj li ne bezonis homan garantion. Kaj al neniu
homo li bezonis respondeci pri tiu servado de apostolo kaj
evangelizisto.
Se li vizitis Petron kaj Jakobon, estis por paroli
kun ili pri Jesuo, kiun li ne akompanis dum sia surtera vivo. Sed
certe ne estis por submeti sin al ili. Nek por ricevi ordonojn. La
mision li ricevis de la sendanto mem.
Li vojaĝis al Sirio kaj Cilicio ne sendita de la eklezio de Jerusalem. Tamen, la kristanoj de Judujo aŭdis pri li, eĉ se ili ne persone konis lin ili konis lian historion, kaj ili laŭdis Dion pri li, ĉar ili agnoskis la gvidadon de Dio en li.
Ni nun alvenas al la dua ĉapitro. Tie la pritraktas sian
temon : pravigo estas ricevata per la fido en Jesuo Kristo.
Li do
rakontas du renkontojn, kaj finas per la respondo farita al Petro je
la unua gramatika persono, do tre persona respondo.
Ni komparu tiujn renkontojn.
Paŭlo iras al Jerusalem pro
revelacio (dia malkaŝo). Kion Dio malkaŝis al li, ni ne
scias. Sed fakte tio ne gravas.
Li iras al Jerusalem kaj renkontas
la gvidantojn, la ĉefojn de la eklezio de la urbo. La paroladoj
iris glate, kaj la konsento ŝajnas bona. Sed troviĝis tie
kelkaj, kies pretendoj iris preter tiuj de la respektindaj
respondeculoj. Tiuj ĉi kaŝe enmiksiĝis en la
ĉirkaŭantoj de Paŭlo, kaj postulis cirkumcidon de la
ne-judoj.
En Antiokion, venis Jerusalemanoj, la samaj integristaj judkristanoj. Kaj tiam, Petro tiuepoke gasto en Antiokio, kaj kiu dividis la vivon de la komunumo, diskrete submetiĝis al la diktato de tiuj vizitantoj, pro iu timo, pri io. Eĉ Barnabas estis atingita. Tiam temis pri la manĝado, eble eĉ la "tablo de la Sinjoro".
Komunaj elementoj en la du rakontoj : la kontrasto judoj - ne-judoj ; cirkumciditoj - ne-cirkumciditoj, la sekreta, kaŝita atako, kaj la vereco de la evangelio kiun Paŭlo volas defendi.
Kio do estas tiu vero de la evangelio, kiun Paŭlo volas defendi, kiu kaŭzas ke li koleriĝas kontraŭ Petro, tiu Petro kun kiu li akordiĝis antaŭe, kiu vidis la tukon malsuprenirantan el la ĉielo, kiu lernis ke ne malpura estas tio, kion Dio deklaris pura ? Tion Paŭlo rememorigos al Petro kaj disvolvos.
Kio estas la rolo de la leĝo, de la respekto de la leĝo, de la juda leĝo, de ĝiaj multaj ordonoj kaj malpermesoj ? Kio estas la rolo de la leĝo en la savo ? Jen la temo, pri kiu oni ne devas erari. La leĝo ne kapablas pravigi. Ĝi kapablas kondamni, ĝi kapablas riveli, malkaŝi la pekon, sed ĝi ne kapablas pravigi, ĝi ne kapablas savi. Tion Paŭlo komprenis. Petro same, almenaŭ ŝajnis. Kaj tiuj ĉi judismemuloj ne komprenis. Ili postulis de la ne-judoj kiu kredis al Jesuo Kristo, ke ili fariĝu judoj, ke ili submetiĝu al la judaj leĝoj kaj ordonoj.
Paŭlo rifuzas tiun ĉi pravigon, kiu estus ricevata per
la faroj de la leĝo.
Tion li demonstras per serio de : se...
tiam...
Unue rekte al Petro : Se vi, la Judo (tiu kiu konas la leĝon), vi vivas kiel la ne-judoj, kial vi postulas de la ne-judoj vivi kiel Judoj, tiel ĉi vi mem ne vivas. Ĉu vi forgesis la kanton de la koko ? Kion vi havas pli ol ne-judo kiu konvertiĝas al Jesuo Kristo ? Kial nur la alveno de kelkaj judismemuloj sufiĉas por ke vi apartiĝu de tiuj, kun kiuj vi antaŭe manĝis ?
Kaj li daŭrigas : ne plu serĉi la pravigon en la leĝo
ne signifas iri al malobeo al la leĝo, al peko. La pravigo per
la fido sola ne faras el la kredantoj pekulojn, kaj el Kristo
serviston de peko.
Sed, kontraŭe, provi rekonstrui leĝon
por pravigo estas antaŭanoncita malsukceso, kaj por la Grekoj,
kaj por la Judoj, ĉar ĉiuj scias ke estas neeble obei la
leĝon. Ĉiuj scias ke ili bezonas la gracon de Dio, la
pravigon en Jesuo Kristo.
Li eĉ aldonas konklude, en versiklo
21 : se la leĝo provizas pravigon, por kion fari venis Jesuo
Kristo sur la teron, por kio li iris al la kruco por esti najlita ?
La versiklo 20 donas tre personan konkludon de Paŭlo, kiu
koncernas nin ĉiujn : la fido en Kristo pravigas, sekve
estas li, kiu donas la veran vivon, la novan vivon ; estas li,
kiu estas LA vivo, li estas la vivo de Paŭlo, li estas nia
vivo.
La leĝo, la faroj de la leĝo, alportas la morton,
ĉar ili ne kapablas alporti la vivon, ili ne kapablas alporti la
pacon kaj la pravigon, ili nur indikas la neceson, la bezonon, la
urĝecon. La fido en Kristo, la fido en la Filo de Dio, la
akcepto de la graco de Dio, tiuj permesas la pravigon, kaj la vivon,
kaj la veron, kaj la liberecon.
La tria ĉapitro komenciĝas per vortoj fortaj. Ĉu vi povas supozi ke ili ne validas ankaŭ al ni : Stultaj esperantistoj. Ĉu vi nenion komprenis ?
Kun tia forto, li alparolas la Galatojn. Tiun apostrofon, li
adresas al tiuj eklezioj, kiujn li fondis, kaj kies vivo ne ĉiam
estis facila. En la 4-a versiklo li mencias la suferojn pro ilia nova
fido.
Kial do tia admono flanke de Paŭlo ? Same estas de
la komenco de la epistolo. La kristanoj el Galatujo aspektas kiel
kristanoj kiuj ne ĉion bone komprenis, aŭ kiuj estis
trompitaj de iuj, kaj delogitaj for de tio, kion predikis Paŭlo,
kaj kio permesis al la Spirito loĝi en ili. Ili alvenis al la
iedo, ke por eniri la justicon de Dio, ili bezonis submetiĝi al
la leĝo de Moseo.
En tiu ĉapitro, Paŭlo utiligos la temon de la heredaĵo
de Abraham por malmunti ĉi tiun pretendon akiri la
heredaĵon.
Ĉar fakte, okazas tiel, ke la heredanto
pensas ke por ekposedi la familian domon, li bezonas aĉeti ĝin.
Kiam oni provas sekvi la penson de Paŭlo, temas pri heredaĵo,
heredanto, promeso. Li paralele kondukas du nociojn, kiuj kompletiĝas
: la promeson de la beno de Abraham kaj la pravigon.
Unue, la pravigo. Pri kio temas ?
Tute ne temas, kiel
povus indiki la nunan lingvouzon, pri maniero pravigi sin mem. Ne
temas pri provo pravigi siajn agadojn, trovi por ili motivon pravan,
klarigi kaj defendi ilin. Same, ne temas pri eniro en naŭza
marĉandado kiu provus ekvilibri "nepravigeblajn"
agadojn per aliaj "meritoplenaj" agadoj. Estas ĝuste
la malon. La unua teapo de la pravigo, estas agnoski la nepravigeblon
de niaj agadoj, tiel nepravigeblaj, ke nenio kapablas kompensi ilin.
Ne bezoniĝas multaj, sed kiel sugestas la versiklo 10, un sola
mispaŝo pri la leĝo, kaj nenio plu valoras. Jen tiam
malbeno, kaj neniu plu ebla pravigo. Do, la unua etapo estas agnsoki
nian kompletan nekapablon plenumi la tutan leĝon, de Moseo aŭ
alia.
Tiam, la pravigo estas scii, akcepti, ke malgraŭ tio,
spite tion, Dio rigardas nin kiel justaj, pravaj, ĉar ni kredas
en lia Filo Jesuo Kristo. Nenio speciala, nenio malfacila por fari.
Dio rigardas kiel justa, prava, tiun, kiu kredas en Jesuo Kristo,
krucumita kaj releviĝinta.
Due, la promeso al Abraham, certe multe pli frua ol la leĝo
de Moseo.
Krome, tiu ĉi promeso de beno ne koncernas nur la
fizikan idaron de la patriarko, sed ankaŭ ĉiujn naciojn. La
promeso de la beno de Abraham ne estis rezervita la unu popolo, sed
al la tuta loĝata tero, al ĉiuj homoj. Ĝi estas alvoko
al ĉiuj homoj.
Paŭlo pluiras en la argumentado, plu
uzante la bildon de la heredaĵo, de la idaro. Fakte, por li, la
idaro de Abraham estas... Jesuo Kristo. Kaj sekve ĉiuj, kiuj
kredas en li.
La promeso de beno de Dio, farita unue al Abraham,
renovigita al la Hebreoj kaj al Izraela popolo en la bibliaj tempoj,
estas nun aplikata de Paŭlo al la tuto de la kredantoj en Jesuo
Kristo. Ĉi tiuj estas la idaro de Abraham, kiu ajn estas ilia
origino.
Kiam Paŭlo parolas pri la leĝo, li unue parolas pri la "faroj de la leĝo". Li volas denunci ilin. Li uzas pri ili bildon, kiun oni pli volonte uzos rilate al peko. Li parolas pri la karno. Efektive en nia tradicia religia kulturo, ni kunmetas la karnon kun la peko. La karno estas malforta. Eble en via lingvo, oni parolas pri la "peko de karno". Sed tie, li kunigas la karnon kun la faroj de la leĝo. Kiu logiko ? Ĉar, fidi al la faroj de la leĝo, estas fidi al la karno. Plenumi la farojn de la leĝo, estas plenumi ilin ĉi tie sur la tero. Estas konfidi sin en la homo. Eĉ pli, ĉi tio en nia epoko estas relative pozitiva ideo. Sed por Paŭlo, kio gravas estas la Spirito. Ne la spirito de la homo, sed la spirito de Dio, la agado de la Spirito. Nu karno estas antaŭvidebla malsukceso. Estas neebla plenumo.
Paŭlo eĉ pluiras. La faroj de la leĝo kondukas al la malbeno, ĝuste kontraŭe al la promeso de la beno. Oni pensas, ke oni paŝas al la promeso, kaj oni malproksimiĝas. Ĉar Paŭlo scias, li estis Fariseo, ke estas neeble plenumi la tutan leĝon, efektivigi ĝin komplete. Tiu ĉi malbeno estas ligita al la homa naturo erarema. Por eliri el tiu malbeno, iu devis preni ĝin sur sin anstataŭ tiuj, kiuj ne kapablis. Jesuo estis pendigita sur la ligno.
Tamen, Paŭlo ankoraŭ ne finis pri la leĝo. Ĉar tiu leĝo ne kapablas konduki al la beno, al la promeso, ĝi kapablas montri sian propran nekapablon. Sed, tamen, ĝi montras la postulojn de la justico. En tio, ĝi funkcias kiel gvidilo. Tiel, montrante la vojon, montrante la neeblan kompletan iradon, ĝi montras la veran elirejon, kiu estas la fido al Kristo, la sola kiu iam ajn plenumis la leĝon.
Jen, la fido. Kiel la Galatoj alvenis al la fido ? Kiel ili
ricevis la Spiriton ? Per la prediko.
Ne estis agadoj, ne
estis faroj, ne estis savigaj faroj. Nur vortoj, nur vortoj
aŭskultataj. Paŭlo predikis, kaj la Galatoj kredis. Kaj ili
ricevis la benon promesitan al Abraham, ili ricevis la Spiriton. Tio
estas donaco de Dio, tio estas la enhavo de la promeso. Tio ne estas
la enhavo de marĉandado. Nenio por interŝanĝi kontraŭ
la savo, kontraŭ la beno de Dio. La justulo vivos per la fido.
Kiu ajn li estas, la kredanto estas heredanto de la promeso. Li apartenas al Kristo. Li estas unu kun Kristo, kaj kun la aliaj kredantoj, kiuj ajn ili estas.
Ne plu estas, nek Judo, nek Greko, nek sklavo, nek liberulo, nek viro, nek virino. Tiu epoke, kaj nunepoke, tiu ĉi parolo estas forta kaj liberiga, kiam ĝi estas komprenita kaj vivita. Ĉar la promeso de Dio ne distingas personojn. Ĉiuj kredantoj en Jesuo Kristo estas filoj de Dio, kaj kunheredantoj. Ĉiuj.
En la sekvanta ĉapitro, la kvara, Paŭlo daŭrigas kun tiu temo, parolante pri infanoj kaj sklavoj.
Oni povas analizi tiu ĉi ĉapitron en pluraj enŝovitaj partoj. Inter du partoj parolantaj pri infanoj kaj sklavoj, du aliaj partoj kiuj pritraktas la personajn rilatojn inter Paŭlo kaj tiuj eklezioj, kaj tiuj ĉirkaŭas pecon pri fervoro kaj fervoraj personoj.
En la teksto troviĝas pluraj malsamaj vortoj por indiki la
infanojn. Troveblas ankaŭ la vorto "filo". La signifoj
estas, ĉu heredanto, ĉu neplenaĝa aŭ bebo.
La
infano de la unua parto estas tiu, kiu, kvankam heredonto, restas
infano, do dependa, kaj do havas statuson similan al tiu de sklavo,
sen aŭtonomio. Li devas submetiĝi al kuratoroj, al
edukistoj, al pedagogoj. Kelkaj komentistoj identigis tie la juran
antikvan situacion de la neplenaĝaj orfaj heredantoj. Ili devas
atendi certan aĝon antaŭ ol plene heredi.
En tiuj ĉi partoj, oni trovas la vortojn sklavo, sklaveco, sklavino. Tiuepoke, neniu socia rajto por la sklavoj. Sklavo devas obei, devas submetiĝi en ĉio. Li ne estas libera en siaj movoj, en siaj agoj, eĉ en sia vivo mem. Krome, la sklaveco, al kiu aludas Paŭlo en la komenco de la parto estas ligita kun io mistera, la elementoj, la elementoj de la mondo, la fortaj kaj mizeraj elementoj, aŭ dioj, kiuj nature ne estas dioj. Ekzistas tiom da aferoj, personigitaj aŭ ne, kiuj kapablas sklavigi nin, mastri miajn pensojn kaj agojn. Ne utilas reiri al la antikva tempo por kompreni tion.
Por eliri el tio, Paŭlo rediras al siaj legantoj tion, kion Dio volis kiam li sendis sian Filon : li volis tiri la homojn el la sklaveco, por partopreni en la heredaĵo, por doni al ili la heredantecon. Por klarigi tion, Paŭlo uzas la juran kadron de la adopto, bone konitan tiuepoke. La adoptado estas ricevita de Dio per Kristo, per la Filo. Kaj al siaj adoptitoj Li sendis sian Spiriton, sian blovon en niajn korojn. Tiu ĉi adoptado signifas la finon de la servuteco, de la sklaveco, la juran finon de la antaŭa vivo, novan nomon kaj la statuson de heredanto.
Kaj en la fina parto de la ĉapitro estas asociitaj la statuso de heredanto kaj la promeso. La promeso montras la heredanton. La heredanto evidentigas la promeson. La vera heredanto estas la filo de la promeso, estas Isaak. Li estis la filo de la libera virino. La promeso permesas la liberecon. Sen promeso, sen espero, neniu libereco. Sen malfermita horizonto, neniu libereco, nur daŭra sklaveco. Kontraŭe, jen la filo de la karno, la estonto konstruita per elturniĝoj, provante plenumi la promeson per si mem, perfortante la manon de Dio. Tiu filo de la sklavino ne estas tiu de la promeso, li estas tiu de la persona sukceso, se vere estas sukceso. Ĝi estas memfarita.
Tiel Paŭlo volas rememorigi la Galatojn, ke la heredaĵo ne haveblas per submetiĝo, nek per klopodoj, nek per sklaviĝo, nek per kapablo, sed per la alproprigo de la promeso, per la akcepto de la adopto. La heredaĵo, la libereco, la savo estas donitaj de Dio, kaj ne estas obteneblaj per obeo.
En tiu ĝenerala kadro, Paŭlo elvokas al la disĉiploj la epokon kiam li venis. Tiam li estis malsana, aŭ handikapita, eble de la okuloj laŭ sugesto de la 15a versiklo. Kaj estas facile kompreneble ke tiu handikapo povis aspekti forpuŝiga laŭ versiklo 14. Tiun malsanon oni ne povas pli bone koni. Neniu alia indiko estas donita, kaj tio fakte ne gravas. Kio gravas estas ke malgraŭ tio, la Galatoj de deturniĝis de la mesaĝo de la Evangelio, de la parolado de Paŭlo. Tiu mesaĝo estis ricevita. Paŭlo povis prediki la evangelion, kaj la Spiriton de Dio povis labori.
Sed nun, Paŭlo demandas sin, kion li misfaris. Li demandas sin, ĉu tio kion li faris kaj diris utilis. Do, li pluiras, montrante ke ili iras sur la malĝustan vojon, sur senliran vojon.
Lia zorgo pri tiu ĉi eklezio, pri liaj infanetoj estas evidenta. Por li, ne temas pri volo ne resti sensukcesa. Li volas pro amo rekonduki siajn amikojn, siajn gefratojn en Kristo, sur la vojon de la graco, de la libereco, de la vero. Tion li deziras, ke Kristo formiĝu en ili, ke la Spirito estu en ilia koro kaj kriu al Dio : Abba, Patro.
Li atendas pri ili, ke ili estu fervoraj, sed fervoraj por la
bono.
La fervoro de la "aliaj", de tiuj judismemaj
kristanoj, havas kiel celon nur ekskludi ilin, ĉar kion ili
petas estas tiel malfacile farebla, ke tiuj kredantoj mem ne povas
plenumi. Fakte, ili atendas fervoron, kiu estu pli direktita al ili
mem ol al Dio kaj la bono.
Poste venas la 5a ĉapitro, kies unua versiklo servas kiel
moto por la kongreso. Tiu ĉapitro do ĉefe celas la
liberecon.
Tiun liberecon Paŭlo prezentas kontraste al du
ideoj, du ideoj komplete kontraŭdiraj kun la nova vivo ricevita
de la graco, de la releviĝo.
El la unua parto, li kontraŭmetas la liberecon donitan de la
Evangelio, al kiu vokas la Evangelio, kaj la furiozan provon obei la
leĝon, submetiĝi al la leĝo.
Kaj en la dua parto,
li kontraŭmetas la liberecon kaj la satigon de la karnaj
deziroj.
Se oni povas facile kompreni ke sankta vivo, tia kia devas esti kredanta vivo, ĉu ne, ke sankta vivo estas neakordigebla kun satigo de karnaj deziroj, oni malpli facile komprenas ke la respekto de la leĝo, ke la submetiĝo al la volo de Dio, povas esti priskribita kiel mala al la Evangelio.
Por aludi ĉiuj ordonojn, Paŭlo utiligas la bildon de la cirkumcido, al kiu la judismemaj kredantoj volis submeti la nejudajn kredantojn. Por Paŭlo, komenci ĉe la cirkumcido, tio signifas enmeti la fingron en la radoaron, kaj sin devontigi plenumi la tutan restaĵon de la leĝo. Kial efektive oni restus ĉe la cirkumcido ? Nu, la fido en la morto kaj la releviĝo de Jesuo Kristo ne postulas cirkumcidon, nek formalan obeon al la ordonoj, sed alvokas al vivo de amo, per la Spirito en espero de la justeco.
Tamen, por kelkaj, estis skandalo, ke la savo estas donacita sen esti meritita. Sed tio estas la graco de Dio. Dio rigardas nin tra la morto kaj la releviĝo de Lia Filo. Se ni tamen serĉas akumuli bonajn poentojn, tio signifas, ke tio, kion Jesuo faris estas senvalora, aŭ almenaŭ ne sufiĉa. Tiam, la graco ne povas aplikiĝi, pro nia decido kaj provoj mem.
Poste, Paŭlo iras al la dua punkto. Se ne plu estas reguloj, ni vivu sen reguloj, ni vivu senregulan vivon. Sed ĉi tie ankaŭ Paŭlo diras : Halte. Ne pro tio, ke oni ne devas submetiĝi daŭre al ordonoj de la leĝo, oni devus submetiĝi al la ordonoj de la propra plezuro. La deziroj de la karno, la deziroj de satigo de ĉiuj niaj deziroj, de niaj fantasmoj, same certe malproksimigas nin de la Evangelio, kiel la provoj obei la leĝon. En ambaŭ kazoj, la centro de la vivo estas MI. Ĉu mi submetiĝas, provas obei, aŭ ĉu mi lasas min, mi ĉiamaniere pensas pri mi, pri la satigo de mia mio, de mia karno, de mia ventro, de mia reputacio, de mia pozicio. Tiam estas for Kristo. Kaj Dio eĉ pli. Kaj pri la alia homo mi eĉ ne parolas.
Kie tiam estas la espero de la justeco ? Kie estas la aganta
fido per amo ? Ĉar jen la ŝlosilo de tiu ĉi
ĉapitro, amo.
Lasi la Spiriton konduki nian vivon, ne estas
reciti receptojn por feliĉa vivo, ne estas apliki neerareblan
metodon por sukcesa vivo, sed estas movi la gravitocentron de la
propra vivo al Dio kaj al la proksimulo, estas meti en ili nian
celon, nian vivmotivon.
Paŭlo uzas en tiu peco du radikojn, kiuj povas klarigi tian vivon. temas pri la vortoj gloro kaj justeco. La vorto gloro troviĝas en la esprimo tradukita par "fanfaronema" en versiklo 26, kaj justeco troviĝas en versiklo 5.
Etimologie, la gloro estas la pezo, la pezo kiun oni volas doni al iu, aŭ al la propra vivo. Paŭlo petas de ni ne serĉi vanan gloron. La gloro ne estas nia, kaj ni scias, ke nia vivo certe ne estas glora. La gloro estas Dia, nur Dia, diris la Reformatoroj. Kio devas pezi, kio devas valori en nia vivo, tio estas Dio. Serĉi personan gloron en io ajn estas same vana kiel stulta. Ni ĉion ricevis de Dio.
La justeco ne estas tio, kion ni meritus, ĉu mi, ĉu vi, ĉu iu ajn. La justeco, tiu de Dio, estas la justeco, tia kia Li vidas. Kaj Dio vidas nin tra Sia Filo, tra Sia Filo mortinta kaj releviĝinta. Tial Li rigardas nin kiel justaj, ĉar ni per la fido metas nin je la profito de la savo per graco, pro Jesuo Kristo. Dio ne librotenas pri ni, pri tio kion ni sukcesus aŭ malsukcesus.
La justeco estas tio, kion ni aplikas amante Dion kaj nian proksimulon. Por ni, la justeco ne estas tiu kiu parolas pri ni, ĝi estas tiu kiu parolas pri la alia, kiu igas nin ami la alian, kiu igas nin rigardi la alian kiel Dio rigardas lin. Ĝi estas tiu, kiu igas nin doni al la alia pezon. Ne pro tio, ke la alia estus peceto de Dio, aŭ la vizaĝo de Dio, sed ĉar li estas ankaŭ amata de Dio.
Galatoj 6:1-18
Pri tiu rilato al aliaj parolas ankaŭ la lasta ĉapitro de la epistolo.
Tiu ĉi ĉapitro estas konstruita, kiel multaj tekstoj en la Nova Testamento en sinsekvaj ingecoj. La nomo estas kiasmo.
Jene :
versikloj 1 kaj 2 : kuraĝigoj
versikloj 3 ĝis
5 : atentu pri la motivoj
versiklo 6 : divido
versikloj 7 ĝis
9 : semado kaj rikolto
versiklo 10 : divido (denove)
versiklo
11 : Mi estas tiu, kiu skribas, diras Paŭlo
versikloj 12 kaj
13 : atentu pri la motivoj (denove)
versikloj 14 ĝis 18 :
kuraĝigoj (denove)
En tiu ĉi ĉapitro Paŭlo volas esplori pri la motivoj de tiuj, kiuj volas devigi la kristanoj plenumi la ordonojn de la mosea leĝo. Kaj li do volas indiki kiamaniere devus konduti la fidelaj animzorgantoj, fakte, kiel vi konstatos, ĉiuj kristanoj.
Kiel dirite en la antaŭa ĉapitro, unu el tiuj motivoj de tiuj postulemaj kristanoj estas fakte la propra gloro. Al tiu aspekto volas respondi Paŭlo nun. Li kontraŭmetas al tiu sinteno la sintenon de la "spirita" respondeculo. Sed fine de la ĉapitro, li diras ke ĉiuj kredantoj estas vokitaj fariĝi tiuj "spiritaj" respondeculoj.
Dum sia tuta predikado, Paŭlo admonis tiujn, kiuj volis kompletigi la Evangelion, kiuj donis ordonojn kaj instrukciojn al tiuj, kiuj laŭ ili ne estis "kompletaj", al tiuj kiuj malhavis ion, la mosean leĝon. Kaj li faras ĉi tie kontraŭproponon alternativan konduton. Se okaze vi trovas vian fraton en eraro, en malfacilaĵo, ne riproĉu lin forte, sed iru al li kun mildeco. relevu lin, restarigu lin, ne premu lin. Vi estas miaj fratoj, li estas ankaŭ tia.
Paŭlo insistas. Se vin tentas la ideo, ke vi valoras ion, ion
eble gravan, fakte vi valoras nenion de vi mem. Neniu revo pri
grandeco ene de la eklezio. Nur servado.
Kaj li denove insistas :
se gloro por vi eblas, certe ne estas pro iu alia. Ĉar ĉiu
respondecas pri si mem. Same kiel ne eblas diri ke "mi ne
kulpas, sed tiu alia", same ne eblas doni al si meriton pro tio
kion faras iu alia. La pezo de mia situacio rigardas min. Estas afero
inter mi kaj mia Dio. Ĉu la fratoj dividas kun mi la ŝarĝon,
kiam ĝi estas tro peza, ili ne ricevas meriton pro tio. Rememoru
la frazon : Vi estas senutilaj servistoj, vi faris tion, kion vi
devis fari.
La kristana komunumo devas esti komunumo, estas komunumo. Ĝi dividas. Kaj tion kio iras bone, kaj tion kio iras malbone, kaj ankaŭ la instruadon de la Parolo, kaj ankaŭ la subtenon al tiuj kiu instruas.
Ni jam troviĝas je versiklo 7, kaj tie troviĝas la kerno
de tiu peco, la nodo de la motivo de la kristanaj agadoj.
En kazo
de forgeso, Paŭlo rememorigas nin, ke Dio ne povas esti
trompita, pri tio kio agigas nin. Li rememorigas ke ni ekhavos tion
kion ni volas, aŭ pli ĝuste, ke la fruktoj de nia laboro
estas tiaj, kiaj iliaj motivoj.
Se nia celo estas por la hodiaŭa
tempo, ĝi pereos, kiel la tempo pasanta, kiel ni mem. Kion ni
rikoltos vidos foruziĝon kaj putriĝon.
Se nia celo estas
spirita, ĝi ne plu koncernas la nunan tempon, nek nian personon,
tiam ĝi koncernas alian tempon, la eternan vivon. Kaj notinde
estas, ke Paŭlo uzas alian vorton por la tempo, kiun oni povus
pensi neakordigebla kun la eterna vivo, kairos, la nuna tempo, la
okazo, la ĝusta momento. Do, fakte, la tempo por prepari la
eternan vivon, la tempo por la bono, la tempo por la aliaj, estas la
nuna tempo, estas la okazo kiu troviĝas nune antaŭ ni.
Neniu kalkulo por posta tempo, kie la profitoj de niaj agadoj povus
utili al ni. Neniu planado por la aganta amo. Estas la nuna tempo por
la eterna vivo.
Kaj, ĉar tio gravas, Paŭlo insistas, ke li mem skribas.
Kaj li rekomencas, kion li diris en la komenco.
Tiuj, kiuj volas cirkumcidi vin, havas efektive kiel celon nur
materiaj aferojn, nome esti agniskitaj kiel bonaj, kiel tiuj kiuj
sukcesis submeti vin, kaj tio povus eĉ eviti al ili la
persekuton. Eĉ se ili ne komplete plenumas la leĝon, ke vi
submetiĝas al la leĝo pri cirkumcido signifas ke tio gravas
por ili, kaj via submetiĝo estas ilia venko, ilia gloro.
Sed,
estas ĉi tiu kruco, kies malavantaĝojn ili volas eviti,
ekzemple la persekuton, estas ĉi tiu kruco kiu estas por Paŭlo
la sola glorkialo, lia sola motivo por agadi. Nenio, kio koncernas la
mondon kaj ĝiajn putreblajn avantaĝojn, ĝiajn
foruzeblajn interezojn, nenio valoras.
Kio valoras, estas esti
nova kreitaĵo. Vivi en la nuna tempo tiun realaĵon por la
eterna vivo, tio estas la regulo, la leĝo de Kristo. Tio estas
la vera leĝo, ne la cirkumcido, ne la submetiĝo al fratoj.
Anstataŭ aldoni ŝarĝon al la dorso de via frato, subtenu lin, helpu lin. Anstataŭ pesni pri via gloro, pri via valoro, tio estas pri via pezo, pensu al la kruco de Kristo, kiu ĉion portis por vi, kaj tiam vi povos porti vian fraton.
Vi povas porti la ĉagrenon de via frato, sed ne ĉagrenigu
lin, kiel faris la Galatoj al Paŭlo.
Jen denove la vorto
"porti". Paŭlo portas la signojn, la markojn de Jesuo.
Paŭlo suferis persekutojn. Li ne provis eviti ilin. La markoj,
kiujn li havas sur sia korpo estas ankaŭ la markoj, kiel tiuj
kiuj portis la sklavojn. Paŭlo kiam li uzas tiun ĉi vorton
indikas ke li estas sklavo de Kristo.
Paŭlo finas per bendiro, kiu alvokas la gracon de Jesuo Kristo, nia Sinjoro, super nin kaj nian spiriton, ĉar ni estas spiritaj.
En ĉi tiu epistolo ne troviĝas metodo por kuraci problemojn ene de kristana komunumo. En ĉi tiu epistolo ne troviĝas difino pri libereco. Sed Paŭlo finas per la sola motivo kiu devas konduki kristanojn : la gloro de Dio.