Enkonduka prelego en Beregdaróc

Karaj gefratoj

* Inter ili, neniu havis mankon, tiel tekstas la moto de la kongreso, laŭ la versiklo 34 de la 4-a ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj.

Mi relegos la tutan perikopon, de la versiklo 32 :

Kaj la anaro de la kredantoj estis unukora kaj unuanima, kaj neniu diris, ke io el lia havaĵo estas propra al li; sed ĉe ili ĉio estis komuna. Kaj kun granda potenco la apostoloj atestis pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo; kaj granda graco estis sur ĉiuj. Inter ili neniu havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de bienoj aŭ domoj vendis ilin, kaj alportis la prezon de la venditaĵoj kaj metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj; kaj estis disdonate al ĉiu laŭ ĉies aparta bezono.

Fakte, tiu teksto rememorigas la ni versiklojn el la fino de la 2-a ĉapitro Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj. Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

Tiu versikloj priskribas la unuan kristanan komunumon en Jerusalem, aŭ almenaŭ la ideon, kiun havis la atestantoj kaj kiun raportis Luko. Kio okazis do tiutempe?

Post Pentekosto kaj la disverŝo de la Spirito super la disĉiploj, multaj homoj estis konvinkitaj kaj fariĝis kredantoj. Rigardo al la parolado de Petro raportita de Luko povas indiki kion ili vivas kaj atendas. Por klarigi al homamaso la fenomenon de la profetantaj disĉiploj, Petro citas Joel, kiu parolas pri la lasta tempo, prezentis Jesuon kiel Kriston, do la promesitan Mesion. Se oni rigardas al la vortoj de la anĝelo post la ĉieleniro, versiklo 11 de la 1-a ĉapitro : ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.

La konsekvenco de tio estas ke la disĉiploj atendis la finon por baldaŭ. Ili vivis la momenton, ĉar baldaŭ, tre baldaŭ venos la finon, kaj la venkon de la Mesio.

Alia elemento estas ke la nombro de la disĉiploj kreskis.

La havaĵoj, kiuj tradicie reprezentas sekurecon por la estonteco, valoras ĉi tiam nenion, ĉar la estonteco estos la fino. Do plej bone uzi ĝin por la malhavantoj inter ili.

Oni krome devas noti, ke tia donaco neniel estis deviga. Kion oni riproĉis al Ananias kaj Sapfira, en la sekvanta ĉapitro, ne estas ke ili retenis parton, sed ke ili mensogis. Barnabas vendis kampon kaj donis la monon, sed oni povas supozi ke li posedis aliajn.

Fakte, ili ĉiuj vivis en komuneco, ne ke ili ne plu posedis ion, sed la havantoj dividis kun la ne-havantoj, tiel ke neniu havis mankon, aŭ pli ĝuste ne troviĝis inter ili bezonulo, ĉar la aliaj dividis kun tiu sian havaĵon.

Mi volas lasi al vi unu rimarkon : tiu komuneco kaj dividemo estis vivata inter la kredantoj, kaj ne celis eksteren tiutempe.

Kiel mi jam menciis, unu el la eblaj kialoj de tiu sinteno estas ke ili atendis la revenon de Jesuo. Post unu generacio, ĉar la reveno prokrastis, la sinteno ŝanĝiĝis. tamen la solidareco inter la kristanoj restis. Simple ni rememoru la alvokon de Paŭlo por monkolekto por la Eklezio de Jerusalem. Eble, ili ĉion foruzis.

Simpla kroma rimarko : kelkajn jarojn poste, la urbo Jerusalem estis sieĝata kaj parte detruata, kaj la posedaĵoj valoris nenion plu. Perdis do la aĉetintoj de la unuaj kristanoj, kaj tiuj kiuj konservis siajn bienojn. Sed, tion ili ne povis antaŭvidi.

* Oni tamen devas ankaŭ konsideri tiun sintenon ankaŭ kiel konsekvencon de la nova fido. Ĝi aperas kiel spontanea esprimo de la amo ricevita. Kiel aperas en la du mencioj de la 2-a kaj de la 4-a ĉapitroj, tiu divido inter la disĉiploj estas parto de ilia nova spirita vivo.

Jen kiel resumas la versiko 42 de la 2-a ĉapitro, kaj kiun ni kantas : Kaj ili firme persistis en apostol-instruo, kaj en kunuleco kaj en preĝ' kaj en divido de unu pan'. Vi trovos tiun kanton en Adoru, numero 568, en teksto de Adolf Burkhardt. Tiun komuneco estis parto de la vivo de la unua komunumo. Solidareco, divido, amo estis ecoj de tiu komunumo, kiu arigis homoj de tre diversaj sociaj kondiĉoj. Kelkaj havis mankon, kaj aliaj havis posedaĵojn. En tiu unua eklezio estis malriĉaj kaj riĉaj, kaj tio ne malhelpis la komunan vivon, eĉ inverse permesis tiun dividon. La ricevitaj savo kaj spirito kondukis al tiu konduto.

* Tamen, tiu sinteno kaj alvoko ne estas novaĵo en la Biblio. Tion oni trovas en multaj tekstoj. Mi citos kelkajn kaj faros komentojn.

Psalmo 82 : Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj?
Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas.

Jesaja 58 : Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon;
se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.
Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe.
Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros:Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,
kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;

Amos 5 : Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj:vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn. Mi ne rigardas.
Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.

Sen 31 : Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, Por la defendo de ĉiuj forlasitaj.
Malfermu vian buŝon, por juĝi juste, Por defendi malriĉulon kaj senhavulon.

Sen 21 : Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.

Kiam oni aŭdas tiujn ĉi kelkajn tekstojn el la Malnova Testamento, oni tuj konstatas ke la justeco kaj la helpo al malriĉuloj ne estas novaĵo de la Evangelio. Eĉ ĝi aperas kiel esenca en la mesaĝo de la profetoj, sed ankaŭ en la ceteraj tekstoj. Ekzemple, la teksto de Jesaja, kiu estas ofte uzata en reformita liturgio kiel teksto de la leĝo : disŝiru la ligilojn de malpieco, disbatu la katenojn de sklaveco, liberigu la prematojn, disbatu ĉian jugon, ktp. Revolucia mesaĝo, ĉu ne? Kaj kelkaj aŭdacas aserti ke la juda kaj kristana religioj estas konservativaj !

Tamen homoj restas homoj.

Do venas la teksto de Amos : jen la krimoj kaj pekoj de la popolo : vi premas virtulon, vi forpuŝas malriĉulojn. Tiam ne havas sencon la festoj, la oferoj, la kantoj.

Aŭskultu ankaŭ tiun versiklon de la Sentencoj : anstataŭ malfermi vian buŝon por laŭdo, malfermu ĝin por la senvoĉulo, por defendi la forlasitajn kaj la malriĉulojn.

La justeco en la sociaj rilatoj estas ĉefa elemento en la mesaĝo de Dio al la hebrea popolo, kaj ankaŭ al la homaro.

Mi pli poste citos alian tekston el la profetoj, sed mi antaŭe komentos iomete la faman perikopon de la Bona Samariano, kiun mi ne relegos al vi.

Mi simple lasos al vi kelkajn demandojn, kiuj kondukos nin al ĝeneralaj rimarkoj.

Nune, kiuj estos tiuj, kiuj preterpasis la vunditon? Ne forgesu ke ili faris tion por bonaj kialoj, almenaŭ laŭ ilia vidpunkto. Kiuj estus niaj nuntempaj bonaj kialoj por preterpasi kaj ne helpi?

La helpo de la Samariano estis grava. Li fakte savis la homon. Sed la postan horon, la postan tagon, kiam ne plu troviĝos iu Samariano sur la vojo por helpi al sekvanta vundito, kio okazos? Tio estis rimarko de Albert Schweitzer. Individua helpa agado, se ĝi estas bonvena, ĝi ne estas sufiĉa. Estas ankaŭ bezonata socia kaj politika agado, estas postulata justeco kaj helpo. Tio estas alvoko al etiko, al homa solidareco. Tion postulas realismo.

* Tiel estas la kristana etiko.

Fakte kristanismon konsistigas kelkaj elementoj : fido al Dio kaj Jesuo, certe, espero ankaŭ certe, sed ankaŭ amo, kiel konsekvenco.

En la jam cititaj perikopoj de la Agoj de la Apostoloj, tiu ĉi amo manifestiĝis ene de la komunumo, sed tiu postulo de amo, de justeco estas ankaŭ direktita al la aliaj homoj.

Kiel atesti pri la amo de Dio al la homoj, se la kristanoj ne amas la aliajn homojn, se ili ne kondutas al ili kun justeco kaj solidareco?

Kiam oni parolas pri la rilato al mono, al Mamono kiel diras la Evangelioj, oni povas pensi al la parabolo de tiu riĉulo, kiu pro bonaj rikoltoj decidis konstrui novajn grenejojn, turojn por si mem, kaj kiu mortis baldaŭ. Mono estas rimedo, rimedo por vivi, kaj kiam ĝi mankas, la situacio estas terura, sed estas ankaŭ rimedo por helpi, por solidari, certe ne por akumuli.

La kristana etiko postulas diversnivelajn agadojn : personan, komunuman, lokan kaj soci-politikan.

Oni tamen devas kompreni, ke por kristano, tiu agado alportas nenion al si mem. Ĝi ne estas por ricevi ian rekompencon, ian gratulon. La unua kialo estas la ricevita graco kaj amo de Dio. Ĉio venas el Dio. Helpo kaj solidareco ne celas alporti ion ajn al la helpanto, kvankam ĝi ofte alportas ĝojon. Sed tiu ĝojo venas de la ĝojo de la alia. Tiu solidareco estas ordono, postalas obeon, sed ne por io sed pro io, pro Dio, pro lia amo, pro lia graco, pro Jesuo Kristo.

La ĉefa kialo estas amo, amo al la homoj, kiu estas respondo al la ricevita amo de Dio, estas respegulo de la amo de Dio al la mondo, al la homoj.

* Sed, oni ankaŭ konstatas ke ekster la religiaj rondoj solidareco ankaŭ disvolviĝas. Tie la homoj ne konscias pri la amo de Dio. Sed multaj ankaŭ konvikiĝis pri la neceso de justeco kaj solidareco.

Fakte, la malegaleco aperas al multaj kiel skandalo, kiel danĝero ankaŭ, kiel armita horloĝa bombo, kiun oni nepre devas malarmi.

Estas ankaŭ homoj, kiuj konsideras la fratecon de la homaro, kaj kiuj malakceptas la socian situacion de la mondo.

Tiuj konstatoj, kaj ankaŭ la influo de premgrupoj, kondukis la registarojn de la mondo al starigo de plano por plibonigo la situacion de la planedo : la Jarmilaj Evoluigaj Celoj. Tiu decido okazis en NovJorko en 2000 dum UN-kunveno. Ili celas por 2015 :
Elradikigi ekstreman malriĉecon kaj malsaton
Atingi universalan elementan edukadon
Antaŭenigi seksan egalecon kaj doni povon al virinoj
Redukti la nombron de infanaj mortoj
Plibonigi patrinan sanon
Kontraŭbatali HIV/aidoson, malarion kaj aliajn malsanojn
Certigi median daŭripovon
Starigi tutmondan partnerecon por evoluigo

Pli da detaloj vi povos trovi sur la reto.

Kristanaj eklezioj kaj organizoj decidis repreni la fadenon, kaj en la nomo de la Evangelio rememorigi la registarojn pri siaj decidoj kaj engaĝigoj. Ili alprenis la nomon Miĥa-Defio.

Tiu nomo venas de teksto, kiun mi legos kaj rapide komentos : Miĥa 6:8 : Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.

En ĉi tiu ĉapitro, Dio plendas al la popolo pri ties konduto, rememorigas siajn postulojn kaj avertas pri la konsekvencoj. La popolo forgesis kiu estas Dio, kaj kiel li liberigis ĝin. La popolo fariĝis nedankema, trompema, malpia, rabema. Venos tiam suferoj, militoj, malsatoj, simple pro la malobeo al la simplaj ordonoj de la centra versiklo 8 : agu juste, amu bonfarojn kaj kondutu modeste antaŭ Dio.

Tiuj ordonoj povus esti la simpla regulo por ĉiu kristano, por ĉiu eklezio.

Tiuj kristanaj organizoj prenis tiun moton por rememorigi la registaroj pri siaj promesoj por 2015, sed ankaŭ por konsciigi la kristanojn kaj la ekleziojn pri siaj respondecoj rilate al la situacio de la mondo kaj de la homoj, inkluzive de la malriĉuloj.

Pli da informoj vi povos trovi en la reto en diversaj lingvoj. Demandu viajn ekleziajn respondeculojn, ĉu ili aŭdis pri tiu Miĥa-Defio. Instigu ilin partopreni en ĝi.

Estas planata por dimanĉo, la 10-an de oktobro, speciala tago por la eklezioj.

Ĉu finfine, en la Eklezio kaj en la mondo, neniu plu havos mankon, kiel estis en la unua kristana komunumo? Ni tamen strebu al tio, kaj uzu ĉiujn eblajn rimedojn.

Ĉu en tiu batalo, KELI havu sian parton? Kial ne? Ĉu sufiĉas ke unu membro havas sian batalon kontraŭ maljusteco al blinduloj? Ĉu sufiĉas ke aliaj silente en sia loko agas? Ĉu KELI alimaniere agu en sia nomo?

Tiun demandon mi lasas al ni ĉiuj.

Mi dankas pro via aŭskulto.

(Philippe Cousson)

Retour